Leica: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Leica''' (LEJka) estas mallongigo de '''Leitz Camera'''.
 
Komence de la 20<sup>a</sup> jarcento, '''Leitz''' (nun [[Leica]]) estis fabriko (''Ernst Leitz Optische Werke'') en la germana urbo [[Wetzlar]], kiu produktadis mikroskopojn. Tie, inĝeniero [[Oskar Barnack]] amanto de [[fotografio]], kiu uzis la tiamajn pezajn [[fotilo]]jn por negativo sur plato, dum li konstruis [[eksponmezurilo]]n por uzo en fotado, kaj eksperimentante kun t.n. 35-milimetra filmobendo, uzata tiame por kino, rimarkis jenon:
 
En kino oni uzis la filmobendon vertikale, do la amplekso de la bendo limigas la horizontalan dimension de la bildo -kia estas la plej granda kompare kun la vertikala.
Linio 7:
Do, uzante la filmobendon horizontale, la amplekso de la bendo fariĝas la vertikala dimensio de la bildo, kia estas la plej eta, 24 milimetroj, kaj la horizontala dimensio povus etendiĝi al 36 mm, do oni atingas, per la sama kina filmobendo, pli grandan bildon, kaj tial pli altan kvaliton.
 
Do li decidis fari fotilon tre porteblan uzante tiun ideon. La fotilo estis preta en [[1913]], kaj la ĉefo ErnestErnst Leitz (Ernst Leitz la Dua) [[petento|patentis]] ĝin en [[1914]]. Tamen la produktado de tiaj fotiloj estis haltigita pro la [[unua mondmilito]].
 
Kiam finiĝis la mondmilito, la unuaj 31 fotiloj de la nova formato estis donitaj al profesiaj fotistoj por uzado en ilia ordinara laboro. Kompreneble, kelkaj ankoraŭ dubis pri la kvalito de la nova fotoformato.