Buzuko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
'''Boŭzoŭkio''' (bouzouki) estas [[kordinstrumento]] kaj fakte temas pri longokola [[liuto]]. Kvankam tiu ĉi instrumento estas "juna", ties historio tuŝas ĝis prehelena periodo. Per la longeco de kolo ĝi estas simila al turka [[sazo]], el kiu estiĝis per diminutivo ankaŭ la nomo de tiu ĉi instrumento (Saz Buzuk -> Bouzouki). La konstrukcio de la korpo estas diference de sazo, kiun oni plimulte ĉizis el unu peco de ligno, transprenita el neapola [[mandolino]], per kio ĝi enviciĝas en familion de mandolinaj instrumentoj.
 
La unuaj instrumentoj de tiu ĉi nomo komencis aperi en la dua duono de la [[19-a jarcento]], tiam ili estis preskaŭ nedistingeblaj de la turka sazo, komence de la [[20-a jarcento]] jam ili estis similaj al tiuj hodiaŭaj. Ĝis la [[dua mondmilito]] ekzistis sole seskordaj instrumentoj. Kvara [[kordo]] estis aldonita nur post la dua mondmilito. Pli malnovaj versioj havas 3 parojn de kordoj agorditaj je dD-AA-DD, pli novaj okkordaj versioj havas 2 parojn de kordoj agorditaj po oktavoj, pluaj 2 estas unisono cC-fF-AA-DD. Ludo je boŭzoŭkio karakterizas per rapidaj kuroj kombinitaj kun ornamaĵoj kaj tremolo (Tremolo estas gitara ludtekniko. Tio estas rapida plektra tekniko eluzanta ripetadon de samaj tonoj.)
 
En [[Grekio]] tio estas senĉese unu el la plej elserĉataj kaj la plej ŝatataj instrumentoj. Eblas diri, ke la instrumento en grandan mezuron popoliĝis, dank' al stilo nomata rebetiko, kiu estas ofte komparata al blueso. La plej grandaj pioniroj de la novepoka ludo estas [[Markos Vamvakaris]], [[Vassilis Tsitsanis]] kaj [[Manolis Chiotis]].