Johanna Spyri: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 75:
La unua verko de Johanna Spyri "Folio sur la tombo de Vronjo" (germana originaltitolo "Ein Blatt auf Vrony's Grab") estas pensiga eseo pri renkonto kun infana amikino de la aŭtorino apud la mortlito. La verko komenciĝas kiam la aŭtorino staras apud la tombo de Vronjo kaj metas folion sur la tombo, sur kiuj staras la vortoj: "Por la rizpozo, liteto en la ter." La aŭtorino rakontas poste, kiel ŝi en la infaneco pasigis gajajn tagojn kun la knabino rigardante al la neĝokampoj sur la Alpoj. Poste ŝi perdis la junulinon el la okuloj, kaj rerenkotiĝas kun ŝi, kiam ŝi alvenis al malsanulejo, kie la aŭtorino mem vizitadis malsanulinojn kaj rekonis la virinon vundita de la mistraktado fare de ŝia edzo. Pro la sopiro eskapi el la monotona vivo de la zurika vilaĝo Vronjo edziniĝis al ĉarpentisto, kiu evendentiĝis drinkema ludomanulo, kiu mistraktis sian edzinon. Post konsilo de la pastro Vronjo silente eltenis la suferon, kaj trovis finfine sian feliĉon en la morto en la malsanulejo. - Tiu pensiga rakonto famigis la junan aŭtorinon. Ke malantaŭ Vronjo troviĝas reala amikino de la aŭtorino estas tre verŝajna. La nomo Vronjo memorigas al la alpa neĝokampo "Ĝardeno de Vronjo", kie fontas la glaĉero [[Glärnischfirn]], videbla ek de Hirzel. Laŭ la legendo sub la glaĉerkampo troviĝas la alpopaŝtejo de ammalfeliĉa Vronjo. Estas ja al tiu neĝokampo, al kiu sopire rigardadis la du amikinoj, la konketo do estas evidenta.
 
===[[Heidi]]===
(Pli ampleksan priskribo de la verko Heidi, vi trovas en la detala artikolo '''[[Heidi]]'''.)
 
Per la verko "La migro- kaj lernojaroj de Heidi", kiu aperis en la jaro 1880, Johanna Spyri fariĝis mondkonata. Laŭdire la motivo de la unua volumo de la rankonto fontas el la verko de Hermann Adam Kamp, kiu aperis en 1830-aj jaroj sub la titolo "Adelaide, das Mädchen vom Alpengebirge" (Adelaide, la knabino de la alpmontaro). La rakonto pri svisa orfinano, kiu vivas sur alpopaŝtejo ĉe la avo, Alponĉjo, kaj de sia onklino, Dete, kontraŭvole estis portita al senjora domo en Frankfurto, kie la hejmsopiro ŝin preskaŭ mortigas, konkeris rapide la korojn de la homoj kaj estis tradukita al multaj lingvoj. La sukceson kompletigis la dua volumo aperinte en la jaro 1881.