Johano Keplero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 33:
Keplero naskiĝis en [[Weil der Stadt]], apud [[Stutgarto]] en la [[Sankta Romia Imperio]] (en la nuna [[Germanio]]). Keplero estis forta luterano kaj iris al la [[Universitato de Tubingeno]] por studi [[teologio]]n por fariĝi [[pastro]]. Sed ĉe la universitato li sciiĝis pri [[Koperniko]]. En [[1596]], kiam li instruis [[matematiko]]n ĉe [[Graz]], li eldonis sian unuan libron, ''[[Mysterium Cosmographicum]]'', la unua forta defendo de la kopernika sistemo, 37 jaroj antaŭ tiu de Galileo.
 
Pro la [[Kontraŭreformacio]], Keplero, kiel luterano, devis forlasi Graz-on kaj iris al [[Prago]] por labori kune kun Tycho Brahe. Kiam Tycho mortis en [[1601]], Keplero heredis la postenon de Tycho kiel ''Imperia Matematikisto'' kaj, multe pli grave, la dokumentojn el 20 jaroj da observado de Tycho pri la moviĝoj de la planedoj. Kvankam la informo de Tycho estis la plej bona en la mondo, ĝi ankoraŭ estis difekta. Sed Keplero, kiel bona [[sciencisto]], sciis trakti tiajn difektojn. En [[1609]], Keplero eldonis ''[[Nova Astronomia nova]]'' kaj la unuajn du el liaj tri leĝoj.
 
En [[1612]] la luteranoj estis forpuŝitaj for de Prago kaj Keplero iris al [[Linz]]. Poste li iris al [[Württemberg]] kie li sukcese defendis sian patrinon kontraŭ la akuzo pri sorĉado. Lia unua edzino, du filoj kaj du filinoj mortis.