Ovimbundoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 14 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1257799)
e plibonigadeto, anstataŭigis: [[dosiero: → [[Dosiero:, <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Angola Ethnic map 1970-eo.svg|eta|<center>mapo pri la etnoj de Angolo, la vivregiono de la ovimbundoj (laŭ stato de la jaro 1970) estas markita malhelblue]]
La '''ovimbundoj'''<ref>etnologoj nomas la ovimbundojn, precipe en la angla lingvo, ofte "sudaj Mbundu", kontraste al la "nordaj Mbundu", do la [[ambundoj]] parolantaj la [[kimbunda lingvo|kimbundan lingvon]].</ref> - [[umbunda lingvo|propralingve]] [[pluralo|plurale]] ''Ovimbundu'', [[singularo|singulare]] ''Ocimbundu'', adjektivo kaj lingvonomo ''[[umbunda lingvo|Umbundu]]'' - estas la plej granda etno de [[Angolo]]. Ili ampleksas proksimume trionon de la angola loĝantaro.<ref>[http://www.diamang.com/keyword/lunda/69/719902006_TvMwA#719839639_EKbGv-X3-LB mapo de la etnaj grupiĝoj en Angolo]</ref>
 
Linio 8:
 
== Kolonia regado ==
La koloniigan okupadon akompanis la fondo de katolikaj kaj luteranaj misiejoj. La ovimbundoj fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj plejparte iĝis kristanoj. Al misiistoj de la usonaj [[Kongregacionismo|kongregacionistoj]], kiuj gajnis proksimume trionon de la ovimbundoj por la eklezio ''Igreja Evangélica Congregacional de Angola'' (IECA), dankindas ke la umbunda lingvo plifortiĝis: ili interkonsentis ortografion de la lingvo per la latinaj literoj, kunmetis gramatikon kaj vortaregon, kaj krom la [[biblio]]n ankaŭ tradukis pliajn religiajn verkaĵojn en la lingvon. Kvankam ilia gramatika priskribo de la umbunda estis foje trosimpligita, la lingvo tiel plifiksiĝis.
 
Komence de la 20-a jarcento la karavana komerco ne plu estis prosperiga, kaj la ovimbundoj anstataŭe ekkultivis [[maizo]]n kaj aliajn agrikulturajn varojn vendeblajn al regionaj portugalaj komercistoj.<ref>Hermann Pössinger, ''Interrelations between economic and social change in rural Africa: the case of the Ovimbundu of Angola'' ["rilatoj inter ekonomiaj kaj sociaj ŝanĝiĝoj en malurba Afriko: la kazo de la ovimbundoj de Angolo"], en: Franz-Wilhelm Heimer (eld.), ''Social Change in Angola'' ["sociaj ŝanĝiĝoj en Angolo"], [[Munkeno]]: eldonejo Weltforum, 1973, p. 31-51.</ref> La portugala kolonia ŝtato pli kaj pli senteblis kaj la tradiciaj politikaj strukturoj de la ovimbundoj malpligraviĝis sen tute malaperi.
 
Samtempe kreskis la graveco de la kristanaj eklezioj, aparte de la supre menciita eklezio
IECA.<ref>Lawrence Henderson, ''As igrejas evangélicas na diocese de Nova Lisboa'' ["la evangeliaj eklezioj en la diocezo de Nova Lisbono"], en ''Portugal em África'' ["Portugalo en Afriko"], volumo 141, 1967, p. 40–47</ref> Kompare al aliaj partoj de Afriko, la lerneja edukado kaj rego de la portugala lingvo estis pli forte disvastiĝintaj, kaj krome meze de la 20-a jarcento en la tuta angola altebenaĵo ekestis apartaj vilaĝoj por katolikoj, por luteranoj kaj por nekristanoj.
 
La nombro de ovimbundoj meze de la 20-a jarcento aparte kreskis, kaj tio igis la etnanojn en du rilatoj viktimoj de la kolonia politiko de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj: unuflanke, ĉar la lokaj eŭropanoj en tiuj jardekoj aĉetis grandajn areojn por plantejoj de [[kafo]] kaj [[sisalo]], forprenante la grundon de la lokaj ovimbundoj, kaj aliflanke, ĉar la koloniaj regantoj per impostoj devigis la ovimbundojn akcepti dungiĝon por ekhavi eŭropan monon, kaj apenaŭ estis alternativo al malbone salajrata laboro en la kafaj kaj sisalaj plantejoj.<ref>Vidu José Capela, ''O imposto da palhota e a introdução do modo de produção capitalista nas colónias'' ["pri la "imposto po kabanoj" kaj la enkonduko de produktomekanismoj kapitalistaj en la kolonioj"], Porto: eldonejo Afrontamento, 1977</ref>
 
== Milito pri ŝtata sendependeco kaj sekvaj evoluoj ==
Dum la milito kontraŭ la kolonia okupo en Angolo inter la jaroj 1961 kaj 1975 la ovimbundoj kaŝe je granda parto iĝis subtenantoj de la movado [[UNITA]], unu el tri movadoj kiuj armite batalis por sendependiĝo de la lando, kaj kies gvidanto, Jonas Savimbi, estis sametnano.<ref> Linda Heywood, ''Towards an understanding of modern political ideology in Africa: The case of the Ovimbundu of Angola'' ["Survoje al kompreno de moderna politika ideologio en Afriko: la kazo de la ovimbundoj en Angolo"], ''Journal of Modern African Studies'' ["ĵurnalo de modernaj afrikaj studoj"], volumo 36/1, p. 139-167 </ref> La movado UNITA kaŝe kreis reton da kontakto inter la ovimbundoj, sed aliflanke la koloniaj administrantoj malfaciligis la vivon de la ovimbundoj, devigante multajn anojn de ofte diversreligiaj vilaĝoj kune translokiĝi al pli grandaj "koncentritaj loĝlokoj", bone gardeblaj, sed la vilaĝanoj daŭre devis uzi la ĝisnunajn terkultivajn areojn, bredejojn kaj arbarojn, kaj sekve ĉiutage havis pene longajn vojojn. La malkontento pri tiu arbitra translokigo tre helpis mobiligi la loĝantaron por la movado UNITA. Malplimulto de urbaj ovimbundoj samtempe decidiĝis favore al la konkurenca movado [[MPLA]].
 
Aliflanke la liberigoj de la kolonia sistemo post la jaro 1962 signifis iugradajn avantaĝojn por la ovimbundoj: ekestis la ebleco profesie sukcesi en la armeo (tamen nur ĝis la rango de subleŭtenanto), lernejaj klasoj en la fina jaro ekskursis parte ĝis Lisbono en Eŭropo, futbalaj teamoj kaj korusoj vojaĝe vidis nekonatajn regionojn kaj la partoprenantoj ampleksigis sian mondkoncepton.
 
Pro la enlanda milito en Angolo inter la jaroj 1975 kaj 2002 multaj malurbaj ovimbundoj translokiĝis al urboj en aŭ ekster la teritorio de sametnanoj, aparte al la angola ĉefurbo
Linio 26:
 
== Notoj ==
{{referencoj}}
<references/>
 
[[Kategorio:Etnoj en Angolo]]