Iliado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
== Strukturo ==
[[Dosiero:Akhilleus Patroklos Antikensammlung Berlin F2278.jpg|eta|280px|Patroklo kaj Aĥilo. Aĥilo bandaĝas la brakon de sia amiko.]]
 
La poemo rakontas militon inter [[Grekoj]] kaj Trojanoj, kiu daŭris dek jarojn, kaj originis el la forrabo de Helena, edzino de [[Menelao]], reĝo de [[Sparto]] kaj frato de [[Agamemno]], fare de [[Pariso]], filo de [[Priamo]], reĝo de [[Trojo]]. La Iliado disvolviĝas tamen en kvindek unu tagoj en la naŭa milita jaro. Homero kantas la eventon ekirante de la priskribo de la kolero de Aĥilo, la plej forta el la Aĥajaj herooj: li rifuzas batali plu, ĉar Agamenono, reĝo de [[Mikeno]] kaj ĉefo de la Aĥaja armearo, forprenis de li lian sklavinon Brizeida. En la sekva batalo la Grekoj suferas gravajn malvenkojn kaj la Troja heroo [[Hektoro]] mortigas Patroklon, la amikon de Aĥilo. La dua parto de la poemo pivotas ĉirkaŭ la violenta venĝo de Aĥilo, kiu mortigas Hektoron kaj trenas lian al ĉaro ligitan kadavron ĉirkaŭ la muregoj de Trojo: la Iliado finiĝas per la funebrado pri Hektoro kaj ne pritraktas la finon de la milito kiun venkas la Grekoj danke al la fama ruzaĵo de [[Odiseo]] pere de la ligna ĉevalo. Al la Troja milito estas ligitaj multnombraj [[mito]]j de la klasika antikveco.