'''Firmin DURIEUX''' ([dŭrjö)], franco, instruisto, lernejestro. Naskiĝis en la [[21-a de januaro]] [[1857]] en [[Bruille]] (apud [[Lillo]]). InterisiĝisInteresiĝis ankaŭ pri [[pedagogio]], [[stenografio]], interhelpado. Esperantisto de [[1898]]. Per senĉesa klopodo li sukcesis konvinki sian inspektoron kaj organizi instruadon de Esperanto ĉe unuagradaj lernejoj, kun ekzameno kaj diplomo. Tiu provo, kiu daŭris ses jarojn, ĝis la [[Unua mondmilito]], kaj tre bone sukcesis (vidu Gautherot, "La question de la langue internacia") kredeble la plej grava iam farita, restas kiel valora pruvo de la profito, kiun povas alporti la enkonduko de Esperanto en la lernejojn. En [[1907]], DurieŭDurieux fondis kun kolegoj la [[Internacia Asocio de Instruistoj|Internacian Asocion de Instruistoj]] kaj ĝian organon, la [[Internacia Pedagogia Revuo|Internacian Pedagogian Revuon]], kaj estis ilia sekretriosekretario. Multaj artikoloj en Esperantistaj gazetoj.