Johanna Spyri: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 71:
 
Grandan influon precipe la romano de Heidi havis en Japanio, sed Heidi en Japanio ofte estas reduktita al naiva bildo de belaj montoj, simpla kampara vivo kaj natureco. La bildo de Heidi, kiel ĝi disvastiĝis en Japanio vaste influis la idearon, kiun japanoj kutime havas pri Svislando. En Japanio aperis ĝis nun 123 diversaj eldonoj de Heidi de 72 malsamaj tradukistoj, 28 bildlibroj kaj 21 [[mangao]]j.<ref>Heidi in Japan (Heidi en Japanio) en [https://de.wikipedia.org/wiki/Heidi_in_Japan germanlingva Vikipedio]</ref> Aparte rimarkinda estas, ke la unua kompleteldono de la verkaro de Johanna Spyri aperis 1962 en japana lingvo.
 
===Folio sur la tombo de Vronjo===
La unua verko de Johanna Spyri "Folio sur la tombo de Vronjo" (germana originaltitolo "Ein Blatt auf Vrony's Grab") estas pensiga eseo pri renkonto kun infana amikino de la aŭtorino apud la mortlito. La verko komenciĝas kiam la aŭtorino staras apud la tombo de Vronjo kaj metas folion sur la tombo, sur kiuj staras la vortoj: "Por la rizpozo, liteto en la ter." La aŭtorino rakontas poste, kiel ŝi en la infaneco pasigis gajajn tagojn kun la knabino rigardante al la neĝokampoj sur la Alpoj. Poste ŝi perdis la junulinon el la okuloj, kaj rerenkotiĝas kun ŝi, kiam ŝi alvenis al malsanulejo, kie la aŭtorino mem vizitadis malsanulinojn kaj rekonis la virinon vundita de la mistraktado fare de ŝia edzo. Pro la sopiro eskapi el la monotona vivo de la zurika vilaĝo Vronjo edziniĝis al ĉarpentisto, kiu evendentiĝis drinkema ludomanulo, kiu mistraktis sian edzinon. Post konsilo de la pastro Vronjo silente eltenis la suferon, kaj trovis finfine sian feliĉon en la morto en la malsanulejo. - Tiu pensiga rakonto famigis la junan aŭtorinon. Ke malantaŭ Vronjo troviĝas reala amikino de la aŭtorino estas tre verŝajna. La nomo Vronjo memorigas al la alpa neĝokampo "Ĝardeno de Vronjo", kie fontas la glaĉero [[Glärnischfirn]], videbla ek de Hirzel. Laŭ la legendo sub la glaĉerkampo troviĝas la alpopaŝtejo de ammalfeliĉa Vronjo. Estas ja al tiu neĝokampo, al kiu sopire rigardadis la du amikinoj, la konketo do estas evidenta.
 
== Listo de verkoj ==