Iberimperia aglo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q499568)
Linio 38:
Junuloj [[elnestiĝo|elnestiĝas]] 65 ĝis 78 tagojn post eloviĝo, sed ili restas proksime kaj estas zorgataj de la gepatroj dum 2 ĝis 4 monatoj. Post tiu tempo, ili sendependiĝas kaj ekvagantas. Kiam ili maturiĝas ofte vizitas la teritorion de loĝantaj paroj serĉe de sola birdo de alia sekso. Tiam plenkreskuloj povas ataki ilin.
 
== Konservado kaj loĝantaropopulacioj ==
[[Dosiero:Aquila adalberti distr.PNG|thumb|left|250px|Tutmonda distribuado]]
La Iberimperia aglo estis multnombra birdo komence de la 20-a jarcento en la sama regiono kie nun malabundas. Dum la lastaj jardekoj ties nombro malplialtiĝis terure. Ŝajne en [[Portugalio]] nur videblas vagantaj junuloj kaj neniu paro reproduktiĝas; en [[Maroko]] eble estas nur unu reproduktanta paro kaj ties idoj. En [[Hispanio]] estas ĉirkaŭ 200 paroj kaj sennombraj junuloj ĉefe en naciaj parkoj [[Monfragüe]], [[Cabañeros]] kaj [[Doñana]]. Ekde [[1991]] observeblas malekvilibro inter seksoj de tiu specio, ĉar 70 % de la idoj estas maskloj. En [[2005]] oni organizis planon por plialtigi la nombron de inoj.
Linio 45:
 
Februare de 2009 unu masklo de la tre rara portugalia populacio estis bedaŭrinde mortpafita.<ref>http://ultimahora.publico.clix.pt/noticia.aspx?id=1367354 Encontrado morto o macho do único casal de águia-imperial que nidificou no país (en portugala)</ref>
 
En 2015 en la regiono [[Andaluzio]] oni superis la limon de cent paroj ĝis 102 reproduktaj paroj; tiujare naskiĝis en la regiono 133 aglidoj, nome 13 pli ol en 2014, kaj 53 pli ol en 2013.<ref>"Aves de España", en ''Aves y naturaleza'', nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 14. Citita el ''Boletín Electrónico GEOBIO'', 47:2, Junta de Andalucía.</ref>
 
Tiu specio estas klasata kiel [[Vundebla specio|vundebla]] fare de [[BirdLife International]] kaj de la [[IUCN]]. Ĉefaj minacoj estas [[habitatoperdo]], homa etendo, kolizioj kun elektraj fostoj kaj kontraŭleĝa venenado. Korm estis malpliiĝo en la populacioj de kunikloj, kiel rezulto de [[miksomatozo]] kaj de aliaj virusaj malsanoj. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulata je malpli de 500.