Makabea dinastio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Makabeoj''' ([[-166|166]]-[[-37|37]] a.K.) aŭ '''Hasmoneoj''' estis [[judoj|juda]] [[dinastio]] kiu regis sendependan [[Judio]]n en [[Palestino]] inter [[-142]] kaj [[-67|67]] a.K. Ili ribelis kontraŭ [[Seleŭkio]] je [[-167]] kaj liberigis [[Jerusalemo]]n mem je [[-164]] kaj Judion je [[-142]], sed poste perdis Judion al [[Romio]] je [[-67]]. La historio de la dinastio estas priskribita en la [[Libroj de la Makabeoj]]. La juda historiisto, [[Josephus]] estas alia grava fonto pri la Makabeoj.
 
[[Jehuda Makabeo]] fondis la dinastion je [[-166]]. La dinastio atingis la pinton de sia potenco teritorie sub [[Aleksandro Janneo]] ĉirkaŭ [[-76]]. [[Antigono]] estis la lasta reĝo kaj estis mortigita de [[Antonio]] je [[-37]].
 
==Nomo==
"Makabeoj" estas la [[Biblio|biblia]] nomo por la [[dinastio]]. La [[grekoj]] nomis ilin la "Asmoneoj".
 
==Makabeoj kaj judismo==
Laŭ la antikvaj profetoj, la [[Kristo]], la juda mesio, devenos de la [[tribo de Jehuda]], estonte filo de [[David]], sed la Makabeoj estis el la [[tribo de Levi]]. Do la restarigo de Judio sub la Makabeoj ne longe daŭrus.
 
Sub la Makabeoj naskiĝis du sektoj de [[judismo]]: la [[Fariseoj]] kaj la [[Sadukeoj]]. Ili alterne regis la [[Templo de Jerusalemo|Templon]] en [[Jerusalemo]].
 
==Konkeroj==
La Makabeoj regis ne nur Judion, sed ankaŭ konkeris [[Idumeo]]n, [[Samario]]n kaj [[lando de Galileo|Galileon]]. Galileo kaj Idumeo konvertis al judismo. Cent jaroj post la falo de la Makabeoj, venis el Galileo [[Jesuo Kristo]], kiu predikis [[kristanismo|novan formon de judismo]].
 
==Fino==
La idumeano [[Antipater]] konkeris la Makabeojn kun la helpo de [[Romio]]. Lia filo, [[Herodo la Granda]], renversis la lastan reĝon, [[Antigono]], kaj mortigis la lastajn filojn de la dinastio.