Kuomintango: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 54 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q31113)
foto "NRA march.jpg" forpreniĝis el la vikipedia komunejo - ĉar ne klaras kiel ekzakte anstataŭigi ĝin, restas nur forpreno el la teksto
Linio 26:
Sovetiaj konsilistoj ankaŭ helpis la ''naciistojn'' starigi politikan instituton por trejni [[propagando|propagandistojn]] en teĥnikoj de mobilizado da amasoj, kaj en 1923 Jiang Jieshi, unu el la leŭtenantoj de Sun el la tempo ĉe [[Tongmenghui]], estis sendita al [[Moskvo]] por plurmonata milita kaj politika studado. En la unua kongreso de la partio en [[1924]], kun nekuomintanganaj delegitoj kiel membroj de la Ĉina Komunisma Partio, ili adoptis la politikan teorion de Sun, kiu inkludis la Tri Principojn de la Popolo - naciismon, demokration kaj vivtenadon de la popolo.
 
[[Dosiero:NRA march.jpg|eta|200px|dekstra|Elita trupo de Kuomintango, instrukciita de germanaj konsilistoj]]
=== La milito ===
Post la morto de Sun Jatsen, la generalo Jiang Jieshi iĝis la gvidanto de Kuomintango kaj lanĉis la Nordan Ekspedicion en 1926 por verki la nordajn militestrojn kaj unuigi Ĉinion sub la partio. Li haltis kurttempe en Ŝanghajo en 1927 por elpurigi la komunistojn alianciĝintajn kun Kuomintango, kio prajmis la ĉinan internan militon. Kiam la kuomintangaj trupoj prenis [[Pekino]], ĉi tio donis samjare al Kuomintango vastan [[diplomatio|diplomatian]] rekonon, ĉar Pekino estis la internacie jure agnoskata [[ĉefurbo]], kvankam pli frue regata de kverelantaj militestroj. Kuomintango movis la ĉefurbon de Pekino al [[Nankino]], la origina ĉefurbo de la [[Ming-dinastio]], kio do egalis simbolan elpurigon de la lastaj [[Qing-dinastio|Qing-dinastiaj]] elementoj. Ĉi periodon de kuomintango regado en Ĉinio inter 1927 kaj 1937 oni nomis la nankina jardeko.