Davido de Mikelanĝelo: Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
e (Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA)
e
[[Dosiero:'David' vonby Michelangelo JBU0001.jpgJPG|eta|250px|upright|Davido de Mikelanĝelo ĉe [[Accademia di Belle Arti di Firenze]] en [[Florenco]].]]
[[Dosiero:MichelangeloDavid.jpg|eta|upright|Kopio de la statuo stare en la originala loko de la ''Davido'', antaŭ la [[Palazzo Vecchio]] en [[Florenco]].]]
'''''Davido''''' estas [[ĉefverko]] de [[skulptarto]] de la [[Renesanco]] kreita inter 1501 kaj 1504, fare de la itala artisto [[Mikelanĝelo]]. Ĝi estas 5,17 m alta<ref>La alto de tiu Davido estis misregistrita kaj la eraro pluis tra multaj arthistoriaj publikaĵoj. La preciza alto esti determinita nur en 1998–1999 kiam teamo el Stanford Universitato venis al Florenco por klopodi projekton pri digitalaj bildoj per fotado de skulptaĵoj de Mikelanĝelo kaj trovis, ke la skulptaĵo estis pli alta ol tio indikita de la fontoj. Vidu [http://graphics.stanford.edu/projects/mich/more-david/more-david.html] kaj [http://graphics.stanford.edu/projects/mich/publicity/faq.html#height%20of%20the%20David]</ref> [[marmoro|marmora]] [[statuo]] de stara nuda juna viro. La statuo reprezentas la [[Biblio|biblian]] heroon [[Davido]], favora temo en la arto de la urbo [[Florenco]].<ref>Vidu ekzemple du versiojn de [[Donatello]]; bronzan version de [[Andrea del Verrocchio|Verrocchio]]; pentraĵon de [[Domenico Ghirlandaio]]; kaj bronzaĵon de [[Bartolomeo Bellano]].</ref> Origine mendita kiel unu ero de serio de statuoj de profetoj situontaj laŭlonge de la tegmenta bordo de la orienta pinto de la [[Katedralo de Florenco]], la statuo estis anstataŭe situigita sur publika placo, antaŭ la [[Palazzo Vecchio|Palazzo della Signoria]], nome sidejo de la urba registaro de Florenco, kie ĝi estis inaŭgurita la 8an de septembro 1504.