Leica: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Do, uzante la filmobendon horizontale, la amplekso de la bendo fariĝas la vertikala dimensio de la bildo, kia estas la plej eta, 24 milimetroj, kaj la horizontala dimensio povus etendiĝi al 36 mm, do oni atingas, per la sama kina filmobendo, pli grandan bildon, kaj tial pli altan kvaliton.
 
Do li decidis fari fotilon tre porteblan uzante tiun ideon. La fotilo estis preta en [[1913]], kaj la ĉefo Ernst Leitz (Ernst Leitz la Dua) [[petentopatento|patentis]] ĝin en [[1914]]. Tamen la produktado de tiaj fotiloj estis haltigita pro la [[unua mondmilito]].
 
Kiam finiĝis la mondmilito, la unuaj 31 fotiloj de la nova formato estis donitaj al profesiaj fotistoj por uzado en ilia ordinara laboro. Kompreneble, kelkaj ankoraŭ dubis pri la kvalito de la nova fotoformato.
 
[[Dosiero:Leica-I-1.jpg|thumb|fotilo Leica I, 1925]]
La nova fotilo Leica estis oficiale prezentita en la Komerca Foiro de Lepzig de [[1924]]. La unuaj fotiloj tiaj havis fiksitan [[objektivo]]n de 40-milimetra [[Ĉefa fokusa distanco|fokusdistanco]], kaj metalan bobenujo por la filmobendo, kiu permesis kapti ĝis 40 fotojn. La [[obturilo]] estis glitkurteno.
 
La fotilo estis tre sukcesa, kaj en la unua jaro oni vendis 1000 ekzemplerojn. Ĉiujare la fabriko enkondukis plibonigojn en la fotilon, kaj, ekzemple, en [[1932]] la oferto enhavis ŝanĝeblajn objektivojn, demetebajn antaŭaĵojn, kaj malobturan rapidon de 1/1000 da sekundo.
 
La nova fotilo portebla kaj kun sufiĉe bonkvalita kaj malmultekosta fotofilmo malfermis novajn horizontojn por kapti bildojn -ekzemple an ĵurnalismo-, kiuj per la antaŭaj pezaj kaj grandaj fotiloj tute neeblis. Tiu fotoinstrumento kontribuis al sukceso de famaj fotistoj kiel, ekzemple: [[Henri Cartier-Bresson]], [[Robert Capa]] kaj [[André Kertész]].
 
{{redaktata}}
 
{{ĝermo}}
 
[[Kategorio:Fotado]]
[[Kategorio:Tekniko]]
[[Kategorio:Optiko]]
 
 
[[de:Leica]]
[[en:Leica]]
[[es:Leica]]
[[fr:Leica]]
[[nl:Leica]]
[[ja:ライカ]]
[[nn:Leica]]
[[ru:Лейка (немецкая компания)]]
[[sv:Leica]]
[[th:ไลก้า (กล้องถ่ายภาพ)]]
[[zh:莱卡]]
[[tr:Leica]]