Libera penso (filozofio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Simeone (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Simeone (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 50:
Sed ni revenu al la historio de la Liberpenso. Kiel estas konate Esperanto estis kreita de [[Ludoviko Zamenhof]] komence de la jaroj 1880aj. Post la eldono de la unua gramatiko en [[1887]], ekzistis dum dek jaroj debato pri la lingvo kaj pri ĝia plibonigo. Sed ekde 1898, en Francujo, estis kreita la Societo por la Diskonigo de Esperanto. Tiu societo fariĝis en [[1903]] la Franca Societo por la Diskonigo de Esperanto ([[SFPE]]). En tiu societo, troviĝis racionalistoj kaj almenaŭ tri liberpensuloj. La S.F.P.E. organizis la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en Boulogne-Sur-Mer en 1905 ([[UK 1905]]). Antaŭ tiu dato, en 1904, okazis la Internacia Kongreso de la Liberpenso en Romo kun komisiono pri Esperanto. En 1905, la Internacia Kongreso de la Liberpenso en Parizo esprimis bondezirojn koncerne la internacian lingvon. Tie la civitano [[Karel Pelant]] proponis skribi revuon redaktitan ĉu franclingve ĉu esperantlingve. Sed plej gravis ke la civitano [[Ernest Tarbouriech]] agnoskigis la principon de internacia lingvo, « sola ebla ilo por internacia propagando ». Esperanto estis citita por esti la internacia lingvo. Tiuj rezolucioj same kiel tiu por studado de Esperanto estis akceptataj dum la du internaciaj kongresoj de la Liberpenso.
 
Estas notinde ke en aŭgusto de 1905 okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-Sur-Mer. Dum tiu kongreso L.L. Zamenhof intencis legi diskurson kaj specon de inaŭgura « preĝo ». En tiu « preĝo » troviĝis strofo per kiu li alvokis la tri religiojn tiel nomatajn de la libro : «… La Kristanoj, la Judoj kaj la Mahometanoj Ni ĉiuj filoj de Dio…. ». La membroj de la S.F.P.E. postulis forigon de tiu strofo. Tiel Esperanto kadriĝis en la franca laikeco kaj ne en la libera kredo, ĝuste la jaron de la [[Leĝo malkuniganta eklezion kaj ŝtaton|Leĝo pri Disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato]] en Francujo.
 
En 1906, en [[Bonaero|Buenos Aires]] okazis la Internacia Kongreso de la Liberpenso. En tiu kongreso estis decidite krei asocion de esperantistaj liberpensuloj. Krome, estas rimarkinde ke dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto okazis ruĝa esperantista Kongreso flanke de la oficiala kongreso. En [[1907]], en Cambridge okazis Universalan kongreson de Esperanto dum kiu liberpensuloj fondis Internacian Societon de Esperantistaj Liberpensuloj (S.I.L.P.E.) kun bulteno « [[Libera Penso]] » dum aliaj esperantistaj liberpensuloj partoprenis la duan Kongreson de la ruĝaj esperantistoj. Tiu Kongreso de la ruĝaj esperantistoj arigis [[Anarkiismo|anarkiistojn]], [[Komunismo|komunistojn]], revoluciajn socialistojn… kies alvoko estis « Proletoj de ĉiuj Landoj, Unuiĝu ! ». Paralele ni retrovas en la [[Internacia Socia Revuo]], artikolon kiu sindemandis pri [[Socialismo]] kaj la Liberpenso. En tiu sama revuo de oktobro kaj novembro 1907aj, estis prezentita cirkuleron el la fondintoj de S.I.L.P.E. dum la Kongreso de Cambridge. Honora membro de tiu societo estis la civitano Karel Pelant kiu alvokis ĉiujn esperantistojn kaj liberpensulojn membriĝi. Tiu societo estis nomata Internacia Societo Esperantista de Liberpensuloj. Ĝi ekzistis de 1907 ĝis 1914. Dume, ĝi eldonis tekstojn de liberpensuloj kaj agis je la nivelo de la internacio de Liberpensuloj por ke Esperanto estu agnoskita kiel lingvo de Internaciaj Kongresoj de la Liberpenso. Tiu societo havis poste aliajn honorajn membrojn inter kiuj [[Lev Tolstoj]] kaj [[Francisco Ferrer]]. Okaze de la murdo de Ferrer, tiu asocio eldonis la broŝuron « Pledo por Ferrer » kaj mobiliziĝis por kolekti monon por starigo de monumento memore al F. Ferrer. La S.I.L.P.E. havis ĝis ducent membrojn kaj devis ĉesigi sian agadon dum la Unua Mondmilito. En 1914, devis okazi Universala Kongreso de Esperanto en Parizo. La S.I.L.P.E planis sin taski pri organizado de kultura vespero al kiu L.L. Zamenhof estis invitita. Tiu ĉi afable respondis ke li ĉeestos tiun kulturan vesperon. Bedaŭrinde, la Kongreso ne okazis pro la proklamado de la milito en 1914. Ni konas la rolon de [[Jean Jaurès]] pro lia pacisma engaĝiĝo kaj lian murdon far reakciulo favora al la milito. La ĵurnalo l’ [[L'Humanité|Humanité]] en aŭgusto 1905a aperigis dum tri tagoj artikolon pri la Universala kongreso de Boulogne-sur-Mer. Estas notinde ke la [[unua mondmilito]] evidentigis fortan kaj tragikan evoluon en la historio de la Liberpenso kaj de Esperanto.