Wolfgang Wagner: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
e Pierre Boulez
Linio 6:
Kune kun sia frato [[Wieland Wagner|Wieland]] Wolfgang Wagner transprenis post la [[Dua Mondmilito]] la tutan estradon de la [[festivalo de Bayreuth|festivaloj de Bayreuth]], kiuj unuafoje povis ree okazi en 1951. Ambaŭ validas ĉirilate kiel pioniroj de la tiel nomata ''Nov-Bayreuth'': Tio estas komprenebla kiel stila renovigo, kiun Wieland Wagner nomis „senfatrasigado“ de la sceno kaj Wolfgang Wagner „metiejo Bayreuth“. Post la morto de Wieland en la jaro 1966 Wolfgang direktis la festivalojn kiel sola respondeculo.
 
Wolfgang Wagner altiris [[Dirigento|orkestrestrojn]] kiel Carlos Kleiber, Colin Davis, Woldemar Nelsson, Daniel Barenboim, Peter Schneider, James Levine, Giuseppe Sinopoli kaj Christian Thielemann al Bayreuth. Dum kiam liaj propraj enscenigoj estis klasifikataj kiel pli konservemaj, li malfermis la festivalojn por novigemaj gastreĝisoroj. Kiel same provokaj kiel epokfarantaj validas ekzemple la novinterpretaĵoj de ''[[Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg]]'' fare de Götz Friedrich en 1972 kaj de ''[[Der Fliegende Holländer]]'' fare de Harry Kupfer en 1978, ''[[Der Ring des Nibelungen]]'' el 1976 fare de [[Patrice Chéreau]] (reĝio) kaj [[Pierre Boulez]] (orkestrestro), la mita enscenigo de ''[[Tristan und Isolde]]'' el 1993 fare de Heiner Müller aŭ la enscenigo de ''[[Parsifal]]'' el 2004 fare de [[Christoph Schlingensief]]. Alie ol en la kutima operreĝimo Wagner donis al siaj reĝisoraj taĉmentoj la eblecon pluevoluigi siajn enscenigojn de jaro al jaro. Malgraŭ tio kritikistoj riproĉis, ke la festivaloj de Bayreuth estas perdintaj sian pioniran rolon en la interpretado de Wagner-operoj.<ref>Ekezmple: [http://www.dieter-david-scholz.de/gudrunwagner.htm Intervjuo kun Dieter David Scholz], SWR2/MDR Figaro, novembron de 2007</ref>
== Eksteraj ligiloj ==
{{commonscat|Wolfgang Wagner}}