'''Steven Arthur''' "'''Steve'''" '''PINKER''' ([[Esperanto|Esperantigite]] '''Stefano Arturo PINKERO'''; naskiĝis la [[18-a de septembro]], [[1954]] en [[Montrealo]], [[Kebekio]], [[Kanado]]) estas [[Kanado|kanada]]-[[Usono|usona]] [[kognoscienco|kognosciencisto]], [[psikologo]] kaj verkisto de sciencaj libroj. Li verkis plurajn influajn librojn: ''The Language Instinct'' (''La lingva instinkto''), ''How the Mind Works'' (''Kiel funkcias la menso''), ''Words and Rules'' (''Vortoj kaj reguloj''), ''The Blank Slate'' (''La blanka ardezotabulo''), kaj ''The Stuff of Thought'' (''La aĵoj de penso''). Liaj libroj gajnis multajn premiojn.