Johanna Spyri: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 48:
En la jaro 1855 naskiĝis la sola infano de Johanna Spyri, ŝia filo Bernhard Diethelm. Dum sia gravedeco Johanna Spyri travivis profundan depresion, de kiu ŝi suferis dum multaj jaroj. En septembro la familio translokiĝis al la domo "Zum liegenden Hirschli" ĉe Hirschengraben 10. Tri jarojn poste Bernhard Spyri akiris la domon "Bremerhaus" ĉe Hirschengraben 6. Post kiam li estis nomumita urboskribisto de Zuriko (postenon, kiun iam okupis la konata verkisto [[Gottfried Keller]]), la familio en la jaro 1868 translokiĝis al la urbodomo ĉe Kratzplatz.
 
La geedza vivo de la familio Spyri estis laŭ diversaj Spyri-biografoj ne vere feliĉa. Johanna Spyri abomenis la dommastruman laboron kaj ŝia edzo, Bernhard Spyri, multe laboris kaj ofte forestis. Stabilecon donis al Johanna Spyri en tiu tempo ŝia intima amikeco kun Betsy Meyer, la fratino de [[Conrad Ferdinand Meyer]].<ref>[https://www.hs-augsburg.de/~harsch/germanica/Chronologie/19Jh/Spyri/spy_brief.html Letero de Johanna Spyri al Betsy Meyer, Retejo de la Biblioteca Augustana, konsultita 2016-01-30]</ref> Tiun rilaton priskribas imprese la vortoj en unu el la leteroj de Johanna Spyri, kiu tekstas: "Liebe Betsy, findest Du wohl Zeit, mir einige Worte zu sagen? Ich harre mit Sehnsucht darauf; laß mich nicht zu lange allein ohne Dich, Du weißt die Lücke die Du mir machst." (Kara Betsy, ĉu vi eventuale trovas tempon, diri al mi kelkajn vortojn? Mi atendadis kun sopiro al tio; ne lasu min tro longe sole sen vi, vi konas la breĉon, kion vi tiel en mi faras.) Alia grava amikino de Johanna Spyri estis la konata feministino [[Camille Vidart]], kiu tradukis ŝian verkon Heidi al la franca lingvo. Dum Johanna Spyri mem restis kaptita en sia konservema vivo, tiuj rilatoj kun tiuj revoluciemaj feministinoj estis parto de ŝia vivo.<ref>Regine Schindler en NZZ Libro "Pfarrherren, Dichterinnen, Forscher" (Pastroj, poetinoj, esploristoj), volumo 5: "Johanna Spyri (1827-1901)"</ref>
 
===Tempo en Bremen===