Wołów: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 47:
 
== Esperanto ==
La ''Senata Esperanto-Ekspozicio'' unue estis prezentita oktobre [[2012]] en la [[Pola Senato]] kaj poste montriĝis en Wołów (<ref>http://esperanto.wroclaw.pl/wydarzenia/wystawa_125.htm</ref>) kaj aliaj urboj, inkluzive de [[Malborko]], [[Nowy Staw]], [[Tczew]], [[Gdynia]] kaj [[Pelplin]]. La espozicio estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de [[Esperanto]] fare de [[Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] ([[EDE]]-Pollando) kun financa helpo de la mecenato de Esperanto [[Etsuo Miyoshi]].
 
La unua etapo de la turneo en la [[Malsupra Silezio]] estis la urbo Wołów. La 24-an de aprilo [[2013]] je la 11:00 en Distrikta Centro de Edukado en Wołów okazis solena inaŭguro de la ekspozicio. La inaŭguron malfermis la starosto de Wołów sinjoro ''Marek Gajos''. Poste direktorino de la Distrikta Centro de Edukado sinjorino ''Katarzyna Adaśko'' (legu: Katerina Adaŝko) prezentis alvenintajn esperantistojn salutante la publikon Esperante: ''Bonan tagon''. ''Margareta Komarnicka'' prezentis mallonge historion kaj ideon de Esperanto kaj ekeston de la Esperanto-ekspozicio kaj sekve ''Helena Biskup'' prezentis la monologon „Doktoro Esperanto” de ''Mario Migliucci'' (legu: Miljuĉi).