Neparola komunikado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:High-five.jpg|thumb|Du personoj kiuj reciproke donas [[alt-frapo]]n|150px|right]]
[[Dosiero:Understanding in Xian 0546.jpg|eta|Neparola komunikado surstrate ĉe la sonorila turo de [[Siano (Shaanxi)|Siano]], Ĉinio.]]
'''Neparola komunikado''' priskribas la procezojn transporti signifon en formo de nevortaj [[mesaĝo]]j. Ekzemploj de senvorta [[komunikado]] estas la [[Tuŝa sistemo|tuŝkomunikado]], [[Tempo|kronema]] komunikado, [[gesto]]j, [[korpesprimo]], [[mimiko]], [[rigardookulkontakto|interrigardado]], kaj kiel oni vestas. Parolado ankaŭ povas enhavi nevortajn elementojn konataj kiel [[paralingvo]], ekz. [[Ritmo (muziko)|parolritmon]], [[Intonacio|intonacion]], [[tempo|paroltempon]], aŭ [[Akcento|akcenton]]. Povas esti ankaŭ eĉ [[feromono|feromonan]] komponanton. Esplorado montris, ke ĝis 55% el la homa komunikado povas okazi pere de neparola vizaĝa esprimado, kaj plua 38% pere de paralingvo.<ref>Mehrabian, A. (1972). Nonverbal communication. Transaction Publishers.</ref> Tio tuŝas komunikadon plej je la subkonscia nivelo. Krome, verkitaj tekstoj povas inkludi neparolajn elementojn kiaj manskriba stilo, spaca aranĝo de vortoj aŭ eĉ de la tuta teksto kaj la uzado de nuntempaj [[miensimbolo]]j por esprimi emocion.
 
Neparola komunikado estas pruvita per unu el la leĝoj de Wazlawick: Oni ne povas ne komuniki. Se proksimeco jam estis forminta konscion, vivantaj kreaĵoj tuj ekinterpretas ajnajn eblajn signalojn ricevatajn.<ref>Wazlawick, Paul (1970)</ref> Kelkaj el la funkcioj de la neparola komunikado ĉe homoj estas komplementi kaj ilustracii, por plifortigi kaj emfazi, por anstataŭi, por kontroli kaj reguligi, por kontraŭdiri la denotacian [[mesaĝo]]n.