Johanna Spyri: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 56:
 
===Sinjorino Urboskribistino===
En la jaro 1875 la "Sinjorino Urboskribistino" estis vokita al la kontrolkomisiokontrolkomisiono de la Supera Filinlernejo en Zuriko (Höhere Töchterschule, hodiaŭ Kantona Lernejo Hottingen - la unua zurika mezlernejo, kiu pretigis virinojn al universitato), kie ŝi laboris ĝis 1892.
 
Ŝia unua infanlibro "Heimathlos" (Senhejmulo) enhavis la rakontojn "Am Silser- und am Gardasee" (Apud la Lagoj de Sils kaj de Garda) kaj "Wie Wiseli’s Weg gefunden wird" (Kiel estas trovata la vojo de Wisenjo) kaj aperis en la jaro 1878 ĉe F. A. Perthes en Gotha. Kiel aŭtorino ne estis indikita Johanna Spyri, sed "de la verkistino de 'Folio sur la tombo de Vronjo'". Unuan fojon aperis sur la kovrilo la rimarko "Historio por infanoj kaj ankaŭ por tiaj, kiuj ŝatas la infanojn", kio poste troveblas sur preskaŭ ĉiuj eldonoj de Johanna Spyri.