Frits Faulhaber: Malsamoj inter versioj

30 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
'''Frits FAULHABER''' (naskiĝis la [[8-a de aŭgusto|8-an de aŭgusto]] [[1893]] en [[Amsterdamo]], mortis la [[2-a de marto|2-an de marto]] [[1979]] en [[Amsterdamo]], [[Nederlando]]) estis nederlanda esperantisto kaj domfarbisto. Same kiel la edzino ''E. Faulhaber-Ĉiŝkovská'' (Faulhaberová-Čížkovská) li intense aktivis en la laborista Esperanto-movado, inter alie ties nederlandlingva branĉo [[Federacio de Laboristaj Esperantistoj]] (FLE).
 
Frits Faulhaber estis esperantisto ekde la jaro [[1912]]. En 1917-18 li propagandis por Esperanto en la nederlanda armeo. En 1920-23 kaj 1927-34 li funkciis kiel estrarano de [[FLE]], redaktis ties organon ''Arbeider Esperantist'' en [[1929]], kaj estis kunredaktisto de ĝia lingva aldono inter 1931 kaj 1934. Prezidanto de la ''Laborista Esperanto-Ekzamena Komitato'', li elstaris inter alie per radio-paroladetoj, skriba kurso por kursgvidantoj kaj kiel aŭtoro de "[[Konsilanta Gramatiko]]". Li ankaŭ estis membro de la literatura komitato de [[Sennacieca Asocio Tutmonda]] (SAT).