Stefan Niedzielak: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +kat
marko de ligiloj
Linio 1:
'''Stefan Niedzielak''' (naskiĝis la 1-an de septembro 1914 en Podolszyce (nun kvartalo de [[Płock]]), murdita la 19/20-an de januaro 1989 en [[Varsovio]]) - katolika pastro, prelato, militpastro de [[Pola Enlanda Armeo]] kaj de [[Libero kaj Sendependo]], kunkreinto de [[Federacio de Katinaj Familioj|Katina Familio]].
 
==Vivo==
Dummilite estis kunlaboranto de Registara Delegitaro por la Lando, danke al kio tre frue ekkonis raporton de komisiono de [[Ruĝa Kruco]] pri la [[Masakro de Katin]].
 
Li partoprenis en la [[Ribelo de Varsovio]]. Estis kuriero kunportanta ĉifritajn komunikaĵojn de Varsovio al [[Krakovo]] por ĉefepiskopo [[Adam Stefan Sapieha]]. Somere 1944 transveturigis al Krakovo t.n. ''katinan deponaĵon'', t.e. pruvojn pri soveta amasmurdo de polaj [[militkaptito]]j post ilia eltombigo fare de germanoj.
 
En 1946 li revenis al Varsovio kaj eniris al organizo ''Wolność i Niezawisłość'' ([[Libero kaj Sendependo]]). Kaŝis sin por eviti arestojn. Li gvidis rekonstruon de la preĝejo je la nomo de [[Sankta Triunuo]] ĉe Foirplaco Solec kaj de la preĝejo al Ĉiuj Sanktuloj ĉe placo Grzybowski.
Linio 11:
Ĉi tie post 1977 komencis celebri [[meso (diservo)|meso]]jn por la [[Patrio]].
 
En la 80-aj jaroj kune kun [[Wojciech Ziembiński]] komencis krei Sanktejon al Mortfalintoj kaj Murditoj Orienten. Fariĝis militpastro de Katinaj Familioj postulante malkaŝi la katinan murdon. Li apogis rehejmigintojn el [[Rusio]] kaj [[Kazaĥio]]. Aranĝis sendadon de libroj al [[poloj]] vivantaj en respublikoj de iama [[Sovetunio]].
 
Li estis iniciatinto de starigo de la katina kruco en la Tombejo Powązki (la 31-an de julio 1981), kiun Sekureca Servo detruis jam dum la venonta nokto. Pro sia porsendependa agado estis senĉese turmentata kaj ĉikanata. Li ricevis leterojn kaj telefonojn kun minacoj. Sekureca Servo multfoje provis lin timigi, bati aŭ forkapti. Li pereis murdita (verŝajne pro [[karateo|karatea]] bato) de nekonataj kaŭzintoj en sia paroĥestra domo en Powązki nokte de la 19-a ĝis la 20-a de januaro 1989. En Fako de Jura Medicino ĉe Medicina Universitato en Varsovio oni konstatis serion da eksteraj vundetoj en la ĉirkaĵaĵoj de vizaĝo kaj kapo kaj rompon de la kola vertebraro. Malgraŭ tio tiutempa ministerio pri internaj aferoj ekskludis murdon. Kazon de la morto oni nuligis la 2-an de oktobro 1990 akceptante version pri mortiga falo el brakseĝo. Koncerne la mortigon oni suspektis Sekurecan Servon kaj [[Jan Olszewski]] en siaj laboroj sugestis partoprenon de [[KGB]] en la murdo.
 
Dum debatoj de la [[Ronda Tablo]] advokato [[Władysław Siła-Nowicki]] petis omaĝi murditajn [[sacerdoto]]jn: Stefan Niedzielak kaj [[Stanisław Suchowolec]] per minuta silento. [[Telewizja Polska|Pola Televido]] forigis tiun ĉi momenton el transmisio por la tuta [[Pollando]].
 
El aktujo pri murdigo de Stefan Niedzielak en neklaraj cirkonstancoj pereis materialoj kolektitaj dum sekcado de la kadavro kaj spuroj konservitaj en la loko de la murdo.
Linio 25:
[[Kategorio:Mortintoj en 1989|Niedzielak]]
[[Kategorio:Membroj de la Pola Enlanda Armeo|Niedzielak]]
[[Kategorio:Partoprenantoj de la Varsovia ribelo]]