Hispanoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+Informkesto etnaj grupoj
ĉar ni havas 2-a jarcento
Linio 34:
Kaze de Hispanio, kiel ankaŭ ĉe aliaj lokoj, la koncepto estas vere komplikaj, ĉar unuafoje ne samas la konceptoj de popolo kaj nacio kaj ĝenerale kaj rilate al tiu realaĵo. Krome en Hispanio oni parolas foje de "hispana popolo" kaj foje de "hispanaj popoloj", depende de la fakto ĉu oni substrekas la ĝeneralajn aŭ partikularajn trajtojn.
 
La hispania nacieco estas vere reale formata de la ariĝo de [[naciismoj kaj regionismoj de Hispanio|regionaj naciismoj]], kiu respegulas la komplikan [[historio de Hispanio|historion de Hispanio]]. Hispanio en siaj nuntempaj limoj estas formata de la teritorioj de nombraj iamaj regnoj kiuj fine de la [[15a15-a jarcento]] unuiĝis kiel sekvo unue de la fino de la [[Reconquista]] kaj komence de la 18a18-a jarcento iamaniere pro la [[Milito de Hispana Sukcedo]].
 
La tutteritoria oficiala lingvo de Hispanio estas la [[Hispana lingvo|hispana]] (''español'' aŭ ''castellano''), bazata sur la mezepoka pralingvo aŭ dialekto de [[Kastilio]] en centra norda Hispanio, sed la [[lingvoj de Hispanio|lingva situacio en Hispanio]] estas pli komplika kaj ankaŭ aliaj kvar lingvoj estas oficialaj en precizaj regionoj. Krom la escepto de la [[Eŭska lingvo|eŭska]], ankaŭ la aliaj lingvoj indiĝenaj de Hispanio apartenas al la kategorio de [[latinidaj lingvoj]]. Tiele male kiel okazas ĉe aliaj popoloj la lingvo ne povas esti ĉe hispanoj la centra aŭ kerna ligilo de la popolanoj.
Linio 41:
 
== Historio ==
[[Dosiero:Iberian female head Cerro Santos (M.A.N. 7674) 01.jpg|thumb|160px|left|Iberia elŝtona kapo de ino el la 3a3-a2a2-a jarcento a.K.]]
La [[Iberia Duoninsulo]] estis el la [[Prahistorio|prahistoriaj epokoj]] teritorio al kiu venis diversaj popoloj, ĉefe jam en preskaŭ historia epoko el la familio de [[iberoj]] en oriento kaj sudo kaj el la [[keltoj]] en okcidento, en nordo kaj nordoriento, sed ankaŭ multaj aliaj popoloj. Pri tiuj oni ne povas paroli pri "hispanoj" sed ĉiukaze pri "prahispanoj". Postaj alvenintoj estus [[Romia Imperio|romianoj]] (kiuj alportis la lingvon, gravan postan karakteron), [[ĝermanoj]] kaj islamanoj en du branĉoj nome [[araboj]] kaj [[berberoj]]. Ĉiuj lasis spurojn.
 
Oni povas kompreni ke jam de antaŭ la komenco de la ekzistado de "hispanoj" la etna kaj popola miksaĵo estis ege komplika. Dum la [[Mezepoko]] kiam fakte Iberio "hispaniiĝis" la politika situacio konsistis el la 10a10-a al la 13a13-a aŭ [[14a14-a jarcento]]j en du ĝeneralaj teritorioj nome kristana norde kaj islama sude kaj ambaŭflanke ne estis unika regnolando sed dum plej parto de la tempo aro de diversaj regnoj foje pli povaj kaj etendaj foje ne tiom. Ĉiukaze krom la hegemonia religio kaj etno en ĉiuj regnoj kunekzistis tri aŭ pliaj populacioj nome la kristana, la juda kaj la arabigita.
 
Fine de la [[15a15-a jarcento]] la [[Katolikaj Gereĝoj]] sukcesis unuigi en iliaj manoj la tutan teritoriaron kaj regnaron de Iberio escepte Portugalio, kvankam fakte kaj politike ĉiu regno konservis dum jarcentoj iajn aŭtonomecojn. Samtempe la kristanaj registaroj komencis politikon de [[etna purigado]] pere de forpelo el diversaj teritorioj de la [[Forpelo de la judoj el Hispanio|juda]] kaj islama loĝantaroj, krom la diversaj premoj al konvertiĝoj. Laŭ diversaj fakuloj kaj ĉefe laŭ teorioj de [[Américo Castro]] la esenco de la koncepto de "hispanoj" fariĝis dum la 16a16-a kaj [[17a17-a jarcento]]j kiam okazis la longdaŭra procezo de unuigo de la religia, etna, kaj kultura idearo de la loĝantaro de la tuta Hispanio.<ref>[[Américo Castro]], ''Origen, ser y existir de los españoles'' (Madrido, 1959), ''De la edad conflictiva'' (Madrido, 1961)</ref> Dum la 18a18-a jarcento sekvis diversaj procezoj de hispaniigo laŭlingve kun forta entrudo de la kastilia en [[Leono]] kaj [[Aragono]] unue kaj poste en [[Galegio]] kaj en la [[Kataluna Landaro]].
 
Dum la 19a19-a kaj [[20a20-a jarcento]]j okazis tri epokoj kiam la esenco esti "hispano" videblis en tri diversaj enlandaj kontraŭstaroj per kiuj militis duono de la lando kontraŭ la alia duono el la ideologia vidpunkto, nome konservatuloj kontraŭ progresistoj, kvankam la afero ne estis tiom simple kiom dirite. Tiuj kontraŭstaroj estis la [[Milito de Hispana Sendependiĝo]] kie fakte ambaŭ partioj militis ambaŭflanke, la [[Karlismaj Militoj]] kaj la [[Hispana Enlanda Milito]], tiu lasta jam en la 20a20-a jarcento.
 
== Naciismoj kaj regionismoj en Hispanio ==
Linio 60:
Laŭ kelkaj fontoj (hispanaj oficialaj enketoj kaj aliaj, www.ine.es), ĉirkaŭ 73 % memdeklaras sin kiel Kristanoj [[Katolika eklezio|katolikoj]], sed el tiuj tre granda parto (preskaŭ du trionoj) ne praktikas la religion kaj nur parte la sociajn kaj civilajn ceremoniojn kaj ne kredas en la tuta doktrinaro de la eklezio. Ĉirkaŭ 2% praktikas aliajn religiojn, ĉefe [[Islamo]] kaj [[protestantismo]] kaj ĉirkaŭ 22 % identigas sin kiel nereligiuloj. Tiaj lastaj grupoj pliiĝis pro ĵusa enmigrado.
 
Ekde historia vidpunkto oni ofte konsideras ke Hispanio ekzistas nur ekde fine de la [[15a jarcento]] kiam precize oni forpelis la hispanajn [[judoj]]n kaj la lastan islaman ŝtateton el la teritorio de la nuna Hispanio. Tiele la komenco de la ekzistado de "veraj" hispanoj iĝus kiam katolikismo estus la unika religio. Tiu situacio pli malpli daŭris ĝis la fino de la [[19a19-a jarcento]] kiam ekis la unuaj nereligiaj movadoj. De la [[Dua Hispana Respubliko]] fama prezidento [[Manuel Azaña]] asertis faman frazon dum konflikto kontraŭ la Katolika Eklezio, ke "Hispanio iĝis nekatolika".
 
== Kuriozaĵoj ==
La vorto kiu en la [[hispana]] signifas "hispana", tio estas "español" ne estas hispandevena, sed de sudokcidenta franca dialekto nome [[gaskona]], rilate al tiuj loĝantoj kiuj vivas sude de [[Pireneoj]] en la komenco de la [[Mezepoko]]. Ĉar tiam nek ekzistis ununura regno tie kaj krome plej granda parto de la teritorio kaj de la loĝantaro estis en Al Andalus vere tiu nomigo dekomence aludis al la islama hispana loĝantaro, kvankam uzante vorton devenan el la latina, el "Hispania". Kompreneble en ambaŭ uzoj (kaj la romiaj kaj la gaskona) oni aludis al la tuta duoninsulo, do kun la teritorioj de la aktuala Portugalio inklude kaj tiu uzo estis valida en la tiama kaj posta Portugalio.<ref>[[Américo Castro]], ''Español, palabra extranjera'' (1970).</ref>
 
== NotojReferencoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
[[Kategorio:Hispanoj| ]]