Heinrich Harrer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right| → |dekstra|, |left| → |maldekstra| per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Harrer_Frankfurt_1997.jpg|rightdekstra|250px|Heinrich Harrer, 1997]]
'''Heinrich HARRER''' (n. la [[6-an de julio]] [[1912]] en la komunumo ''Hüttenberg'', federacia lando [[Karintio]] de [[Aŭstrio]], m. la [[7-an de januaro]] [[2006]] en ''Friesach'' same en Karintio) estis aŭstra montogrimpisto, esploristo, geografo kaj verkisto. Li konatiĝis kiel unu el la unuaj grimpaj venkintoj de la malfacila norda flanko de la alpa monto [[Eiger]] kaj pro sia aŭtobiografia libro [[Sep jaroj en Tibeto]] (''Sieben Jahre in Tibet''). Ekde la jaro [[1983]] en Hüttenberg troviĝas muzeo pri li.
 
Linio 12:
 
=== Barato kaj Tibeto (1939–51) ===
[[Dosiero:IMG 1188ex359 Lhasa Potala.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|<center>[[Lasao]]]]
Dum somero 1939 Heinrich Harrer kune kun siaj montogrimpistaj kolegoj ''Peter Aufschnaiter, Lutz Chicken'' kaj ''Hans Lobenhoffer'' partoprenis ekspedicion al la montaro [[Himalajo]], por grimpe konkeri la monton [[Nanga Parbat]]. La ekspedicio tamen jam finiĝis dum aŭtuno 1939, kiam ties anoj iĝis militkaptitoj de la brita armeo en la barata militkaptitejo ''Dehra Dun''. Decembre en Aŭstrio naskiĝis la sola filo de Heinrich, Rolf. Post kvar vanaj provoj, la [[29-an de aprilo]] [[1940]] Heinrich Harrer sukcesis fuĝi el la militkaptitejo kun sia kolego ''Peter Aufschnaiter''. Sekvas 21-monata fuĝa marŝo, en kiu Harrer kaj Aufschneiter pasas pli ol 50 montarajn pasejojn, neniu el ili sub la alteco de 5000 metroj, kaj piediras pli ol 2000 kilometrojn. La [[15-an de januaro]] [[1946]] ili atingas [[Lasao]]n, la por eksterlandanoj malpermesata ĉefurbo de la tiumomente ankoraŭ sendependa ŝtato [[Tibeto]], lando tute izolitan de la cetera mondo. Aufschnaiter iĝis konsilisto por la tibeta registaro pri agrikulturo kaj urboplanado, Harrer komence iĝis tradukisto kaj fotisto por la tibeta registaro. Poste li iĝis instruisto, konsilisto kaj fine ankaŭ amiko de la 14-a [[Dalai-Lamao]], la infana reganto de Tibeto. Dum la jaro 1950 Tibeto konkeriĝis fare de la komunisma ĉina armeo. Heinrich Harrer komence plu restis en Tibeto, sed fine tamen dum 1952 li fuĝis al Barato, kaj de tie revenis al Eŭropo. Pri la fuĝo el la militkaptitejo en Barato al Tibeto kaj la postaj kvin jaroj en [[Lasao]] li verkis la libron [[Sep jaroj en Tibeto]] ([[germane]] "Sieben Jahre in Tibet", kiu dum [[1997]] iĝis la bazo por sukcesa kineja filmo, en kiu la aktoro [[Brad Pitt]] ludis la rolon de Heinrich Harrer.