Johanna Spyri: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 52:
===Tempo en Bremeno===
[[Dosiero:Geburtshaus von Johanna Spyri in Hirzel (Zurich).jpg|eta|200px|dekstre|<small>Naskiĝdomo de Johanna Spyri en Hirzel</small>]]
La patrino de Johanna Spyri estis parenca kun la [[BremenBremeno|bremena]] civitano Johann Wichelhausen, krome tra sia edzo ŝi havis amikan rilaton kun la bremena juristo Hans Heinrich Spöndlin (1812–1872) kaj la pastoro de la preĝejo de nia sinjorino, Cornelius Rudolph Vietor (1814–1897). Tiu lasta kuraĝigis kiel unua Johanna Spyrin al skribado. Ŝi vizitadis lin en Bremen, kaj Cornelius Vietor ofte restadis en Zuriko kaj donis siajn filinojn dum unu jaro al la gardado de familio Spyri.
Pastoro Vietor igis ŝin presigi kaj publikigi kelkajn de ŝiaj rakontoj pere de la presejoj Hilgerloh kaj poste C.E. Müller. Ŝia unua rakonto "Ein Blatt auf Vrony’s Grab" (Folio sur la tombejo de Vronjo) aperis en la jaro 1871 en Bremen kaj fariĝis granda sukceso. Temas pri malfacile digestebla rakonto de virino, kiu suferas kaj estas mistraktata de sia drinkema edzo kaj tamen preĝante akceptas tiun sorton, kiel al ŝi konsilis la sinjoro pastro. Sekvis en Bremen la rakontoj "Nach dem Vaterhaus" (Post la patra domo), "Aus früheren Tagen" (El pli fruaj tagoj), "Ihrer keins vergessen" (Ne forgesi unu de ili) kaj "Verirrt und gefunden" (Perdiĝinta kaj retrovita). La rakontoj aperis sub la [[pseŭdonimo]] J.S. kaj ne estis tre sukcesaj.