Marilyn Monroe: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 30:
Post naskiĝo kaj malriĉa infanaĝo en Losanĝeleso ĉefe en orfejoj, ŝi je la aĝo de 16 jaroj edziniĝis kaj eklaboris en aviadilfabriko kiel parto de la militpeno por la [[Dua Mondmilito]]. Tie ŝi ekkonis fotiston kiu fotis por armea gazetaro, fariĝis [[fotomodelo]] kiel sukcesa [[afiŝulino]], blondigis siajn harojn kaj baldaŭ estis malkovrata de filmentreprenistoj. Sian [[artistnomo]]n Marilyn Monroe ŝi ekuzis en [[1948]], kiam ŝi unuafoje subskribis filmkontrakton. Ŝia populareco kiel modelo kondukis ŝin al du nelongaj kinkontraktoj kun [[20th Century Fox|Twentieth Century-Fox]] (1946–1947) kaj [[Columbia Pictures]] (1948), dum kiuj ŝi havis sian unuan stelrolon en la malaltbuĝeta muzikalo ''[[Ladies of the Chorus]]'' (1948). Ŝi poste aperis en malgrandaj roloj en ''[[The Asphalt Jungle]]'' (1950) kaj ''[[All About Eve]]'' (1950), kaj subskribis novan kinkontrakton kun Fox en 1951. Laŭ tiu nova kontrakto, ŝi tuj iĝis popola aktorino per ne tre gravaj roloj en kelkaj komedioj, kiaj ''[[As Young as You Feel]]'' (1951) kaj ''[[Monkey Business|Monkey Business]]'' (1952), kaj en dramoj ''[[Clash by Night]]'' (1952) kaj ''[[Don't Bother to Knock]]'' (1952). Komence de 1952, ŝi estis ankaŭ ĉe la centro de grava skandalo, kiam oni disvastigis ke ŝi estis pozinta por nudofotoj antaŭ ol iĝi stelulino. Tiu skandalo fakte ne damaĝis ŝian karieron, sed male plie popularigis ŝin.
Monroe iĝis unu el plej monproduktaj
La roloskemo ĉiam estis la sama: bela, naiva, sekse alloga. Tion atendis la publiko, kaj kelkaj provoj, eskapi al pli postulemaj roloj (ekz. en ''The prince and the Showgirl'') ne estis vere akceptataj, tiel ke la aktorino rezignacie revenis al sia kutima rolaro. Intertempe ŝi denove estis edziniĝinta: unue kun la [[basbalo|basbalisto]] [[Joe DiMaggio]] kaj poste kun la verkisto [[Arthur Miller]]. Ankaŭ la edzeco kun Miller fiaskis: dum la laboroj por la filmo ''The Misfits'', kies scenaron li verkis, la paro disiĝis. ''The Misfits'' restis la lasta filmo de Marilyn Monroe: en la aĝo de 36 jaroj ŝi mortis pro [[trodozo]] da dormigiloj en Losanĝeleso.
|