Johanna Spyri: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 42:
== Vivo ==
[[Dosiero:Spyri Handschrift.jpg|eta|200px|dekstre|<small>Manskribo de Spyri (letero al la patrino)</small>]]
Johanna Spyri<ref>[https://www.hs-augsburg.de/~harsch/germanica/Chronologie/19Jh/Spyri/spy_intr.html Biografio de Johanna Spyri en la retejo de Biblioteca Augustana, konsultita 2016-01-30]</ref><ref>[https://de.wikipedia.org/wiki/Johanna_Spyri Partoj de tiu-ĉi teksto baziĝas sur traduko de la teksto el la germanlingva vikipedio. Konsultu ties artikolhistorion.]</ref><ref>[http://www.fembio.org/biographie.php/frau/biographie/johanna-spyri/ Biografio de Johanna Spyri en la retejo Febbio, konsultita 2016-01-30]</ref><ref>Regine Schindler en [[Neue Zürcher Zeitung]]: [http://www.nzz.ch/article7ggjn-1.452649 Vor hundert Jahren starb Johanna Spyiri - Frau Stadtschreiber und Dichterin im Verborgenen (Antaŭ cent jaroj mortis Johanna Spiri - Sinjorino Urboskribisto kaj poetiono kaŝista)] 2001-07-07</ref> estis la kvara de ses infanoj de la kuracisto Johann Jakob Heusser kaj de la poetino Meta Heusser-Schweizer. Ŝia pli aĝa frato Jakob Christian Heusser estis geologo kaj mineralogo. Ŝi pasis sian junecon en Hirzel, vilaĝo sur pasejo de Zimmerberg super la [[Lago de Zuriko]] en [[Kantono Zuriko]]. En la aĝo de dek kvin jaroj ŝi transloĝiĝis al sia onklino al Zuriko, kie ŝi vizitis la lernejon. En somero 1844 ŝi por du jaroj iris al internulejo en [[Yverdon]], por lerni la francan lingvon. Jaron poste ŝi revenis kaj vivis ĝis la aĝo de 25 en Hirzel. Ŝi instruis siajn pli junajn gefratojn kaj helpis al la patrino pri la dommastrumado.
 
En la jaro 1851 ŝi fianĉiĝis al la zurika juristo kaj redaktisto Bernhard Spyri (1821–1884), kiu apartenis al la proksima amikaro de [[Richard Wagner]] en [[Zuriko]]. La geedziĝo okazis la 9-an de septembro 1852 en la preĝejo [[Wollishofen]]. La unua loĝejo de la paro troviĝis ĉe Stadelhoferstrato 22 en la tiel nomita "Kleiner Baumwollenhof".
Linio 66:
 
Kiam ŝi antaŭ sia morto en la jaro 1901 malsaniĝis de kancero, ŝi lasis sin trakti de la unua svisa kuracistino [[Marie Heim-Vögtlin]]. La tombo de Johanna Spyri troviĝas sur la tombejo Sihlfeld en Zuriko.
 
===Duobla vivo===
Por ŝia ĉirkaŭaĵo Johanna Spyri fakte estis ĉiam nur la Sinjorino Urboskribisto, kiu plenumigis sian oficon en la kontrolkomisiono de la Supera Filinlernejo kaj helpantino en sociaj institucioj. Dank' al siaj enspezoj el la Heidi-libroj ŝi povis havi senzorgan vivon kja pagi servistaron. Tamen ŝia verkado okazis kvazaŭ sekrete kaj sur la unuaj eldonoj de ŝiaj libroj eĉ ne aperis ŝia nomo. En tio ŝi similis sian patrinon Meta Heusser, kiu ankaŭ nur kaŝe verkis. Nur en siaj leteroj al Conrad Ferdiand Meyer ŝi de tempo al tempo alludis al sia verkistina laboro.<ref>Regine Schindler en [[Neue Zürcher Zeitung]]: [http://www.nzz.ch/article7ggjn-1.452649 Vor hundert Jahren starb Johanna Spyiri - Frau Stadtschreiber und Dichterin im Verborgenen (Antaŭ cent jaroj mortis Johanna Spiri - Sinjorino Urboskribisto kaj poetiono kaŝista)] 2001-07-07</ref>
 
==Takso de ŝia verko==