Hagia Sofia: Malsamoj inter versioj

1 465 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
'''Hagia Sofia''' ([[greka lingvo|greke]] '''Ἁγία Σοφία''', [[turka lingvo|turke]] '''Ayasofya''') aŭ '''templo de Dia Saĝeco''' estas [[templo]] konstruita en [[Istanbulo]], [[Turkio]], nome [[Kristanismo|kristana]] [[Patriarko de Konstantinopolo|patriarka]] [[baziliko|bazilika]] [[kirko]], poste imperia [[moskeo]], kaj nune muzeo (''Ayasofya Müzesi''). Temas pri unu el la plej konataj sakralaj konstruaĵoj de la mondo. El la dato de ties konstruo en 537 ĝis 1453, ĝi servis kiel [[Konstantinopola Ortodoksa Eklezio|Ortodoksa]] [[katedralo]] kaj sidejo de la [[Patriarko de Konstantinopolo]],<ref name=mw112>Müller-Wiener (1977), p. 112.</ref> escepte inter 1204 kaj 1261, kiam ĝi estis konvertita en [[Katolika Eklezio|romkatolika]] katedralo sub la [[Latina Imperio]]. La konstruaĵo estis moskeo el la 29a de Majo 1453 ĝis 1931. Ĝi estis tiam [[Laikeco|laikigita]] kaj malfermiĝis kiel muzeo en la 1a de Februaro 1935.<ref>Magdalino, Paul, et al. "Istanbul: Buildings, Hagia Sophia" in Grove Art Online. Oxford Art Online. http://www.oxfordartonline.com. alirita la 28an de Februaro 2010.</ref>
 
Fama ĉefe pro sia enorma [[kupolo]], ĝi estas konsiderata epitomo de [[bizanca arkitekturo]]<ref name=BAT>{{cite book | last1=Fazio |first1=Michael |last2=Moffett |first2=Marian |last3=Wodehouse |first3=Lawrence | title = Buildings Across Time | edition = 3rd | isbn = 978-0-07-305304-2 | publisher = McGraw-Hill Higher Education | year = 2009}}</ref> kaj oni diras ke ĝi "ŝanĝis la historion de arkitekturo".<ref name="nytimes">{{cite news|url=http://www.nytimes.com/1993/08/22/travel/center-of-ottoman-power.html|title=Center of Ottoman Power|work=New York Times|last= Simons|first=Marlise |accessdate=4a de Junio 2009 | date=22a de Aŭgusto 1993}}</ref> Ĝi estis la plej granda katedralo de la mondo dum preskaŭ milo da jaroj, ĝis la [[Sevila Katedralo]] estis kompletigita en 1520. La nuntempa konstruaĵo estis origine konstruita kiel [[preĝejo]] inter 532 kaj 537 je ordonoj de la [[Bizanca Imperio|bizanca imperiestro]] [[Justiniano la 1-a]] kaj estis la tria preĝejo de Sankta Saĝeco kiu okupis la lokon, el kiuj la du antaŭaj estis detruitaj de revoluciuloj. Ĝi estis desegnita de la [[Grekoj|grekaj]] geometriistoj [[Isidoro de Mileto]] kaj [[Antemio de Tralles]].<ref>{{cite book|last = Kleiner|first = Fred S.|author2=Christin J. Mamiya|title = [[Gardner's Art Through the Ages|Gardner's Art Through the Ages: Volume I, Chapters 1–18]]|publisher=Wadsworth|location= Mason, OH|edition=12th|year = 2008|page=329|isbn =0-495-46740-5}}</ref>
 
== La estiĝo kaj evoluo de la konstruaĵo ==
[[dosiero:Kiel povus aspekti Hagia Sofia sen minaretoj.jpg|eta|maldekstra|<center>Kiel '''hipoteze''' pli-malpli povus aspekti la katedralo nun, se ne la minaretoj estus aldonitaj pli ol 800 jarojn post la konstruo]]
[[Dosiero:Haga Sofia RB1.jpg|dekstra|eta|Hagia Sofia nokte]]
Hagia Sofia estis konstruita je impulso de [[bizanca imperio|bizanca]] [[imperiestro]] [[Justiniano la 1-a]] kaj konsekrita la [[26-an de decembro]] [[537]], kaj nome sur loko, kie jam antaŭe staris templo de [[sankta Sofio]]. Arkitektoj de la konstruaĵo estis [[Isidoro Mileta]] kaj [[AnthémiosAntemio de TrallTralles]]. Ĝis hodiaŭ ĝi estas la plej signifa memoraĵo de la bizanca arkitekturo, simbolo de la tuta Istanbulo. Sed malgraŭ tio jam en la jaro [[558]] ties [[kupolo]] dum [[tertremo]] frakasiĝis. Sekvis pluaj tertremoj en la jaroj [[989]] kaj [[1346]], sed tiuj jam ne havis tian pereigan efikon. La templo estis tiutempe ankaŭ rezidejo de [[konstantinopolo|konstantinopola]] [[patriarko]]. Post konkero de Konstantinopolo fare de la [[kvara krucmilito]] la templo de Dia Saĝeco estis sidejo de la latina patriarko konstantinopola.
 
=== Islama periodo ===
169 103

redaktoj