Georg Peter Weimar: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Georg Peter WEIMAR''' (naskiĝinta la {{daton|16|12|1734}} en [[Stotternheim]], mortinta la {{daton|19|12|1800}} en [[Erfurto]]) estis [[Germanio|germana]] muzikisto. [[File:GPWeimar.jpg|thumb|La komponisto Weimar]]
== Vivo ==
Jam kiel knabo li montris talenton por muziko kaj trejnitis fare de la lerneja instruisto de Stotternheim kanti kaj ludi diversajn instrumentojn. Kiam li komencis la frekventon de la [[Evangelisches Ratsgymnasium Erfurt|Konsilantargimnazion erfurtan]] [[Jakob Adlung]] mem iĝis ties instruisto: li enkondukis la junan Weimar en ĉiujn fakojn de la arto. En 1758 Weimar iĝis ĉambromuzikisto kaj kortega kantoro en [[Zerbst]] kaj amikiĝis kun [[Carl Friedrich Christian Fasch]], kiu konsiladis lin. Ĉe Göckh li perfektigis sian viononludkapablon. Post ses jaroj Weimar iĝis kantoro ĉe la [[Preĝejo Sankta Andreo (Erfurto)|Andreo-kirko]] kaj ekster tio samloke muzika direktoro kaj nomumitis en 1776 muzikmajstro. Ĉe sia iama gimnazio li gvidis la kantohorojn. En 1799 rompiĝis lia kruro kaj eksaniĝetinte, tuj post la unuaj reiradoj surstraten, sledo terenfaligis lin. Tial li devis la reston de la vivo restadi hejme.