Aleksandro Janeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
 
==Regado==
Kiam li ekregis, Janeo tuj atakis [[Akko]]n, tiam konata kiel [[Ptolemais]], kiu estis protektata de [[ptolemea Egiptio]]. Li estis venkata de Ptolemeo Latiro, sed kiam Kleopatra la 3-a, kies ido estis Ptolemeo Latiro, konsentis pactraktaton en Skitopolis (Bet Ŝean), Aleksandro Janeo povis militi aliloke.<ref name="PeterSchäfer74">Peter Schäfer, ''The History of the Jews in the Greco-Roman World'', 2003, 74.</ref>
 
Aleksandro Janeo sekve konkeris la urbon Gadara la fortreson Amathus oriente. Ankaŭ konkeritaj estis la marbordajn urbojn Anthedon, [[Rafah|Rafia]] kaj [[Gazao]]n.<ref name="PeterSchäfer74">Peter Schäfer, ''The History of the Jews in the Greco-Roman World'', 2003, 74.</ref>
 
La milito kontraŭ Obedas la 1-a de [[Nabateo]] malsukcesis, kiam Aleksandro estis embuskata ĉe Gadara kaj devis fuĝi. Tiam la fariseoj kaj iliaj aliancanoj ribelis.<ref name="PeterSchäfer74">Peter Schäfer, ''The History of the Jews in the Greco-Roman World'', 2003, 74.</ref>
 
La reĝo antaŭe konfliktis kun la fariseoj dum [[sukoto]], kiam iuj piaj judoj ĵetis [[etrogo]]jn al li en [[Jerusalemo]]. Laŭ Jozefo, mem fariseo, Janeo mem provokis tiun atakon kaj intencis mortigi ses mil judojn. Sesjara enlanda milito komencis, kies mortnombro estis minimume 50000 judoj laŭ Jozefo, post la malvenko kontraŭ la nabateanoj.<ref name="PeterSchäfer75">Peter Schäfer, ''The History of the Jews in the Greco-Roman World'', 2003, 75.</ref>
 
La seleŭka reĝo Demetrio la 3-a Eŭkairo per la subteno de la fariseoj venkis Aleksandron, kiu denove fuĝis. Li tamen reakiris la subtenon de multaj judoj. Tial Janeo povis repreni sian regadon. Li sekve masakris multajn ribelulojn kaj ankaŭ aliajn kontraŭantojn, do multaj el la opozicio forlasis Judion dum ia tempo. Sennoma oponiulo, kies verko estas trovita inter la tekstoj de [[Qumran]], nomis Janeon pro lia teroro la "furiozan junan leonon".<ref name="PeterSchäfer75">Peter Schäfer, ''The History of the Jews in the Greco-Roman World'', 2003, 75.</ref>
 
Reĝo Aleksandro denove batalis la nabateanoj, kiuj nun havis novan reĝon, Aretas la 3-an. Malgraŭ komenciaj malsukcesoj, li venkis kelkajn urbojn en Gaulanitis, inkluzive de [[Seleŭkio]], Gamala kaj la vilaĝo [[Betsaida]], kaj en Transjordanio, inkluzive de Pela kaj Gerasa.<ref name="PeterSchäfer75">Peter Schäfer, ''The History of the Jews in the Greco-Roman World'', 2003, 75.</ref>
 
Aleksandro Janeo mortis en ĉirkaŭe 76 a.K. dum li sieĝis Ragaba. Salome Aleksandra anstataŭis ŝian edzon.<ref name="PeterSchäfer75">Peter Schäfer, ''The History of the Jews in the Greco-Roman World'', 2003, 75.</ref>
 
==Referencoj==