Ŝablono-Diskuto:Informkesto brazila urbo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
::::Dankon pro la rapida bona solvo rilate al la parametroj blazono, flago kaj himno. Pri la parametro urbestr(in)o kaj ties partio: Mi nun ne trovis ĉu ie povus esti aplikata la truko "Partio de la Laboristoj (Brazilo){{!}}Partio de la Laboristoj", kiun mi mem menciis en 2012. La ekzemploj kiujn mi vidis havis en la informkesto simplan nomon de la urbestr(in)o kaj mallongigon de la partio, kio per alidirektilo plugvidis al la ĝusta artikolo pri la partio. Ĉar la informkesto nun ĉiam aldonas internan ligilon, ankaŭ al neekzistaj artikoloj pri urbestroj de tute malgrandaj brazilaj urbetoj, kutime rezultas ruĝa urbestra nomo kaj blua partia mallongigo. Mi proponus iom aŭdace simple forpreni la ligilon de la urbestra parametro, kaj tiu kiu volas, povas aldoni la krampojn de interna ligilo en la informkesto mem. La partian parametron oni supozeble povas lasi - mi tamen nun ne kontrolos dekojn da artikoloj. Mi proponus ankoraŭ tute rapide fareblan ŝanĝon, nome alinomigi la ŝablonon de "Informkesto Brazila urbo" al "Informkesto brazila urbo" - la vortocentran majusklon mi tute ne komprenas. Tiujn du ŝanĝojn mi kompreneble ankaŭ povus fari mem, sed ĉar ni jam estas en diskuto pri la temo, mi nun nur proponas ilin. Ĉu vi konsentas pri tiom rapida kaj tempoŝpara solvo ĉi-momenta? [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 17:35, 27 Jan. 2016 (UTC)
::::: PS: Tamen ankoraŭ io alia. La parametro "Distanco al la Ĉefurbo" fakte devus esti "Distanco al la subŝtata ĉefurbo", ankaŭ sen vortomeza majusklo. Ĝi nun iom strangas se la urbo estas la subŝtata ĉefurbo mem, ekzemple [[Rio-de-Ĵanejro]] aŭ havas parametron "0", tiam menciiĝas noto ke la distanco al al ĉefurbo estas "0 kilometroj" (kiom saĝe!), aŭ sen parametro menciiĝas griza noto, ke distanco estas "ne disponebla". Sed tion mi tamen juĝas detalo - laŭ mi povas resti tiel, nur ŝanĝiĝu la vortoj "subŝtata ĉefurbo" en la informkesta bildigo al simpla leganto. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 17:50, 27 Jan. 2016 (UTC)
:::::: PPS: Ankoraŭ io alia: Vidu la paĝon [[Brazilo]]. En la "informkesto lando" nun sub la flago videblas la vorto "Detaloj" inter krampoj kaja sub la blazono la vorto "Detaloj" sen krampoj. Estu aŭ ambaŭfoje krampoj aŭ tute ne. Tio nur por rapida korekto... [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 17:55, 27 Jan. 2016 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto brazila urbo".