Ma Young-tae: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:MA.jpg|thumbeta|200px|http://www.jesuo.net/]]
 
'''MA Young-tae(馬榮泰)''' estas [[korea esperantisto]], kiu naskiĝis en [[1946]] en la provinco [[Kyongki-do]]. Li nun loĝas en urbo [[Yong-In]], 30  km sude de [[Seulo]].
 
'''MA Young-tae(馬榮泰)''' estas [[korea esperantisto]], kiu naskiĝis en [[1946]] en la provinco [[Kyongki-do]]. Li nun loĝas en urbo [[Yong-In]], 30 km sude de [[Seulo]].
 
Li loĝis en sia hejmloko, ĝis li lernis en altlernejo, sed li ekloĝis en Seulo, de kiam li eniris en la universitaton Konkuk en 1964. Li fariĝis esperantisto en 1966, kiam li estis en la tria studjaro de la Univ.
 
Li estis nomumita kiel oficiro en 1968post la trejnado de [[ROTC]] (angle: ''Reserve Officers Training Corps'') dum la lastaj du universitataj jaroj. En la jaro [[1970]] li finis la militservon kaj elarmeiiĝis kiel leŭtenanto de la rezerva armeo. Tuj post la militservo li eklaboris en [[Korea Esperanto-Asocio]] kiel ĝenerala sekretario. En 1971 li unuafoje vojaĝis eksterlanden al Jananio por partopreni en la kongreso de japanaj esperantistoj. Tie li gajnis la trian premion en la oratora konkurso.
 
Li plu studis bibliotekologion en la post-universitata kurso de la univ. Songkyunkwan en Seulo, kaj laboris kiel bibliotekisto en universitatoj Sejong (1976) kaj Dankook (1977-1986).
 
En 1986 li partoprenis en la Pekina UK en Ĉinio kune kun D-ro [[Chang Choong-sik]], tiama prezidanto de la universitato Dankook, kaj en decembro de la sama jaro Esperanto-Instituto en la Univ. Dankook estis fondita, kaj li eklaboris en la Instituto, kaj studante kaj instruante Esperanton al la studentoj kiel docento.
Linio 15 ⟶ 14:
Emeritiĝinte en 2002, li transloĝiĝis al nuna urbo Yong-In, kaj ekde 2005 li denove fariĝis la docento de Esperanto en Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj (ĉine: 韓國外國語大學校; angle: Hankook University of Foreign Studies), kaj instruas Esperanton ĝis hodiaŭ.
 
En la jaro 1991 li studis Esperantologion en la universitato ELTE, en Hungario du foje vizitante en unu jaro, ĉar ĝi estis koresponda kurso.
 
Li verkis diversajn esperantaĵojn: T.e. lernolibroj por la niveloj baza (Unua paŝo al Esperanto), meza (Laŭ-tema konversacio de Esperanto) kaj alta (stilo de Esperanto), kaj vortaroj Esp-Korea kaj Korea-Esperanta, kaj en novembro, 2007, li verkis 'Manlibron de Esperanto (290-paĝa, en korea lingvo)', kaj laste li verkis 'English-Esperanto Conversation (Angla-Esperanta Konversacio)'(296-paĝa, Angla-Korea-Esperanta) en aprilo, 2008.
 
En la jaro 2002, li ricevis la [[premio Deguĉi|premion Deguĉi]] kune kun [[Lee Jung-kee]]. Li faris lekciojn vojaĝante en Ĉinio, Japanio, kaj Tajvano.
 
Precipe li ekspluatis en la jaro 1998 la novan programon por efika instruado de Esperanto: Lando de Esperanto (LE). En LE li ne nur instruas Esperanton, sed ankaŭ igas la kursanojn ĝui la lingvon kun diversaj ludoj, kvizoj kaj kantoj kune kun gitar-ludo, kaj ĝin praktikis en Koreio, Ĉinio, kaj en Friska Lernejo en Japanio.
Linio 30 ⟶ 29:
 
Ekde julio, 2008, li laboras en [[Nankina Universitato(南京大學)]] en Ĉinio kiel vizit-profesoro(招聘敎授) de Esperanto.
 
 
==Eksteraj ligiloj==