Siksto la 5-a: Malsamoj inter versioj

16 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (Roboto: Forigo de 53 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q133350))
'''Sisto V''', naskita kiel '''Felice Peretti''' en [[Grottammare]] la {{daton|13|decembro|1521}}, mortinta en [[Romo]] la {{daton|27|aŭgusto|1590}}, estis [[papo]] de la katolika eklezio de [[1585]] ĝis sia morto.
 
Li naskiĝis en [[Markio (Italio)|Markio]] kaj pasigis sian infanaĝon en malriĉeco. Je la aĝo de 12 jaroj li eniris [[franciskanoj|franciskanan]] [[monaĥejo]]n en [[Montalto delle Marche]], devenloko de sia familio, al kiu li restis ligita dum sia tuta vivo. Li baldaŭ pruviĝis ege lerta predikanto kaj [[dialektiko|dialektikulo]]. Ĉirkaŭ [[1552]] lin rimarkis [[kardinalo]] [[Rodolfo Pio di Carpi]], protektanto de lia ordeno, de Michele Ghislieri (estonta papo [[Pio la 5-a]]) kaj de Giovan Pietro Carafa (estonta papo [[Paŭlo la 4-a]]). De tiu momento komenciĝis lia kariero. Li estis invitita al [[Venecio]] kiel ĝenerala [[inkvizicio|inkviziciisto]], sed estis tiom severa, ke la urba registaro en [[1560]] petis lian forigon. Post mallonga periodo kiel prokuroro de sia ordeno la eklezio lin aligas al la hispania senditaro gvidata de Ugo Buoncampagni (estonta papo [[Gregorio la 13-a]]) sendita por esplori akuzon de [[herezo]] kontraŭ arĥepiskopo Carranza de Toledo. La forta malsimpatio, kiun li evoluigis pri Buoncampagni, signife influis liajn sekvajn agojn. Li rapidis reveni al Romo por la ekoficado de [[Pio la 5-a]], kiu nomumis lin apostola [[vikario]] de lia ordeno.
 
La {{daton|15|novembro|1566}} li estis nomumita episkopo de [[Sant'Agata de' Goti]] ĉe [[Benevento]]. La {{daton|17|majo|1570}} Pio la 5-a nomumis lin kardinalo. En 1571 li iĝis episkopo de [[Fermo]].
175

redaktoj