Pierre Boulez: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
En la 1960-aj jaroj li estis gastanta direktisto en Cleveland kaj ege famiĝis. Inter 1971-75 li estis ĉefdirektisto de "BBC Symphony Orchestra" kaj samtempe, 1971 ĝis 1977, muzika direktoro de "New York Philharmonic Orchestra". En 1976 li nomumitis direktoro de la renomita franca instrumentogrupo "Ensemble InterContemporain". Kiel direktisto li koncentriĝis ĉiam je samtempaj verkoj respektivaj la propraj siaj; sed li ankaŭ iĝis interpretisto de tradiciaĵoj, antaŭ ĉio de verkoj de [[Igor Stravinski|Stravinski]] aŭ de [[Claude Debussy|Debussy]]. En 1976 li direktis en Bayreuth, okaze de la datreveno 100-a de la konstruo de la fama operejo de [[Bayreuth]], la operon ''Ring des Nibelungen'' de [[Richard Wagner]].
 
En 1976 li fondis la instituton "Institut de Recherche et de Coordination Acoustique/Musique (IRCAM)", kiun li gvidis ĝis 1991. Ĝi troviĝas ene de la [[Centro Georges Pompidou|Pompidou-Centro]] pariza kaj nombriĝas inter la plej gravaj elektronikmuzikaj studioj de la mondo. Tie fakuloj kaj komponistoj el la tuta mondo renkontiĝadas por evoluigi novajn komputilteknikaĵojn konektitajn al muziko. Boulez mem uzis elektronikajn sonojn malofte, unue en la verko ''Explosante-Fixe'' (1972). La plej juna versio de tiu ĉi verko estas de 1994 - tiel Boulez substrektissubstrekis aspekton specialan de li: daŭre prilabori la proprajn verkojn. Tiamaniere estiĝis tuta serio da "ankoraŭ ne finfaritaj verkoj", i.a. ''Repons'' (ekde 1981) aŭ ''Eclat/Multiples'' (ekde 1965).
 
En 1978 li komencis la orkestran prilaboron de ''Notations'' (serion de 12 pianludaĵoj de 1946). Boulez ankaŭ laboris kiel verkisto faka kaj muzikkritikisto.