Psikoanalizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Psikoanalizo''' (el la [[greka]]j vortoj ''ψυχη'' [[psiko]] aŭ [[animo]], kaj ''ανάλυσις'' [[analizo]], do "esploro kaj mal-enigm-igo de la animo") estas [[skolo]] de [[psikologio]] kaj [[psikoterapio]], fondita ĉirkaŭ la jaro [[1890]] de la [[vieno|viena]] [[neŭrologio|neŭrologo]] [[Sigmund Freud]]. El la origina teoriaro de psikoanalizo evoluis la diversaj skoloj de [[profunda psikologio]].
 
La teoria konceptaro origine celas malkovri kaj prilabori psikajn konfliktojn kaj malordojn, kiujn repuŝo igis nekonsciaj dum la personeca disvolviĝo. Sigmund Freud, post studo de [[histerio|histeriaj pacientoj]], unuafoje vortumis kaj difinis la modelon de [[Nekonscio]]. Dum la plua evoluo de la teoria laboro, li aldone evoluis la koncepton de [[Mio]] (Egoo), [[Supermio]] (Superegoo) kaj [[Ĝio]] (Iduso). La "Mio" naskiĝas el rilato kaj malsamiĝo inter homo kaj mondmondo, kaj la "Supermio" temas pri la kulturaj aspektoj, moralo, kaj ĝi nepermesas ke homo realigu ĉiujn dezirojn. Kontraŭe la "Ĝio" estas la instinktoj kaj [[spontanea]]j deziroj, kiujn la homoj kunvivantaj en socia organismo ne ĉiam senbremse transformas al ago, ĉar tio pliakrigus la interhomajn konfliktojn.
Aparte de la teoria konceptaro, la psikoanalizo iĝis kompleksa modelo por la priskribo kaj klarigo de la homa psiko, kaj sur ĝi baziĝas ampleksa psikoterapia skolo por la terapia trakto de en- kaj interpersonaj konfliktoj, kiu ankaŭ esploraj kulturajn fenomenojn. En ĉiuj dimensioj la psikoanalizo ĝis la nuntempo pluevoluiĝas de praktikaj terapiistoj kaj teoriaj esploristoj, kaj sekve la moderna psikoanalizo karakteriziĝas per teoria, metoda kaj terapia pluralismo.