Monotipo (Monotype): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 25:
[[Dosiero:Composition 1,jpg.jpg|eta|<200>px|dekstra|Kompostaĵo eliĝas el fandmaŝino]]
 
Krom la norma fandmaŝino de ''Monotype'', la societo produktis la modelon ''Monotype-Supra'', kiu ebligis fandi tipojn ĝis la tipograndecogrado de 72 Didot-punktoj kaj krei stampilojn por la [[Brajlo|alfabeto Brajlo.]] La unua serio, la tiel nomata ''Tipo'' ''A'', sendube neniam estis instalita en Eŭropo. La unua modelo alveninta sur la kontinento estis la ''Tipo C''. Ekde 1910, la ''Tipo D'' konis la plej grandan disvastiĝon.
 
Per la fandmaŝino eblas fandi po 8 000 tipojn hore (depende de la tipograndecogrado, eĉ po 10 000 por la lastaj modeloj).
La monotipon kiel komposttekniko superis baldaŭ la teknika progreso de [[fotokompostado]], sed en iuj atelieroj ĝi postvivis ĝis la epoko de la komputiloj. En la komenca periodo de la [[perkomputila eldonado]], la usona societo produktis la modelon ''Monophoto'', kiu, anstataŭ kunmeti tipojn, ebligis eksponadon sur filmo uzante ankoraŭ la kodadon per paperbendo.