Papa Ŝtato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
posedo de la papo, ne pli ĝenerale de la katolika eklezio
Neniu resumo de redakto
Linio 32:
| pereo = [[1870]]
}}
La '''Papa Ŝtato''' aŭ '''Eklezia Ŝtato''' - [[latine]] ''Status Pontificius'' (''pontifex'', "pontofaranto", estas latina nomo por la papo), ''Status Ecclesiasticus'' ("ŝtato eklezia") aŭ ''Dicio Pontificia'' ("regoteritorio papa"), en iuj lingvoj, ekzemple la angla, franca kaj hispana, nomata plurale, tial foje ankaŭ en Esperanto alternative "Papaj Ŝtatoj" - estis suverena ŝtata teritorio de la [[papo]]j, kiu estiĝis dum la jaro [[756]] per donaco de la [[frankoj|franka]] reĝo [[Pipino la 3-a]]. Tiu ŝtato ([[itala lingvo|itale]] ''Stato Pontificio, Stato della Santa Chiesa'') estis bazo de ŝtata alianco, kiu dum la [[mezepoko]] pli kaj pli etendiĝis ĝis la [[Adriatiko]]. Krom tio apartenis al la ŝtato du suditaliaj napolaj areoj kiel ferma [[eksklavo]] – [[Benevento]] kaj [[Pontecorvo]]. El la nunaj itala regionoj apartenis al la Papa Ŝtato [[Lazio]] (Latium), [[Umbrio]] (Umbria), [[Markio (Italio)|Markio]] (Marche) kaj parto de [[Emilio-Romanjo]] (Emiglia-Romana). La Papa Ŝtato daŭris ĝis la unuiĝo de [[Italio]] de la jaro [[1870]], kiam oni integrigis la teritorion en la nunan ŝtaton Italio.
 
== Historio ==
Linio 49:
Fine de la [[18-a jarcento]] komenciĝis disfalo de la Papa Ŝtato: Fine de la 1790-aj jaroj la [[Francio|francoj]] akiris hegemonion en la itala duoninsulo sub gvido de [[Napoleono]]. Dum [[1799]] oni forprenis la laikan potencon de la papo, kaj oni disdonis la papan Ŝtaton al la ŝtato [[Cisalpin]] kaj al la [[Roma Respubliko]], poste dum [[1808]]–09 la teritorio iĝis parto de la [[Italio|Itala Reĝlando]], kiu mem estis parto de la [[Francio|Franca Imperio]]. Dum [[1815]], la [[Viena Kongreso]] restarigis la papan potencon en la eklezia ŝtato, sed la ideoj de la [[franca revolucio]] jam estis disŝutitaj. Kontraŭ la eklezia regado komenciĝis ribelo dum [[1830]]–31, poste dum [[1849]].
 
Dum la jaro [[1859]], loĝantaro de [[Emilio-Romanjo|Emilio]], [[Umbrio]] kaj [[Markio (Italio)|Markio]] voĉdonis por aliĝo al la [[Italio|Itala Reĝlando]], Dum [[1870]] la itala armeo okupis la restintan papan teritorion. La papoj ne akceptis perdon de sia laika potenco. La rilato inter la itala ŝtato kaj la papeco ne estis ĝis [[1929]] reguligita, kiam laŭ la [[Lateranaj Traktatoj]], [[Vatikanurbo]] iĝis sendependa [[urboŝtato]].
 
[[Kategorio:Vatikano]]