Rohrbach BE: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto per AWB
e syntax
Linio 36:
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Rohrbach datiĝas el la jaro [[795]] kiel ''Roorbah''. En la jaro 705 iu Heribold donacis al la preĝejo de Madiswil siajn havaĵojn en Rohrbach. En la [[9-a jarcento]] la [[Monaĥejo Sankt-Galo]] ricevis donace bienojn en Rohrbach. La monhaxjeo dum [[mezepoko]] posedis administran bienon en Rohrbach, kiu estis la administrejo de la sankt-gala havaĵo en Supra Argovio. Majoro administris la malaltan tribunalon. Pro ricevo de reĝa imuneco la diodomaj administrantoj grandparte ne troviĝis sub la jurisdikcio de la grafoj, sed estis submetitaj al la supera tribunalo de la monaĥeja vokto. En la komenco de la [[14-a jarcento]] la voktejo kun la malalta jurisdikcio apartenis al la lokaj Baronoj de Rüti kaj de [[1314]] ĝis [[1370]] al la Baronoj de Signau kaj ek de [[1371]] al la Baronoj de Grünenberg, kiuj integris la Senjorujon Rohrbach al sia propra senjorumo. Pro edziĝo, Rohrbach farigixs havaĵo de Hermann de Eptingen. Ĉar Hermann de Eptingen estis partianoj de la [[Habsburgoj]], post la [[Malnova Zurika Milito]] li perdis sian senjorujon al [[Berno]], kiu en la jaro [[1499]] recedis la havaĵon al lia edzino. En la jaro [[1504]] Berno aĉetis la havaĵon de la heredantoj de Hermann de Eptingen kaj ĝin en la jaro [[1505]] atribuis al la [[Voktejo Wangen]]. La loko tamen povis konservi siajn privilegiojn, do ekzemple ne devis fari veturservojn al Berno kaj ĝiaj soldatoj en kazo de milito povis marŝi sub bernurba flago. Dum la tempo de la [[Helveta Respubliko]] de [[1798]] ĝis [[1803]] la komunumo apartenis al la distrikto Langenthal, poste ĝi estis atribuita al la [[distrikto Aarwangen]], kiu per ĝis dissolviĝo la 1-an de januaro [[2010]] estis integrita al la [[administra distrikto Supra Argovio]].
<ref>Fonto: [ http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D201.php ''Anne-Marie Dubler'': ''Rohrbach'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2010-11-23)]</ref>
 
==Vidu ankaŭ==