Holografio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Hologramm.JPG|eta|dekstre]]
[[Dosiero:Holography-record.png|eta|dekstre]]
'''Holografio''' (el [[greka lingvo|greka]] ''holos'' tuto + ''graphe'' skribo) estas altnivela formo de [[fotografio]], per kiu oni registras bildon laŭ 3 [[dimensio|dimensioj]]j.
 
[[Hungario|Hungara]] sciencisto [[Dennis Gabor]] kreis holografion en [[1947]], pro kio li ricevis en [[1971]] la [[Nobel-premio pri fiziko]]. Tiu elpensaĵo estis hazarde malkovrita dum esploro pri plibonigo de [[elektrona mikroskopo]] ĉe la brita firmao [[Thomson-Houston]], kaj ne vere kreskiĝis ĝis oni inventis la [[lasero|laseron]]n en [[1960]].
 
Tradicia fotografo estas registrado laŭpunkte de la forto de la lumradioj, kiuj konsistigas bildon. Ĉiu punkto de la fotografaĵo enhavas nur unu informaĵon: la forto (kvadrato de la [[amplitudo]] de la [[elektromagneta kampo]]) de tiu lumradio, kiun lumigis tiun punkton. Kolora fotografo estas efektive tri fotografoj intermiksitaj; ĉiu punkto estas registrata kaj elvidata kvazaŭ tra filtro de unu el la ĉefkoloroj, el kiu oni iomete povas rekonstrui la [[ondolongo|ondolongon]]n de apudaj radioj (inter la limoj de la homa okulo).
 
Sed, la lumradioj kiuj konsistigas scenon difiniĝas ne nur laŭ la amplitudo kaj ondolongo, sed ankaŭ laŭ [[fazo]]. En [[foto]], la fazo estas tute forĵetita. En hologramo, kaj amplitudo kaj fazo registriĝas; la rekonstruata lumradiaro estas precize sama kiel la origina (sed ĝenerale nur je unu ondolongo, do unukolora) kaj estigas perfektan bildon 3-dimensian.
Linio 19:
Post realigo de la filmo, lumigado je la franĝpaterno per la kompara radio rekonstruas la originalan objektan radion kaj laŭ forto kaj laŭ fazo. Pro tio, la bildo ŝajnas 3-dimensia; vidanto povas ŝanĝi sian vidpunkton kaj la bildo volvas precize tiel, kiel la originala objekto volvus.
 
Ĉar bezoniĝas interferado inter la du lumradioj, oni kutime uzas [[lasero|laseron]]n por produkti ilin: la lumradio el la lasero estas disigita je du la radioj. Lasero produktas [[kohera lumo|koheran lumon]], kiu ebligas uzeblan interferadon. Antaŭ la inventiĝo de la lasero, oni uzis aliajn fontojn de kohera lumo, ekzemple merkuran arklumon.
 
=== Eksteraj ligiloj ===