Ordono de la Diino: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 5 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q2630753)
e plibonigadeto per AWB
Linio 1:
La '''Ordono de la Diino''' estas tradicia inspiriga teksto kiu uziĝas de la [[novpaganismo|novpaganisma]] religio de [[Viko]]. Pluraj versioj ekzistas, tamen ĉiuj havas la saman temon, ke Ordono doniĝis de Diino al siaj admirantoj. La plej bone konata versio estas tiu, kiun skribis [[Gerald Gardner]], kaj reskribis [[Doreen Valiente]] dum la 1950-aj jaroj. Ĝi estas parto de la Libro de Ombroj de [[Gardnerian]] tradicio de [[Viko]].
 
Kelkaj nesamaj versioj de vika '''Ordono de la Dio''' kreiiĝis por esti akompananto de la Ordono de la Diino.
Linio 11:
 
====La Vortoj de la Patrino====
''Aŭskultu la vortojn de la Granda Patrino, kiu estas nomita inter homoj Artemis, Astarta, Diona, Melusina, Afrodita, Keridven, Diana, Arionrod, Briĝid, kaj per multaj aliaj nomoj:''
 
"Kiam ajn vi bezonas ion, unufoje en la monato, prefere en plenluno, vi kunvenu en iun sekretan lokon kaj adoru la spiriton de Mi, Kiu estas la Reĝino de ĉiuj saĝuloj. Vi estu liberaj de sklaveco, kaj kiel pruvo, ke vi estas liberaj, vi estu nudaj dum viaj ritoj. Kantu, bankedu, dancu, muziku, kaj amoru, en Mia ĉeesto, ĉar Mia estas la ekstazo de la spirito kaj Mia estas ankaŭ ĝojo sur la Tero. Ĉar Mia leĝo estas amo al ĉiuj estuloj, kaj Mia estas la sekreto, kiu malfermas la pordon de juneco, kaj Mia estas la kaliko de vino de vivo, kiu estas la Kaldrono de Keridven, kiu estas la Sankta Gralo de senmorteco. Mi donas la scion de la eterna spirito, kaj trans morto Mi donas pacon kaj liberecon kaj reunuiĝon kun tiuj, kiuj iris antaŭe. Mi postulas neniun oferon, ĉar Mi estas la patrino de ĉio kaj Mia amo estas verŝata sur la Teron."