Albrecht Kronenberger: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Li kiel junulo loĝis en la Palatinataj urboj [[Pirmasens]] kaj [[Germersheim]]. Filozofion kaj katolikan teologion li studis en Eichstätt ([[Bavario]]), Frankfurt ([[Heslando]]) kaj [[Speyer]], kie li en 1966 ordiniĝis [[katolikismo|katolika]] [[sacerdoto]]. Post vikari-ofico en [[Frankenthal]] kaj [[Bellheim]], li laboris de 1969 ĝis 2002 kiel gimnazia instruisto (lasta titolo: supera studkonsilisto) pri [[religio]] en [[Neustadt an der Weinstraße]], kie li ankaŭ post sia pensiiĝo vivas.
 
Mallonge post sia esperantistiĝo fine de la 80-aj jaroj li komencis aktivi per instruado de [[Esperanto]] en sia lernejo kaj per celebrado de esperantlingvaj mesoj kadre de Esperanto-aranĝoj kaj en la katedralo de [[Speyer]] (ĉiun duan monaton ekde aŭtuno 1991). En 1991 li ankaŭ kunfondis la Laborunuiĝon de IKUE en la [[diocezo]] [[Speyer]], kiu ricevis la oficialan agnoskon kaj aprobon de la [[episkopo]] de [[Speyer]]. Li estas membro de [[UEA]], [[GEA]], [[SEL]], Esperanto-Ligo Kurpfalz, Freundeskreis Villingen-Schwenningen, [[AIS]], [[OsiecOSIEK]], [[ILEI]], [[IKUE]] kaj [[KELI]].
 
Albrecht Kronenberger redaktis la 1 472-paĝan libron ADORU kune kun [[Adolf Burkhardt]] kaj [[Bernhard Eichkorn]]. Li kompostis ĉiujn ĝiajn tekstojn kaj muziknotojn sur sia komputilo kaj mem verkis multajn tekstojn kaj kelkajn melodiojn. La tri pro ADORU estis distingitaj en 1992 per la fama kulturpremio de la urbo Aalen kaj de la [[FAME-Premiofondaĵo]]. Nuntempe li redaktas novan eldonon de la esperanta [[Biblio]].
 
La plej disvastiĝinta germanlingva [[eklezio|eklezia]] kantlibro "Gotteslob" mencias Albrecht Kronenberger kiel [[komponisto]]n de Gloro-[[Himno]] (n-ro 455).