Romulo kaj Remo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
| loko de sepulto =
|}}
'''Romulo kaj Remo''' - Laŭ [[Romio|Romia]] tradicio, ĝemelfratoj kunfondintaj [[Romo]]n. Ili estis filoj de la [[dio Marso]] kaj roma Vestal-virgulino [[Rhea Silvia]], nepino de eksreĝo de reĝlando [[Albalongo]]. Pro honto pro rompi sian promeson je ĉasteco, ilia patrino forlasis ilin en korbo sur rivero, sed ilin trovis lupino, kiu flegis la infanojn ĉe la monteto [[Palatino]]. Ilin adoptis reĝa paŝtisto Faŭstulo. Kiam la du plenkreskiĝis, la paro renversis sian praonklon kaj restarigis la regnon de ilia avo. Poste, je la [[21-a de aprilo]], [[-753]], ili ekloĝis kaj fondis urbon kun krimuloj kaj fuĝintoj ĉe la Palatin-monteto. Fine, Romulo mortigis Remon kaj daŭrigis la konstruadon de la urbo, nomante ĝin laŭ sia propra nomo ''Roma''.
 
La rakonto pri Romulo kaj Remo estas plej verŝajne tuta mito, adaptita el simila greka rakonto.
 
'''Romulo kaj Remo''' - estis filoj de la [[dio Marso]] kaj teranino, vestalino [[Rhea Silvia]], ĝemeloj, kunfondintoj de Romo. Romulo estis la unua Romia reĝo.
Hodiaŭ ĉe Palatino situas la ruinaĵoj de la Forumo. En nuntempa Romo troviĝas multloke du simboloj, unue, la latina mallongigo ''SPQR'', kaj due, silueta desegnaĵo de la du ĝemelfratoj Romulo kaj Remo ĉe la mamoj de la lupino.
 
Patroflanke ili estis rektaj posteuloj de unu el la plej potencaj dioj kaj patrinflanke posteuloj de Askanio - Iulo, filo de estro de fuĝintoj el [[Trojo]], [[Eneo]], kiu estis filo de la diino [[Venuso (diino)|Venuso]].
 
Sur la trono de [[Albalongo]] tiam estis [[Numitoro]], la pli aĝa filo de la reĝo [[Prokaso]]. Sed lia pli juna frato [[Amulio]] baldaŭ detronigis kaj elpelis lin. Por sekurigi regadon ankaŭ por siaj posteuloj mortigis ĉiujn Numitorajn filojn kaj lian filinon Rheon Silvion devigis fariĝi sacerdotino de la diino Vesta kaj promesi virgecon. Sed Rhea Silvia tiun ĉi promeson rompis kaj kune kun dio de milito Marso ŝi havis la ĝemelojn Romulon kaj Remon.
 
Kiam Amulio eksciis pri ilia naskiĝo ĵetigis Rheon Silvion kaj la infanojn en riveron Tibero. Rhea Silvia pro volo de la rivera dio Tibero saviĝis. Ambaŭ knabojn la servistoj metis en korbon, kiun flosigis sur rivernivelon de inundita Tibero kaj raportis al la reĝo plenumon de la tasko. Sed la akvo en la rivero baldaŭ malaltiĝis kaj la korbo kun infanoj troviĝis sur tero. Ilia plorado allogis lupinon, kiu ilin poste forportis en sian kuŝejon sur [[Palatina monteto]]. Tie ŝi mamnutris ilin per sia lakto kaj varmigis ilin per sia korpo. Ekvidis ŝin paŝtisto de Amuliaj gregoj Faŭstulo. La infanojn forportis hejmen kaj edukis ilin kun siaj infanoj.
 
Kreskigitaj junuloj batetadis kun Numatoraj paŝtistoj, estis kaptitaj kaj venigitaj antaŭ Numitoro. Tiu en ili rekonis siajn nepojn kaj konvinkis ilin por venĝo al Amulio. Romulo kaj Remo kun granda aro de siaj amikoj atakis Albalongon, Amulion mortigis kaj regadon redonis al Numitoro.
 
Poste Romulo kaj Remo decidis fondi sur Palatino novan urbon. Pri nomo de la nova urbo inter ambaŭ fratoj ekestis kverelo kaj poste eĉ bataleto en kiu Romulo Remon mortigis. Laŭ alia versio Remo estis mortigita fare de Romulo pro ofendo, ke li transsaltis muregon, kiun Romulo konstruis. Per tio li onidire volis pruvi, ke la muroj estas malaltaj kaj senutilaj. Koleriĝinta Romo mortigis lin kun vortoj per kiuj li malbenigis ĉiujn estontajn malamikojn de Romo: "Estu pereota ĉiu, kiu transsaltos miajn muregojn!"
 
La urbo ricevis poste nomon laŭ Romulo kaj tiu fariĝis ĝia unua reĝo. La unuaj komunumanoj estis liaj kolegoj, kiuj kun li paŝtis sur Palatino brutaron.
 
Ĉar en la urbo ne estis virinoj, romanoj iris en najbarajn vilaĝojn elekti al si edzinojn. Ĉar ili ĉie estis rifuzataj, Romulo aranĝis solenajn ludojn omaĝe al dio [[Neptuno (dio)|Neptuno]] Konso (konsolalioj), kiujn vizitis multaj gastoj, precipe najbaraj [[Sabinoj]] kun siaj edzinoj kaj filinoj. Je signalo romaj viroj ĵetis sin kontraŭ la sabinaj virinoj kaj rabakiris ilin. Ekestis milito. Sed sabinaj virinoj petis siajn patrojn, fratojn kaj siajn novajn edzojn, ke ili paciĝu kaj interligu siajn naciojn. Tiel okazis. Ekestis nova ŝtato, kies ĉefurbo estis Romo.
 
== Malkovro de groto en 2007 ==