Osmoza premo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "Osmotic pressure"
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
La''' osmoza premo''' estas la minimuma [[premo]] kiu devas esti aplakata al solvaĵo, por malhelpi la enfluon de solvanto ( kutime akvo) trans duontralasa membrano.<ref name="voet"><cite class="citation book" contenteditable="false">Voet, Donald; Judith G. Voet; Charlotte W. Pratt (2001). </cite></ref> Ĝi estas ankaŭ difinita kiel mezuro de la emo de solvaĵo enpreni akvon per [[Osmozo|osmozo.]] '''Potenciala osmoza premo''' estas la maksimuma osmoza premo kiu estiĝas en solvaĵo kiam ĝi estas apartigita de distilita akvo per duontralasa membrano. La fenomeno de [[osmozo]] ekestiĝas de la emo de pura solvanto moviĝi tra duontralasa membrano, por eniri solvaĵon enhavanta solvitan substancon, por kiu la membrano estas netralasebla.   Ĉi tiu procezo estas vivograva en biologio kie la [[Biologia membrano|membrano]] de la ĉelo estas duontralasa.
 
== Klarigo ==
Linio 6:
Por klarigi la fenomenon oni povas preni U-forman tubon kun egalaj kvantoj de akvo sur ĉiu flanko, apartigita de akvo-tralasa membrano ĉe ĝia bazo. La membrano estas netralasa por  sukeraj molekuloj.
 
Sukero estis aldonita al la akvo je unu flanko. Sekve la nivelo de la akvo sur tiu flanko plialtiĝas (kaj malpliiĝas je la alia flanko) proporcie al la osmoza premo de la du solvaĵoj. Tio okazas pro movado de la pura akvo de la parto sen sukero, al la parto enhavanta sukeron. La procezo haltas kiam la osmozaj premoj de la akvo kaj de la sukera akvo sur ambaŭ flankoj de la membrano fariĝas egalaj.<ref><cite class="citation book" contenteditable="false">Atkins, Peter W.; de Paula, Julio (2010). </cite></ref>
 
[[Jacobus Henricus van 't Hoff|Jacobus van 't Hoff]] unue proponis "leĝon", kiu rilatas la osmozan premon al la koncentriteco de la solvaĵo.
: <math>\Pi=[M]RT</math>
kie <math>\Pi</math> estas la osmoza premo, [M] estas la molara koncentriteco, egala al la nombro de moloj[[molo]]j de la solvita substanco  en la solvaĵo dividita per la volumeno de la solvaĵo. T estas la temperaturo en [[Kelvino|kelvinoj.]] El la [[formulo]] rezultas, ke la osmoza premo estas proporcia al la koncentriteco de la solvaĵo. La formulo validas nur, se la koncentriteco estas tiel malalta, ke la solvaĵo povas esti traktata kiel ideala solvo. La proporcieco al koncentriĝo signifas ke la osmoza premo estas koligativa propreco. Oni notas, ke  ĉi tiu formulo  similas al la [[ekvacio de ideala gaso]] en la formo  <math>P={1\over V} RT</math>
 
van't Hoff estis la unua ricevinto de la [[Nobel-premio pri kemio|Nobel premio pri kemio]] por sia laboro pri osmoza premo kaj kemia ekvilibro.