Paul Gubbins: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
membro de la Akademio de Esperanto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
Li estas la aŭtoro de la 15-leciona vidbenda kaj viddiska kurso "Esperanto – Pasporto al la tuta mondo" finfarita de ELNA. Instruistoj, kiuj jam ekuzis tiun kurson, laŭdis la geniecon de la daŭra rakonto, sur kiu ĝi baziĝas. Paul verkis ĝin kiel ĉenfilman serion de 15 duonhoraj partoj, kun laŭgrada evoluo kaj enkonduko de gramatikaj kaj vortaj eroj. La produktisto, [[Lusi Harmon]], opinias, ke ĝi estas vere "verko de arto".
 
Li plurfoje premiiĝis en la [[Belartaj Konkursoj|belartaj konkursoj]] de UEA, principe en la branĉo 'teatro' (ankaŭ en branĉoj 'vidbendo' kaj 'prozo'). Lian dramokolekton ''Konto de l' vivo'' (n-ro 22 en la prestiĝa Stafeto-serio) publikigis FEL; la dramon ''Heksakloro unu komo tri'' eldonis Fonto en 2005; publikiĝis du unuaktaĵoj en la kolekto ''La Verda Ranaro prezentas ...'' en 2006; en 2006 aperis ankaŭ lia "tri-akta perversio" ''Zam- Zam- Zamenhof''; kaj unuopaj premiitaj dramoj aperis en la revuo [[Fonto (gazeto)|''Fonto'']]. Staĝojn pri Esperanto-teatro li okazigis du fojojn ĉe la [[Kvinpetalo]], Francujo; profesie prezentataj estis krome du anglalingvaj teatraĵoj. Literaturan premion ''Liro 2002'' li ricevis pro rakonto ''Finsezone''; ''Liro 2005'' pro ''Amikaro''.
 
Hobioj: katoj, fervojoj, aŭtoj de la marko '[[Mini (aŭtomobilo)|Mini]]', muziko (operoj de la angla paro Gilbert kaj Sullivan), klarnet- kaj saksofon-ludado. Fine: Paul Gubbins estas humanisto, kiu malfidas ĉiujn religiojn, kaj estas politike maldekstra.