Livonia Ordeno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (3), |left| → |maldekstra| per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:LivoniaKnight.jpg|thumbeta|220px|<center>du kavaliroj de la Livonia Ordeno]]
La '''Livonia Ordeno''' aŭ '''Ordeno de Glavofratoj''' aŭ '''Livonia Frataro de Milito por Kristo''' ([[latine]] ''Fratres militiæ Christi Livoniae'', [[germane]] ''Schwertbrüderorden'', latve ''Livonijas ordenis'', estone ''Liivi ordu'') estis organizo de krucmilitaj kavaliroj, kiuj sukcese konkeris inter la jaroj [[1202]] kaj [[1237]] la historian regionon [[Livonio]]n (do grandan parton de la hodiaŭaj ŝtatoj [[Latvio]] kaj [[Estonio]]) kaj konvertigis la [[baltio|baltajn enloĝantojn]] perforte al la [[kristanismo|kristana kredo]]. Post malvenko en la ''batalo de Saule'' ([[1236]]), la ordeno iĝis parto de la [[Ordeno de Germanaj Kavaliroj]] kiel ties aŭtonoma branĉo.
 
La membroj de la Glavofratoj portis blankan mantelon, ornamitan per ruĝa [[kruco]] kaj [[glavo]]. Ili estis [[germana lingvo|germanlingvaj]] nobeluloj, kiuj votis obeemon, malriĉecon kaj fraŭlecon. En ĉiu regiono de Livonio centris fortikaĵo, kiu servis kiel loĝejo por la kavaliroj.
 
La Glavofratojn direktis grand-majstro, kies komisio daŭris ĝismorte. La organizo havis jaran kunsidon, kie oni elektis la grand-majstron kaj la aliajn oficportantojn.
 
Al la ordeno povis aliĝi ankaŭ soldatoj, metiistoj kaj eĉ pastroj.
 
==Historio==
[[Dosiero:Kalavijuociai.jpg|thumbeta|lleft|160px|<center>[[sigelo]], do [[emblemo]], de la ordeno]]
La ordenon en [[1202]] fondis ''Albert de Buxhoeveden'', konsekrita fare de papo [[Inocento la 3-a]] en [[1204]].
 
Dum la jaro [[1206]] la glavofratoj konkeris unuan parton de Livonio (teritorion ĉe kunfluo de riveroj Okcidenta Dvina kaj Gauja), kaj ĝis la jaro [[1217]] konkeris la latvajn tribojn, kiuj loĝis norde de Dvino, kaj la sudan parton de Estonio. Ili provis pli poste okupi areojn sude de Dvino, sed la tie loĝantaj [[kuronoj]] kaj [[zemgaloj]] forte kontraŭstaris. Dum septembro 1236, la taĉmentoj de la ordeno penetris en [[Ĵemajtio]]n kaj hejmeniris kun granda militkaptaĵo tra [[Zemgalio]], sed dumtempe la unuiĝintaj armeoj de la zemgaloj kaj ĵemajtianoj neniigis la ordenan armeon en la ''batalo de Saule'' (hodiaŭ [[Šiauliai]]).
 
[[Dosiero:LivonianShield.svg|thumbeta|leftmaldekstra|100px|<center>[[ŝildo]] de la ordenaj kavaliroj]]
La malvenko forte skuis la ordenon kaj mortis la grand-majstro Volquin. Tiam la [[German-Romia Imperio|German-Romia Imperiestro]] kaj la [[Papo]] riproĉis la ordenon, ĉar ĝi same brutale traktis la konsekritajn kristanojn kiel la paganojn. Riproĉo trafis la ordenon ankaŭ pro tio, ĉar ĝi pli forte okupiĝis pri elkonstruo de la propra feŭdo ol pri disvastigo de la kristana kredo. La papo pro tio malfondis la ordenon kaj dum la jaro [[1237]] deklaris novorganizadon de ĝi kiel parto de la [[Ordeno de Germanaj Kavaliroj]].