Hèctor Alòs i Font: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JoViBa (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
ref
Linio 1:
'''Hèctor ALÒS i FONT''' (en Esperanto-medio Hektor Alos i Font) naskiĝis en [[Barcelono]] la [[9-a de decembro|9-an de decembro]] [[1965]]. Li estas [[kataluna esperantisto]] kaj komputisto. Kiel junulara aktivulo, li prezidis [[Kataluna Esperanto-Junularo|Katalunan Esperanto-Junularon]] ([[1985]]-[[1987]]), redaktis ties gazeton ''[[Kata Luno]]'' ([[1985]]-[[1986]]) kaj kunredaktis ''[[Freqüències]]'' ([[1990]]-[[1993]]). Li estis elektita B-komitatano de [[TEJO]] ([[1986]]). Li laboris kiel dungito de [[Centro de Esperanto Sabadell]] ([[1986]]-[[1987]]), kie li oficis kiel sekretario. En [[Kataluna Esperanto-Asocio]] li agis plurfoje kiel sekretario kaj redaktoro de ''[[Kataluna Esperantisto]]''. Ekde [[2005]] li estas estrarano de la [[IKEL]].
 
Kun [[Kiril Velkov]] li redaktis duvoluman krestomation kun perfektigaj legaĵoj, ''[[Ek al Leg'!|Ek al Leg'<nowiki/>]]''[[Ek al Leg'!|!]], kaj la furoran vortareton ''Tabuaj vortoj en Esperanto'' (ambaŭ [[1991]]). En [[1997]] li publikigis kun [[Jordi Carbonell i Pinyol]] la [[Esperanto-kataluna vortaro|esperanto-katalunan vortaron]] ''Diccionari essencial esperanto-català''. En [[2010]] li publikigis kun [[Francesc Poblet i Feijoo]] la [[Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro|Historion de Esperanto en la Kataluna Landaro]].<ref>http://www.vilaweb.cat/noticia/3822627/20101211/passat-present-lesperantisme-catala.html</ref>
 
Li estas tradukisto kaj kritikisto, membro de la [[Ibera Skolo]], multjara revizianto kaj korespondanto de la internacia magazino sendependa ''[[Monato (gazeto)|Monato]]''.