Plan Badajoz: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3891548)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Elésia Lácara.jpg|thumb|Lácara, en la [[provinco Badajoz]], estis unu el novaj municipoj kreitaj kiel parto de la Plan Badajoz.]]
[[Dosiero:VISTA AEREA BARBANO.jpg|thumb|Barbaño estas alia badajoza vilaĝo naskita de la ''Plan Badajoz''.]]
'''Plan Badajoz''' estis la nomo kiun [[Francisco Franco|frankismaj]] aŭtoritatoj donis al realigo de grava ŝanĝo en ekonomia, socia kaj kultura kampoj en parto de regiono [[Ekstremaduro]], nome norde de ties suda provinco [[Badajoz]] kaj laŭ la valo de rivero [[Gvadiano]], kiu fluas el regiono [[Kastilio-Manĉo]] al [[Portugalio]]. Precize ĝi temis pri anstataŭi la tradician dediĉon de ampleksa teritorio al seka terkulturado -tio estas, depende nur de pluvo- por akvumita terkulturo danke al akvo devena de rezervejoj konstruitaj oriente de la provinco Badajoz, nome Cijara [siĤAra], García de Sola aŭ pli popole Puertopeña kaj Orellana [oreJAna].
 
Linio 19 ⟶ 21:
=== Novaj vilaĝoj ===
Ankaŭ la regiona socio ŝanĝis kaj la terposedo. La aŭtoritatoj aĉetis la kampojn de antaŭaj posedantoj -kompreneble riĉuloj- kaj disdonis tiujn terenojn, jam alimaniere disdividitajn, al novaj posedantoj kiuj devis -devos- pagi por tio. Ŝajne la reformo favoris la kamparanojn, sed ĉefe kaj unue la antaŭajn posedantojn. Kompreneble nun tiuj novaj posedantoj devis loĝi ĉe tiuj novaj kampoj kie antaŭe ne ekzistis eĉ domoj. Oni devis konstrui novajn vilaĝojn kun egalaj domoj laŭ sama plano, plej ofte temis pri blankaj domoj laŭ sudhispana konstrumaniero, ĝis 6.000; tio estas, oni translokigis preskaŭ 6.000 familiojn. Tiuj vilaĝoj ne estis municipoj kaj apartenis administre al malnovaj jam ekzistantaj vilaĝoj. Je la fino de la 20a jarcento kelkaj el tiuj vilaĝoj -la plej viglaj- ekpetis sendependecon, ekzemple Valdivia aŭ Valdelacalzada.
 
== Analizo ==
Onidire la frankisma reĝimo realigis antaŭajn maldekstrecajn planojn kompreneble ŝanĝante ties esencon. Tamen nur la estonteco montros la problemojn de la nova regionsistemo. Dekomence la disdonado de terpecoj al kamparanoj klopodis egalecon, sed post jardekoj la plej aktivaj posedantoj ekaĉetis de malpli viglaj aŭ nesortaj iliajn pecojn kaj oni rompis intencitan egalecon. Krome la ekonomia avantaĝo ankaŭ perdiĝis iomete: la akvumita terkulturado kreskigis la antaŭan produktokvanton kaj ampleksis la produktojn -tomatoj, paprikoj, tabako, fruktarboj, ktp.-, sed la aldonita valoro ne riĉigis la regionon, ĉar oni ne kreis industrion samtempe. La produktantoj sendis -kaj eĉ sendas grandparte- sian produktadon al industriaj regionoj en orienta aŭ norda Hispanio kaj eĉ eksterlanden.
 
== Bibliografio ==
* Gaviria, Mario, Naredo, José Manuel coords., ''Extremadura Saqueada'', Paris, 1978
* Gaviria, Mario, Baigorri, Artemio, Serna, Juan, coords. ''El modelo extremeño. Ecodesarrollo de la Siberia y la Serena'', Madrid, 1980
* Baigorri, Artemio, 'Regadío, territorio y desarrollo socioeconómico de Extremadura', en SITUACIÓN, Serie Estudios Regionales: Extremadura, Madrid, 1997, pp. [122-141] http://www.unex.es/eweb/sociolog/BAIGORRI/papers/situacio.pdf
* Baigorri, Artemio, ''Hacia la urbe global. Badajoz, mesópolis transfronteriza'', Badajoz, 2001
* Martín Lobo, Manuel, ''El Plan Badajoz, ¿éxito o fracaso?.'' Badajoz, 2002
* Medina, Juan. ''El Plan Badajoz y el desarrollo económico de la provincia.'' Tecnigraf Editores, Badajoz, 2002
* Gómez-Pompa Pérez, Mónica, "Iglesias de los pueblos nuevos de las Vegas Bajas del Guadiana. Arquitectura y pintura. Transición a la modernidad", Badajoz, Universidad de Extremadura, 2007(Tesis Doctoral depositada en el Centro de Estudios Agrarios de la Junta de Extremadura)
* Jerez Linde, José Manuel, "Ruptura y continuidad en la historia de Guadajira (Badajoz)". Diputación Provincial de Badajoz, Badajoz 2009. <nowiki>https://www.academia.edu/19745298/Jerez_Linde_J._M._2009_Ruptura_y_continuidad_en_la_historia_de_Guadajira_Badajoz_Badajoz</nowiki>
 
[[Kategorio:Historio de Hispanio]]
[[Kategorio:Geografio de Ekstremaduro]]
[[Kategorio:Irigacio]]