Heidi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
La unua volumo sub la titolo "La migro- kaj lernojaroj de Heidi" (en la germanlingva originalo "Heidis Lehr- und Wanderjahre"<ref>[http://www.deutschestextarchiv.de/book/view/spyri_heidi_1880?p=7 Enretigo de la originala eldono de 1980 en la retejo de DTA, konsultita 2016-01-30]</ref>) temas pri la forporto de Heidi al Frankfurto, ties vivo en la senjora domo Sesemann kaj ŝia reveno al Svislando. Heidi vivas ĉe sia avo en la [[Svislando|svisa]] montaro en vilaĝo [[Maienfeld]], [[Grizono]], kaj ĝuas tie feliĉan vivon. Ŝi ŝatas salti sur la alpaj paŝtejoj, enspiri la freŝan aeron, flari la odoron de la floroj kaj endormiĝi en fojna lito sub la stelplena ĉielo. Sed iun tagon ŝia onklino kontraŭ ŝia volo forportis ŝin al la granda imperia urbo [[Frankfurto ĉe Majno|Frankfurto]], kie ŝi en senjora domo devus servi kiel kunulino de paralizita knabino Klara kiel kunulino, sed hejmsopiro ŝin turmentas …
 
La ĉefaj roluloj krom Heidi estas ŝia avo Alponĉjo ([[germana|germane]] en la originala oedono ''Alm-ÖhiOehi'' aŭ en postaj eldonoj ''Alpöhi''), kiun ĉiu opinias apartiĝema strangulo, la paŝtista knabo Kapro-Petro (''Geißen-Peter'' aŭ ''Ziegen-Peter'') kaj Klara, knabino el Frankfurto sidanta en [[rulseĝo]].
 
La rakonto impresas per multaj kortuŝaj scenoj. Ekzemple la avo, sub influo de la gaja kaj vigla Heidi, montriĝas afabla kaj helpema homo, danke al kies amoplena flegado la paralizita knabino Klara fine eĉ sukcesas mem iri.