Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eraroj kaj mitoj pri Esperanto: Aldono de la ĝustaj asertoj komence; detaligo, daŭrigo, aldonoj...
Nuligis version 5884741 de Lu Wunsch-Rolshoven (kontribuoj, diskutpaĝo)
Linio 1:
{{Tiu ĉi artikolo|temas pri la planlingvo Esperanto. Por aliaj signifoj, vidu [[Esperanto (apartigilo)]].}}
{{Informkesto lingvo
|Lingvo=Esperanto<br />Lingvo Internacia
|Landoj={{Esperantujo}}<br/><small>(120 landoj<ref>{{eo}} [http://uea.org/info/eo/kio_estas_uea Paĝo pri la [[Universala Esperanto-Asocio]]]</ref> en la [[mondo]])</small>
|Denaske=kelkaj miloj<ref>Harald Haarmann: Kleines Lexikon der Sprachen. Von Albanisch bis Zulu. München: Beck. 2001 (p. 115-116): Esperanto wird "auch von etlichen tausend Menschen in der Welt (z. B. in Ungarn, Österreich, Bulgarien, Japan, USA) als Muttersprache erlernt". (Esperanto estas "lernata ankaŭ de kelkaj mil homoj en la mondo (ekz. en Hungario, Aŭstrio, Bulgario, Japanio, Usono) kiel gepatra lingvo".) Haarmann atentigas, ke intertempe "ekzistas denaskuloj de la dua kaj eĉ tria generacio". [http://www.fischer-zim.ch/esperanto/lingvaj-temoj/haarmann--leksikono-eo.htm Haarmann pri Eo]. Pli frue Ethnologue (2005) skribis pri 200 - 2000; nuntempe ne plu sur [http://www.ethnologue.com/show_language.asp?code=epo ethnologue.com]. Kp. ankaŭ Joŭko Lindstedt: [http://www.helsinki.fi/%7Ejslindst/odo.html Oftaj demandoj]</ref>
|Fremdlingve=taksoj inter 100.000 kaj 2.000.000 (depende de difino de ''[[Esperanto-parolanto]]'')<sup>[[#Parolantaro|1]] </sup><small>(planlingvo n-ro 1)</small>
|Klasifiko=[[Planlingvo]]
|Koloro=Konstruita
|Oficiala lingvo=neniu lando; multaj [[NRO]]-oj (ĉefe [[Esperanto-asocio]]j)
|Reguligita de=[[Akademio de Esperanto]]
|Skribo=[[latina alfabeto|latina]] kun kelkaj [[esperanta alfabeto|aldonoj]]
|Mapo=Number of Esperanto association members by country.svg
|Mapopriskribo=<small>Landoj laŭ membroj de [[landaj asocioj]]</small>
<div style="text-align:left;">{{priskribo|#719971|1-49 membroj}}
{{priskribo|#4b994b|50-99 membroj}}
{{priskribo|#269926|100-499 membroj}}
{{priskribo|#009900|500-1600 membroj}}</div>
|ISO1=eo
|ISO2B=epo
|ISO2T=epo
|SIL=ESP
|Specimeno = <poem>
Sur la kampo, for de l’ mondo,
Antaŭ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l’ espero.
Kaj pri vivo detruita
Ŝi rakontas kompatante, –
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.
 
:— [[L. L. Zamenhof]], ''[[Mia penso]]''</poem>
}}
'''Esperanto''' (origine '''Lingvo Internacia''') estas la plej disvastigita [[internacia planlingvo]].<ref>{{Citaĵo de libro |familinomo=Byram |personnomo=Michael |eldoninto=Routledge |originjaro=2001 |titolo=Routledge Encyclopedia of Language Teaching and Learning |isbn=0-4153-3286-9 |lingvo=angle}}</ref> La [[nomo]] venas de la [[kaŝnomo]] "Dr-o Esperanto", sub kiu la [[Judoj|juda]] [[kuracisto]] [[L. L. Zamenhof|Ludoviko Lazaro Zamenhofo]] en la jaro [[1887]] publikigis la bazon de la lingvo. La unua versio, la rusa, ricevis la cenzuran permeson disvastiĝi en la 26-a de julio; ĉi tiun daton oni konsideras la naskiĝtago de Esperanto<ref>Temas pri la 14-a de julio laŭ la malnova rusa kalendaro. La unua cenzura permeso por la manuskripto estas de la 21-a de majo (2-a de junio). La dato de la 21-a de julio menciita de Zamenhof en letero kaj [http://web.archive.org/20100515043920/miresperanto.narod.ru/biblioteko/albault/03.htm citita de Albault] estas nur proksimuma.</ref><ref name="zakrzewski">{{Citaĵo de libro |familinomo=Zakrzewski |personnomo=Adam |titolo=Historio de Esperanto 1887-1912 |eldono=fotorepreso de la eldono Varsovio, 1913 |loko=Varsovio |originjaro=1979 |isbn= |url=http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1503 |lingvo=eo |akirdato= |paĝoj=pĝ. 10}}</ref>. Li intencis krei facile lerneblan neŭtralan lingvon, taŭgan por uzo en la internacia [[komunikado]], tamen ne anstataŭigi aliajn, naciajn lingvojn.
 
{{Aŭdio|Bulonjaprelego.ogg|Prelego de Zamenhofo en la 1-a monda kongreso de Esperanto en franca Bulonjo (1905)}}
 
Kvankam neniu [[ŝtato]] akceptis Esperanton kiel oficialan lingvon, ĝi estas uzata de internacia komuno, nombranta laŭ diversaj taksoj cent mil ĝis du milionoj da parolantoj (depende de la lingvonivelo); estas proksimume unu milo da [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|denaskaj]] parolantoj.<ref name="Ethnologue">{{Citaĵo de libro |familinomo=Gordon |personnomo=Raymond G., Junior |titolo=Ethnologue&nbsp;: Languages of the World |eldono=15-a eldono |loko= Dallas, Texas |eldoninto=SIL International |originjaro=2005 |isbn=13-978-1-55671-159-6 |url=http://www.ethnologue.com/show_language.asp?code=epo |lingvo=angle |akirdato=2008-11-09}}</ref>
 
Esperanto akiris kelkajn internaciajn distingojn, ekzemple du rezoluciojn de [[UNESCO]] aŭ subtenon de konataj personoj de la publika vivo. Nuntempe ĝi estas uzata por [[vojaĝado]], [[korespondado]], interkompreniĝo dum internaciaj renkontiĝoj kaj kulturaj interŝanĝoj, [[kongreso]]j, sciencaj diskutoj, origina kaj tradukita [[literaturo]], [[muziko]], [[teatro]], [[kino]], presita kaj interreta raportadoj, [[radio|radia]] kaj [[televido|televida]] elsendadoj.
 
La [[vortprovizo]] de Esperanto devenas plejparte el la [[Okcidenta Eŭropo|okcidenteŭropaj]] lingvoj, dum ĝia [[sintakso]] kaj [[Morfologio (lingvo)|morfologio]] montras ankaŭ [[Slava lingvaro|slavlingvan]] influon. La [[morfemo]]j ne ŝanĝiĝas kaj oni povas ilin preskaŭ senlime kombini, kreante diverssignifajn vortojn, Esperanto do havas multajn kunaĵojn kun la analizaj lingvoj, al kiuj apartenas ekzemple la [[ĉinaj lingvoj|ĉina]]; kontraŭe la interna strukturo de Esperanto certagrade respegulas la aglutinajn lingvojn, kiel la [[japana lingvo|japanan]], [[svahila lingvo|svahilan]] aŭ [[turka lingvo|turkan]].
 
== Historio ==
{{Ĉefartikolo|Historio de Esperanto}}
[[Dosiero:DR Esperanto.jpg|thumb|[[L. L. Zamenhof|Ludoviko Lazaro Zamenhof]]]]
[[Dosiero:Unua Libro.jpg|eta|dekstra|La unua lernolibro de Esperanto, eldonita en [[Varsovio]] jare 1887]]
 
=== Ekesto ===
==== Junaĝo de Zamenhofo ====
Ĉe la ekesto de Esperanto staris [[Ludoviko Lazaro Zamenhofo]]. Li travivis sian junecon en la multlingva urbo [[Bjelostoko]], tiam apartenanta al la [[Rusa Imperio]], hodiaŭ al [[Polujo]], kie li ofte povis pririgardi kverelojn inter la unuopaj tie loĝantaj etnoj, do [[rusoj]], [[poloj]], [[germanoj]] kaj [[hebreoj]]. Ĉar li neekziston de komuna lingvo konsideris la ĉefa kialo de la konfliktoj, eklaboris jam kiel lernejano pri projekto de nova konvena lingvo, kapabla plenumi la taskon. Ĝi devus esti&nbsp;– malsame al la naciaj lingvoj&nbsp;– neŭtrala kaj facile lernebla, tial ankaŭ akceptebla kiel la dua lingvo por ĉiuj, lingvo instruata samtempe kun tiuj naciaj kaj uzata en situacioj, kiam necesas kompreniĝo internacia.<ref name="jewenc">JACOBS, Joseph&nbsp;– HARRIS, Isidore. ''Zamenhof, Lazarus Ludwig.'' JewishEncyclopedia.com. Legita 2008-08-14 [http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=20&letter=Z Atingebla interrete]. (Angle.)</ref>
 
==== La unuaj ideoj ====
Zamenhofo unue cerbumadis pri revivigo de la [[latina lingvo|latina]], kiun li lernis en lernejo, sed konkludis, ke ĝi estas tro komplika por normala komunikado. Lernante la [[angla lingvo|anglan]], li rimarkis, ke la verba [[konjugacio]] laŭ [[genro (gramatiko)|genro]] kaj [[gramatika nombro|nombro]] ne necesas kaj ke [[gramatiko|gramatika]] sistemo de lingvo povas esti multe pli facila, ol li opiniis antaŭe. Daŭris tamen la lerna malhelpo pro granda kiomo de parkerigendaj vortoj. Foje ekrimarkis Zamenhofo du [[rusa lingvo|rusajn]] surskribojn: ''швейцарская'' [ŝvejcarskaja] (pordistejo, vorto derivita de ''швейцар'' [ŝvejcar] – pordisto) kaj&nbsp;''кондитерская'' [konditerskaja] (dolĉaĵejo, derivita de ''кондитер'' [konditer] – dolĉaĵisto). Tiuj vortoj kun la sama [[sufikso]] inspiris lin al la ideo, ke uzado de regularaj [[afikso]]j povus konsiderinde malplimultigi la kiomon de la vortoradikoj necesaj por komuniki. Por ke la radikoj estu kiel eble plej internaciaj, li decidiĝis transpreni la vortprovizon plejparte el la [[latinidaj lingvoj|latinidaj]] kaj [[ĝermanaj lingvoj|ĝermanaj]] lingvoj, do el tiuj instruataj tiam tutmonde pleje.<ref name="borovko">Zamenhofo, Ludoviko Lazaro. ''Letero de L.&nbsp;Zamenhof al Nikolaj Afrikanovich Borovko (1895)&nbsp;– О происхожении эсперанто.'' МИР ЭСПЕРАНТО. Legita 2008-08-14. [http://web.archive.org/20041027092841/miresperanto.narod.ru/zamenhof/borovko.htm Atingebla interrete]. (Esperante, ruse.)</ref>
 
==== Fina versio ====
La unua projekto de Zamenhofo, nomita ''Lingwe uniwersala,'' estis pli malpli preta jam en la jaro 1878, sed la patro de la aŭtoro, instruisto de lingvoj, konsideris la laboron vana kaj utopia, tial li verŝajne perdigis la manuskripton, konfiditan al li de la filo. Inter la jaroj [[1879]]–[[1885]] Zamenhofo studis medicinon en Moskvo kaj Varsovio. Tiutempe li denove eklaboris pri la internacia lingvo. La unuan renovigitan version li instruis jare [[1879]] al siaj amikoj. Post kelkaj jaroj li jam tradukis poezion, por ke kiel eble plej perfektigi la lingvon. En la jaro [[1895]] li skribis: ''„Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon […] kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke la lingvo jam estas tute preta.“''<ref name="Lingvaj Respondoj">Zamenhof, L. ''Lingvaj Re­spondoj.'' Konsiloj kaj opi­nioj pri Espe­ranto. 6-a eldono. Marmande : Espe­rantaj Francaj Eldonoj, 1962. LR 51. [http://web.archive.org/web/20070108134324/http://www.luin.se/inko/109-7.pdf Atingebla interrete].</ref>
 
Kiam li jam preparis publikigon de la lingvo, la caraj cenzuristoj malpermesis tion. Zamenhofo estis tre elrevigita pro tio kaj sian libertempon pasigis per tradukado ekz. de la [[Malnova Testamento]] aŭ kelkaj teatraĵoj de [[William Shakespeare|Shakespeare]]. Fine en la jaro [[1887]] li povis eldoni la unuan lernolibron, kun la nomo ''«Международный языкъ» (La internacia lingvo).'' Fakte tio estis la sama lingvo, kiun oni ĝis hodiaŭ parolas. Laŭ la kaŝnomo de Zamenhofo ''Doktoro Esperanto'', sub kiu la libro estis eldonita, la lingvo baldaŭ eknomiĝis ''La lingvo de d-ro Esperanto'' kaj pli malfrue mallongigite ''Esperanto.''<ref name="borovko" /><ref name="historie">VONDROUŠEK, J. ''Z histórie esperanta'' Esperanto.sk. Legita 2007-09-01. [http://www.esperanto.sk/eo/historio.php Atingebla interrete.] (Esperante, slovake.)</ref><ref>PAGE, Hugh R., Jr. ''Esperanto'' Great Barrington (Massachusetts, USA): Berkshire, 2005-05-24. Legita 2007-09-01. [http://www.berkshirepublishing.com/assets_news/WHTG/articles/Esperanto_24-May-2005.html Atingebla interrete.] (Angle.)</ref><ref>ČELIAUSKAS, Petras. Zamenhof en Veisiejai. En ''Litova Stelo'' Numero marto-aprilo, jarkolekto 1998. Litova Esperanto-Asocio. Legita 2008-08-14. [http://www.is.lt/LEA/zamenhof.htm Atingebla interrete.] (Esperante.)</ref>
 
===== Datoj de publikiĝo =====
 
{| class="wikitable"
|+ Cenzuraj permesoj por la Unua Libro<ref name="zakrzewski" /><ref>Zakrzewski referencas al la "malnovaj libroj de la presejo", kiujn liveris al li Elżbieta Kelter, filino de Ĥ. Kelter, kiu presis la Unuan libron.</ref>
|-
! Versio !! Manuskriptpermeso<br />(rusa/[[Julia kalendaro|julia]] kal.) !! Manuskriptpermeso<br />(okcidenta/[[Gregoria kalendaro|gregoria]] kal.) !! Permeso ellasi<br />(rusa kal.) !! Permeso ellasi<br />(do: '''publikiĝo''')<br />(okc. kal.)
|-
| rusa || 21-a de majo 1887 || 2-a de junio 1887 || 14-a de julio 1887 || '''26-a de julio 1887'''
|-
| pola || 9-a de julio 1887 || 21-a de julio 1887 || 25-a de aŭgusto 1887 || '''6-a de septembro 1887'''
|-
| franca || 12-a de septembro 1887 || 24-a de septembro 1887 || 12-a de novembro 1887 || '''24-a de novembro 1887'''
|-
| germana || 21-a de oktobro 1887 || 2-a de novembro 1887 || 12-a de novembro 1887 || '''24-a de novembro 1887'''
|}
 
=== La unuaj ŝanĝprovoj ===
Zamenhofo ricevadis grandan kvanton de entuziasmaj leteroj, enhavantaj ofte ankaŭ proponoj de diversaj ŝanĝoj en la lingvo. Ĉiujn sugestojn li registris kaj pli malfrue komencis publikigi en la ĵurnalo [[La Esperantisto]], eldonata tiam en [[Nurenbergo]]. En la sama periodaĵo li dufoje balotigis la legantojn pri la ŝanĝoj, la plejmulto tamen malkonsentis. Post tiuj voĉdonadoj por certa tempo silentiĝis voĉoj dezirantaj reformojn kaj la lingvo ekdisvastiĝadis. Plej multajn abonantojn la ĵurnalo havis en tiama Rusujo. Grandan baton ĝi tial suferis, kiam la cara cenzuro malpermesis ĝian disvastigon pro artikolo de [[Lev Nikolajeviĉ Tolstoj]]. La ĵurnalo devis esti malestigita, sed post nelonge ĝin anstataŭis nova, nomata ''[[Lingvo Internacia (gazeto)|Lingvo Internacia]].'' Ĝi unue estis eldonata en [[Svedujo|sveda]] [[Upsalo]], poste en [[Hungarujo]] kaj fine en [[Parizo]], kie la eldonadon finis nur la [[unua mondmilito]].<ref name="mir-reform">Drezen, E. ''Zamenhof kaj reformoj en esperanto.'' МИР ЭСПЕРАНТО. [http://web.archive.org/20110921004022/miresperanto.narod.ru/zamenhof/drezen_zamenhof/reformoj.htm Atingebla interrete.] Legita 2008-08-14. (Esperante.)</ref><ref name="angelfire-reform">''Pri la reformoj.'' Interpopolalingvo.inf.hu. [http://www.angelfire.com/ny2/ts/reformoj.html Atingebla interrete.] Legita 2008-08-14. (Esperante.)</ref><ref name="eo-mv-enigmoj">Kolker, Boris. ''Enigmoj de Ludoviko Zamenhof.'' Esperanto-mv.pp.ru. [http://esperanto-mv.pp.ru/Cetero/enigmoj.html Atingebla interrete.] Legita 2008-08-14. (Esperante.)</ref><ref name="diverse-informfluoj">Kniivilä, Kalle. ''Informfluoj en Esperantujo.'' diVERse. [http://www.kniivila.net/2005/informfluoj-en-esperantujo Atingebla interrete.] Legita 2008-08-14. (Esperante.)</ref>
 
=== Disvastiĝo de la lingvokomunumo ===
[[Dosiero:1905-uk-eliro-el-la-kongresejo.jpg|eta|dekstra|La unua [[Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Boulogne-sur-Mer|Bulonjo-ĉe-Maro]]]]
La novan internacian lingvon ĝiaj uzantoj komencis uzi ankaŭ por organizi fakajn kaj ŝatokupajn aktivadojn internacinivele. Dum la unuaj jardekoj la komunikado en Esperanto realiĝis preskaŭ nur skribe, sed post nesupozite sukcesa Universala Kongreso, okazinta [[1905]] en franca [[Boulogne-sur-Mer]], kie pruviĝis ebloj uzi la internacian lingvon eĉ parolforme, komencis rapide kreski ankaŭ personaj kontaktoj kaj renkontiĝoj inter Esperantistoj.
 
Jam dum la Universala Kongreso en [[Barcelono]] jare [[1909]] realiĝis kelkaj renkontiĝoj de ĉeestantaj katolikoj, kiuj fine decidis organizi venontjare, do en [[1910]], apartan kongreson de katolikaj Esperantistoj. Dum ĝi estis fondita la [[Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista]] (IKUE), kies ĉefa organo, la ĵurnalo [[Espero Katolika]], tamen estis eldonata jam ekde [[1903]] kaj nun do temas pri la plej malnova ĝis nun aperanta Esperanta periodaĵo.<ref>''Konciza historio de IKUE.'' Roma (Italujo)&nbsp;: IKUE. [http://www.ikue.org/historio.html Atingebla interrete.] Legita 2007-09-09. (Esperante.)</ref>
 
En la jaro [[1912]] Zamenhof dum solena sermono enkadre de la 8-a UK en [[Krakovo]] rezignis sian oficialan rolon en la movado. La deka Universala Kongreso estis okazonta en [[Parizo]] jare [[1914]], aliĝis tien preskaŭ 4000 homoj, sed komenciĝanta milito malebligis ĝin kaj Zamenhof povis reveturi hejmen nur tra la [[Skandinavujo|Skandinavaj]] ŝtatoj.
 
La sopiro pri paco kaj harmonio post la [[Unua Mondmilito]] vekis novajn esperojn, danke kion Esperanto estis rapide disvastiĝanta. La unua Universala Kongreso post la milito okazis jare [[1920]] en [[Hago]], la 13-a UK jare [[1921]] en [[Prago]]. En [[1927]] en la [[Vieno|Viena]] kastelo [[Hofburg]] estis fondita la memstara [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]], kiu en [[1929]] alkroĉiĝis al la [[Aŭstruja Nacia Biblioteko]] kaj hodiaŭ rezidas en aparta konstruaĵo.<ref>''NB online&nbsp;– Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo.'' Wien (Aŭstrujo)&nbsp;: Österreichische Nationalbibliothek. [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm Atingebla interrete.] Legita 2007-09-09. (Germane.)</ref>
[[Dosiero:2008-07-26 uk rememoro mortintoj.JPG|eta|dekstra|Rotterdam, 2008: La 93-a Universala Kongreso de Esperanto kun 1845 partoprenantoj]]
 
En la [[intermilita periodo]] kaj la dum la [[Dua Mondmilito]], okazis [[persekutado kontraŭ esperantistoj]], inter alie en [[Germanio]] sub [[naziismo]] kaj en [[Sovetunio]] sub [[stalinismo]].
 
=== Post la dua mondmilito ===
La klopodoj akceptigi Esperanton kiel universalan lingvon renkontadis pozitivan respondon: Petskribojn favore ĝin adresitajn al la [[Unuiĝintaj Nacioj]] subskribis pli ol 80&nbsp;milionoj da homoj, en [[Ĉeĥoslovakujo]] ekzemple ankaŭ la [[Nobel-premio|Nobel-premiito]] profesoro [[Jaroslav Heyrovský]].<ref>Malovec, Miroslav. ''Esperantští spisovatelé a jejich díla.'' [http://members.chello.cz/malovec/Abeceda.htm Atingebla interrrete.] Legita 2007-09-09. (Ĉeĥe.)</ref>
 
La Ĝenerala Asembleo de [[UNESCO]] akceptis similajn rezoluciojn en [[Montevideo]] la [[10-an de decembro]] [[1954]] kaj en [[Sofio]] la [[8-an de novembro]] [[1985]]. En ili ĝi notis ''la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo'', invitis la membrajn ŝtatojn ''instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado'' kaj rekomendis al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj ''aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de UNESCO.<ref name="unesco-rezoluce">''E-Euroscola: Rezolucioj de Unesko por Esperanto.'' [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm Atingebla interrete.] Legita 2007-09-06. (Esperante.)</ref>
 
Esperanton favoris ankaŭ pluraj estroj de la [[Pola Scienca Akademio]] (Polska Akademia Nauk). La jubilean 72-an Universalan Kongreson jare [[1987]] (centjariĝo de la lingvo-publikigo) partoprenis preskaŭ ses mil homoj de 60 nacioj.
 
Ankaŭ la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista atingis gravan progreson, kiam en la jaro [[1990]] estis eldonita la dokumento ''Norme per la celebrazione della Messa in esperanto,'' per kiu la [[Sankta Seĝo]] permesas servi [[Meso (diservo)|sanktan meson]] en Esperanto sen neceso de specialaj permesoj. Esperanto tiel fariĝis ununura aprobita [[konstruita lingvo|konstruita]] [[liturgio|liturgia]] lingvo de la [[Katolika Eklezio]].<ref name="vatikan1">''La dekreto pri la normoj por la celebro de la Meso en esperanto.'' Roma (Italujo)&nbsp;: IKUE. [http://www.ikue.org/historio/mesonormoj.htm Atingebla interrete.] Legita 2007-10-18. (Esperante.)</ref><ref name="vatikan2">''La dekreto por la aprobo de la Meslibro kaj Legaĵaro en Esperanto.'' Roma (Italujo)&nbsp;: IKUE. [http://www.ikue.org/historio/meslibro.htm Atingebla interrete.] Legita 2007-10-18. (Esperante.)</ref><ref name="vatikan3">''Catholic Prayers in the Languages of the World: Esperanto.'' Città del Vaticano&nbsp;: Agenzia Fides. [http://www.fides.org/aree/news/newsdet.php?idnews=8533&lan=eng Atingebla interrete.] Legita 2007-10-18. (Angle.)</ref>
 
La fakto, ke multaj celoj de la Esperanta movado ne realiĝis, estas atribuata interalie al teknologia kaj kultura hegemonio de [[Britujo]] kaj [[Usono]], precipe en la tempo post la dua mondmilito, kio rezultigas hodiaŭan uzon de la [[angla lingvo|angla]] kiel komunika lingvo de plej multaj internaciaj agadoj.<ref name="Graddol">GRADDOL, David. ''The Future of English?'' [[British Council|The British Council]], 1997 [http://www.britishcouncil.org/de/learning-elt-future.pdf Atingebla interrete.] Legita 2007-04-15. (Angle.)</ref>
 
[[File:Esperanto-parolantoj Hungario 1940-2011.jpg|thumb|Esperanto-parolantoj en Hungario; familia/denaska Eo-uzado (2001/11). Kono de fremdlingvoj]]
==== Kreskanta uzado de Esperanto ====
 
Diversaj nombroj indikas kreskantan uzadon de Esperanto dum la pasintaj jardekoj.
 
La '''hungara censo''' kalkulis 942 Esperanto-parolantojn en 1941, 2 083 en 1990, 4 575 en 2001<ref>[http://www.nepszamlalas2001.hu/hun/kotetek/18/tables/load1_32.html hungara censo]</ref> kaj 8 397 in 2011. Por 985 el tiuj ĉi lastaj Esperanto estis familia aŭ gepatra lingvo.<ref>[http://www.eszperanto.hu/egyeb/alk/nepszamlalas-2011.htm hungara census 2011]</ref>
 
Dum la sesdekaj jaroj la [[jarlibro]] de [[UEA]] listigis 58 (1961), 67 (1962) kaj 83 (1965) nomojn de [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|Esperanto-'''denaskuloj''']].<ref>Vidu la fontojn ĉe [https://eo.wikipedia.org/wiki/Denaskaj_Esperanto-parolantoj#Nombro_kaj_denaskuloj_de_dua_kaj_tria_generacio Denaskaj Esperanto-parolantoj]</ref> En 1996 estis proks. 350 kazoj de ''familioj'' kun denaskaj Esperanto-parolantoj;<ref>Corsetti, Renato (1996). A mother tongue spoken mainly by fathers. Language Problems and Language Planning 20: 3, 263-73</ref> kun mezume du infanoj en ĉiu familio oni povas supozi, ke estis sepcento da denaskulaj infanoj tiutempe.
 
Estas nun Esperanto-asocioj en dudeko da '''afrikaj landoj''';<ref>[http://uea.org/landoj/afriko UEA]</ref> preskaŭ ĉiuj el tiuj fondiĝis post 1960. La nombro de afrikaj adresoj en la jarlibro "[[Pasporta Servo]]" kreskis de 18 en 1988/89 al 59 en 2005.<ref>Vd. [https://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo#Afriko Statistiko Afriko] por la fontoj; en Pasporta Servo listiĝis 900 gastigantoj en 1988/89 kaj 1364 en 2005; la procentaĵo de afrikaj adresoj do kreskis de 2 % al 4,3 %</ref>
 
[[File:Renkontiĝoj_en_Germanio_partoprenantoj.png|thumb|250px|left|Esperanto-renkontiĝoj en Germanio (kaj unu renkontiĝo en Pollando) 1957-2007]]
Eldoniĝis kvar '''muzikalbumoj''' en Esperanto en la sesdekaj jaroj, 17 en la sepdekaj, 58 en la okdekaj, 75 en la naŭdekaj kaj pli ol cent en la unua jardeko de la nova jarmilo.<ref>Vd. la liston de [https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-muzikalbumoj#Resumo_la.C5.AD_jardekoj Esperanto-muzikalbumoj]</ref> Estas rete disponeblaj nun pli ol 3000 tekstoj de kantoj en Esperanto.<ref>[http://esperantorondo.blogspot.de/2013/05/3000-kantoj-en-la-libera-esperanto.html 3000 kantoj]</ref>
 
La nombro de '''partoprenantoj en Esperanto-renkontiĝoj''' de almenaŭ unu semajno en Germanio kreskis de proks. 100 en la fruaj sepdekaj jaroj al proks. 800 en 2008.<ref>[https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/2/21/Renkonti%C4%9Doj_en_Germanio_partoprenantoj.png Jen]</ref>
 
La Esperanto-'''Vikipedio''' enhavas nun pli ol 215 000 artikolojn (junio 2015); aldoniĝas proks. 1000 novaj artikoloj ĉiumonate. Tiuj nombroj similas al la slovaka (proks. 205 000), bulgara (proks. 203 000) kaj dana (proks. 200 000; junio 2015) versioj de la vikipedio.<ref>[https://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias#100_000.2B_articles List of Wikipedia], 2015-06-15, 5h58 UCT</ref> Antaŭ la apero de la vikipedio en 2001 ne ekzistis Enciklopedio en Esperanto pri ĝeneralaj temoj; la [[Enciklopedio de Esperanto]] (pri Esperanto-temoj) eldoniĝis en 1934 kaj ekde tiam ne estis redaktita.
 
Inter 1906 kaj 1971 aperis ĉ. 28 '''disertacioj''' pri Esperanto kaj interlingvistiko, do proksimume unu ĉiun duan aŭ trian jaron. Tiu nombro forte grandiĝis: Inter 1975 kaj 1987 entute aperis 95 disertacioj, do ekde 1975 ĉiujare mezume pli ol 7.<ref>Edward Symoens. Bibliografio de disertacioj pri Esperanto kaj interlingvistiko. Rotterdam (UEA). 1989. Grafikaĵoj ĉe [http://www.esperanto-sat.info/article204.html]; kp. [[Statistiko_de_Esperantujo#Interlingvistiko.2C_Esperantologio_kaj_Esperanto-studoj|Statistiko_de_Esperantujo]]</ref>
<!-- Pliaj indikoj de la kresko ĉe [https://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo#Kresko] -->
 
== Esperanto nuntempe ==
{{Ĉefartikolo|Esperanto-kulturo}}
{| cellpadding="2" cellspacing="0" style="width:330px; border:1px solid #ccc; margin-left:1em; border-collapse:collapse; clear:both; float:right;" rules="all"
! colspan="2" style="background-color:#A9BEC7; font-size:100%;"| [[Esperanto-simbolo|Esperantaj simboloj]]
|- bgcolor="#FFFFFF" align="center"
| [[Esperanto-flago|Esperanta flago]]
| [[Jubilea simbolo]]
|- bgcolor="#F0F8FF" align="center"
| [[Dosiero:Flag of Esperanto.svg|115px|Esperanta flago]] || [[Dosiero:Jubilea simbolo.svg|115px|Jubilea simbolo]]
|}
En la nuna mondo, kiu ĉiam pli konscias rajtojn de [[malplimulto]]j kaj lingvan diversecon, akiras la internacia lingvo ree atenton de iuj gravuloj. Neregistaraj organizoj kaj asocioj insistas, ke la diskuto pri la internacia lingvo aperu kiel diskuttemo de la [[Unuiĝintaj Nacioj]] kaj [[Eŭropa Unio]]. Julie [[1996]] Simpozio de internaciaj organizoj kunvenigis omaĝe al [[Inazo Nitobe]] en [[Prago]]n grupon de sendependaj ekspertoj, kiuj esploris tiaman pozicion de Esperanto kaj proponis ĝian envicigon en aktualaj interparoloj pri lingvaj rajtoj kaj politiko. La [[Manifesto de Prago]] (akceptita dum [[Universala Kongreso|UK]] 1996 en Prago), moderna deklaro pri valoroj kaj celoj motivantaj Esperantan movadon, emfazas lingvan demokration kaj konservon de la lingva diverseco. Al famuloj uzantaj Esperanton nuntempe apartenas interalie la Nobel-premiito [[Reinhard Selten]] ([[1994]]), [[ŝakmondĉampiono|mondĉampionoj]] en [[ŝakludo]] [[Judit Polgár]] kaj [[Tivadar Soros]] la patro de la financisto [[George Soros]]. Esperanto estis kiel komunikilo uzata ankaŭ en la projekto [[Indiĝenaj Dialogoj]], al kies celoj apartenis plifortigi interŝanĝon de spertoj inter indiĝenaj popoloj en la mondo, kiuj rifuzas uzon de iamaj koloniaj lingvoj.
 
La kreinto de Esperanto, Ludoviko Lazaro Zamenhof, sciis, ke lingvo estas disvastigenda per kolektiva uzo, tial li limigis sian komencan proponon je minimuma gramatiko kaj malgranda vortprovizo. Hodiaŭ tamen Esperanto estas plene disvastigita lingvo kun tutmonda komunumo de parolantoj kaj kompleta esprimaparato. Multaj ideoj de Zamenhof antaŭiris la ideojn de la fondinto de la moderna lingvistiko [[Ferdinand de Saussure]], kies frato estis Esperantisto.
 
=== Stato de la lingvoevoluo ===
Komence, la lingvo konsistis el ĉirkaŭ mil [[normala radiko|vortradikoj]], el kiuj oni povis krei 10–12 mil vortojn. La nunaj [[esperantaj vortaroj]] enhavas ofte eĉ 15–20 mil radikojn, el kiuj jam da vortoj deriveblas centmiloj; krome la lingvo daŭre evoluas. La aktualajn tendencojn observas kaj kontrolas la [[Akademio de Esperanto]]. Dum sia historio, Esperanto estis uzita por atingi diversajn celojn, iujn el ili eblas taksi problemaj. La lingvo estis malpermesita kaj ĝiaj uzantoj persekutataj kaj dum la erao de [[Stalin]], konsideranta ĝin „lingvo de mondcivitanoj“, kaj dum [[Adolf Hitler|Hitler]], por kiuj ĝi estis „lingvo de Hebreoj“ (ĉar Zamenhof, la kreinto, mem estis Hebreo).<ref name="Ĝisdate pri Esperanto">Universala Esperanto-Asocio. Ĝisdate pri Esperanto [interrete]. Universala Esperanto-Asocio, 2002-12-03, [cit. 2007-12-07]. http://www.uea.org/informado/ghisdate/ghisdate_eo.html.</ref>
 
La nuna Esperanto estas rezulto post kolektiva laboro de centoj da filologiistoj, poetoj, verkistoj kaj da tri generacioj de ĝiaj uzantoj.<ref>JANTON, Pierre; TONKIN, Humphrey. ''Esperanto: language, literature, and community.'' New York&nbsp;: State university of New York Press, c1993. 169 pĝ. ISBN 0-7914-1254-7.</ref> Dum pli ol 120 jaroj kreiĝis miloj da vortoj, esprimoj, frazfiguroj, [[metaforo]]j ks., ellaboriĝis ankaŭ dekoj da fakaj vortaroj por diversaj sciencoj.
 
==== Terminaro ====
[[UEA]] havas 59 fakajn asociojn kiel kolektivajn membrojn de UEA (stato de 11 marco 2015). Preskaŭ ĉiu faka asocio flegas siajn fakajn vortarojn. Tial la plimulto de fakaj vortaroj estas ĝisdatigitaj kaj enhavas terminaron minimume por majstra grado. La fakaj vortaroj estas atingeblaj en Interreto kaj ilia uzo estas senpaga. Ekzemplo: [[informadiko]], [[komputilo]]j kaj [[programado]]: http://komputeko.net/index_eo.php, kvinlingva vortaro (Esperanto, angla, germana, nederlanda, franca).
 
=== Uzantoj de la lingvo ===
{{Ĉefartikolo|Esperantisto}}
La [[Universala Esperanto-Asocio]] (UEA), kies membroj konsistigas la plej aktivan parton de la Esperantista komunumo, havas siajn naciajn filiojn en 62 ŝtatoj kaj individuajn membrojn en preskaŭ duobla kvanto de ŝtatoj. La nombro de venditaj lernolibroj kaj membrostatistikoj de lokaj grupoj montras, ke ekzistas jam centmiloj aŭ eĉ milionoj da homoj kun almenaŭ minimuma scio de la lingvo. Parolantoj de Esperanto troveblas en la tuta mondo, plej koncentriĝinte en tiom malsamaj landoj kiel estas [[Brazilo]], [[Bulgarujo]], [[Ĉinujo]], [[Irano]], [[Japanujo]], [[Kubo (lando)|Kubo]] aŭ [[Madagaskaro]].
 
Laŭ indikoj de la projekto ''Ethnologue'' estas la suma kvanto de la parolantoj taksata je du milionoj, el kiuj du milojn konsistigas [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|denaskuloj]], precipe danke uzon de Esperanto en hejmoj, plej ofte en internaciaj familioj.<ref name="Ethnologue"/> La historiisto kaj Esperantisto [[Ziko Marcus Sikosek]] indikis la takson troigita, baziĝante sur komparo kun realaj nombroj de parolantoj en [[Kolonjo]] kaj kiomoj de membroj en Esperantaj organizaĵoj.<ref name="Sikosek">Ziko Marcus Sikosek: Esperanto sen mitoj. Antverpeno 2003². Pĝ.&nbsp;247</ref> Aliaj taksoj indikas pli modestajn numerojn, kutime inter centmilo kaj miliono. Neprecizaĵoj en la pritaksoj baziĝas sur la fakto, ke nombron de parolantoj de iu ajn [[internacia helplingvo]] estas malfacile ekscii, ĉar ekzemple [[popolnombrado]]j en plimulto da ŝtatoj demandas nur pri gepatra lingvo de la loĝantoj, ne pri iliaj pluaj lingvoscioj.<ref>[http://www.czso.cz/sldb/sldb.nsf/i/seznam_doporucenych_ukazatelu_scitani Seznam doporučených ukazatelů sčítání]. Praha: Český statistický úřad, aktualigita 2007-09-13, citita 2007-09-16.</ref>
 
=== Instruado de Esperanto kaj memlernado ===
Tre rapide eblas komenci interkompreniĝi internacilingve, kio prezentas idealan enkondukon al lernado de fremdaj lingvoj. Jam post kelkaj semajnoj lernantoj povas komenci korespondi Esperante kaj post kelkaj monatoj ili jam kapablas enkadre de siaj kursoj aŭ private vojaĝi eksterlanden uzante la lingvon. En Facebook-enketo el 68 respondintoj entute 36 (52 %) informis, ke ili praktike ekuzis Esperanton post malpli ol 20 lernhoroj, pliaj 13 (19 %) post 20 ĝis 29 lernhoroj<ref>[https://www.facebook.com/questions/345655878818771/ Facebook/EsperantoLand-enketo]</ref>.
 
Eksperimentaj kaj neformalaj observadoj aludas, ke antaŭa lernado de Esperanto eĉ povas pozitive efiki al posta ekposedado de aliaj fremdaj lingvoj (oni nomas tion [[propedeŭtika efekto de Esperanto|propedeŭtika efekto]]). Realiĝis jam kelkaj provoj formale esplori la fenomenon: ekzemple grupo de studantoj, lernintaj dum unu jaro Esperanton kaj poste dum tri jaroj la [[Franca lingvo|Francan lingvon]], havis pli bonajn rezultojn ol kontrolgrupo, kiu lernis la Francan dum la tutaj kvar jaroj.<ref>Williams, N. ''A language teaching experiment.'' Canadian Modern Language Review, 1965. Ĉapitro 22.1, pĝ. 26–28.</ref> Similajn rezultojn oni akiris ankaŭ kiam la dua lingvo estis la [[Japana lingvo|Japana]] aŭ malplilongiginte la eksperimenton je duono. Tamen, la menciita studo ne skribas, kiel progresas studantoj, kiuj lernis en la unua jaro alian lingvon ol Esperanton, ekzemple [[Latino]]n.
 
Kvankam Esperanto estas instruata de iuj universitatoj, ekz. ĉe la [[Masaryk-Universitato]] en [[Brno]] ([[Ĉeĥujo]]), plej ofte homoj lernas ĝin mem, pere de korespondaj aŭ [[plurmedio|plurmediaj]] kursoj (kaj [[poŝto|poŝte]] kaj [[retpoŝto|retpoŝte]]), pere de [[retejo]]j kiel ''[[lernu!]]'', aŭ en lokaj kluboj de Esperanto. Laŭ Facebook-enketo inter 163 respondintoj 13 (8 %) lernis la lingvon en universitata (9), popolaltlerneja (2) aŭ lerneja (2) kurso, 96 (59 %) memstare per libro (55) aŭ interrete (41), 47 (29 %) en kurso de klubo aŭ unuopulo; 4 (2 %) lernis en la familio denaske aŭ poste<ref>[https://www.facebook.com/questions/409467079104317/ Facebook/EsperantoLand]</ref>. Konstateblas sume, memlernado kaj kluba instruado liveras ĉ. 90 % de la Esperanto-parolantoj de la enketo. Lernolibroj kaj aliaj helpiloj por memlernantoj ekzistas en pli ol cent lingvoj.
 
==== Ofertantoj de Esperanto-lerniloj kaj lingvo-helpiloj ====
{{Ĉefa|Listo de ofertataj Esperanto-lerniloj}}
 
Ekde la [[1990-aj jaroj]], ĉefe pro la apero de la [[interreto]], signife kreskas la nombro de [[Listo de ofertataj Esperanto-lerniloj|ofertoj pri lernado de Esperanto]], vortaroj, lernhelpiloj, tradukiloj ktp. Tiuj ofertoj venas ĉu de profesiaj komercaj ofertantoj, ĉu de privataj ofertantoj kaj senprofitaj organizaĵoj. Ŝajnas, ke ĉe ofertantoj de malalta nombro de lingvoj (ĝis 20), Esperanto estas malofta, sed kun la kreskanta nombro la ŝanco de inkluziviĝo de Esperanto plialtiĝas kaj ekde 40 ofertataj lingvoj la ĉeesto de Esperanto inter ili estas tre ofta.
 
==== Specifeco de lernado ====
Komparajn esplorojn pri tempo de lernado de diversaj lingvoj oni faris en la Universitato de Paderborn (Germanio). Kadre de tiu esplorado oni determinis la tempon de lernado de francolingvaj studantoj ĝis certa nivelo. Por atingi tiun nivelon ili bezonis la sekvantan kvanton de horoj:
* germana 2000 horoj
* angla 1500 horoj
* itala 1000 horoj
* Esperanto 150 horoj.(<ref>http://www.ladocumentationfrancaise.fr/rapports-publics/054000678/ Flochon, Bruno, 2000, « L'espéranto », in Gauthier, Guy (ed.) Langues: une guerre à mort, Panoramiques. 4e trim. 48: 89–95. (en la franca)</ref>)
 
La facileco de lernado de Esperanto havas sekvantajn ĉefajn kaŭzojn:
 
* Simpla gramatiko kaj malĉeesto de esceptoj. Esperanto ne havas neregulajn verbojn, pasintan, nunan kaj estontan tempon oni kreas unumaniere.
* Fonetika ortografio. En vortaroj ne bezonas sciigi prononcon.
* Normaj manieroj de vortfarado. El malgranda kvanto de radikoj oni kreas per uzo de prefiksoj kaj sufiksoj grandan kvanton de derivatajn vortojn. Tio akre malpliigas la kvanton de radikoj por rememori.
* Kategorio gramatika de vortoj (escepte prepozicioj, numeraloj kaj interjekcioj) estas markita per sufikso kaj finaĵo. En vortaroj ne bezonas sciigi genron kaj deklinacion de nominativoj, konjugacion de verboj ktp.
 
Dum lernado de Esperanto la gramatikaj problemoj rapide malaperas. Tio estas (kune kun facileco) grava specifeco de Esperanto kompare kun naciaj lingvoj. Por tio la lernantoj povas koncentri al [[vortprovizo]] kaj [[vortuzo]].
 
Vortuzo estas grava parto de ĉiu lingvo. Ekzemple "ludejo" (kampo por ludo de infanoj) en la germana estas "ludloko", "ludplaco" (Spielplatz), en la angla "ludbazo" (playground), en la hungara "ludspaco", "ludplaco" (játszótér), en la rusa "infana placeto" (детская площадка) ktp.
 
=== Oficiala statuso ===
Esperanto estas oficiala lingvo de neniu ŝtato, kvankam komence de la [[20-a jarcento]] ekzistis planoj estigi [[Moresneto]]n kiel entute unuan Esperantan ŝtaton kaj sur la mallonge ekzistanta [[artefarita insulo|artefarita]] [[Insulo de la Rozoj]] ekzistis en la jaro [[1968]] [[mikronacio]], uzanta Esperanton kiel sian oficialan lingvon. Tiu tamen servas kiel oficiala laborlingvo por kelkaj (plejofte Esperantaj) senprofitaj [[ne-registara organizaĵo|neregistaraj organizaĵoj]].<ref>CHRDLE, Petr. ''Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj.'' Dobřichovice: KAVA-PECH, 1995. 40 pĝ. ISBN 80-85853-16-7.</ref> Esperanto ankaŭ estas ununura agnoskita [[artefarita lingvo|artefarita]] [[liturgio|liturgia]] lingvo de la [[Katolika eklezio]].<ref name="vatikan1"/><ref name="vatikan2"/><ref name="vatikan3"/>
 
==== UNESCO ====
En la jaro [[1954]] la Ĝenerala Asembleo de [[UNESCO]] agnoskis, per la tiel nomita [[rezolucio de Montevideo]], ke la rezultoj atingitaj de Esperanto kongruas kun celoj de la organizaĵo. Sekve de tio oni estigis oficialajn rilatojn inter UNESCO kaj la [[Universala Esperanto-Asocio]], kiu iĝis neregistara membra organizaĵo en la kategorio B.<ref>''List of NGOs maintaining official relations with UNESCO.'' UNESCO. Citita je 2007-09-01. http://erc.unesco.org/ong/ONGlist_p.asp?language=E. (Angle.)</ref> Kunlaboro inter ili daŭras: jare [[1977]] la ĝenerala direktoro de UNESCO Amadou-Mahtar M´Bow prezentis sian parolon dum la 62-a [[Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Islando|Islanda]] [[Rejkjaviko]]. En [[1985]] la Ĝenerala Asembleo de UNESCO instigis la membrajn ŝtatojn kaj internaciajn organizaĵojn enkonduki studprogramojn pri la lingva problemo kaj Esperanto en lernejoj, kaj studi eblon eluzi la lingvon en internaciaj rilatoj. La Universala Esperanto-Asocio havas konsilajn rilatojn ankaŭ kun la [[Unuiĝintaj Nacioj]] (UN), [[UNICEF]], [[Konsilio de Eŭropo]], [[Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj]] (OAS) kaj [[Internacia Organizaĵo por Normigado]] (ISO).<ref name="unesco-rezoluce" /><ref name="esperantic">TONKIN, Humphrey – FETTES, Mark. ''About Esperanto.'' (Eldonserio Esperanto Document, 43a seriero.) Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1996. 16 pĝ. Atingita je 2008-04-12. http://www.esperantic.org/ced/espe.htm (Angle).</ref> Ekde marto 2010, usona Prezidanto [[Barack Obama]] pripensas, ĉu Esperanto povus esti instruita en lernejoj.<ref>http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools</ref>
 
==== Herzberg - die Esperanto-Stadt ====
Surbaze de decido de la urba konsilantaro, ekde la 11-a de Julio 2006 la [[Germanujo|Germana]] urbo [[Herzberg am Harz]] oficiale nomiĝas ''Esperanta urbo (Herzberg am Harz&#160;– die Esperanto-Stadt/La Esperanto-urbo)'', kio ligiĝas kun organizado de kulturaj kaj klerigaj aranĝoj kun rilato al Esperanto. Herzberg estas partnerurbo de la [[Polujo|Pola]] urbo [[Góra]], iliaj interŝanĝoj realiĝas Esperante.
 
=== Uzo de Esperanto ===
==== Renkontiĝoj kaj vojaĝado ====
Ĉiujare okazas centoj da internaciaj konferencoj kaj renkontiĝoj&nbsp;– sen [[Interpretado (tradukado)|interpretistoj]]. La plej grandaj estas la [[Universala Kongreso de Esperanto|Universalaj Kongresoj de Esperanto]], lastafoje organizitaj en la urboj [[Fortalezo]], [[Brazilo]] ([[2002]]); [[Gotenburgo]], [[Svedujo]] ([[2003]]); [[Pekino]], [[Ĉinujo]] ([[2004]]); [[Vilno]], [[Litovujo]] ([[2005]]); [[Florenco]], [[Italujo]] ([[2006]]); [[Jokohamo]], [[Japanujo]] ([[2007]]); [[Roterdamo]], [[Nederlando]] ([[2008]]); [[Bjalistoko]], [[Polujo]] ([[2009]]); [[Havano]], [[Kubo (lando)|Kubo]] ([[2010]]); [[Kopenhago]], [[Danio]] ([[2011]]). Ekde [[1938]] estadas organizataj ankaŭ [[Internacia Junulara Kongreso|Internaciaj Junularaj Kongresoj]]. La unua simpozio de Esperantistoj el [[Arabo|Arabaj]] landoj okazis en [[Amano]] jare [[2000]], la kvina [[Ameriko|Tutamerika]] kongreso jare [[2001]] en [[Meksikurbo]] kaj [[Azio|Azia]] kongreso en [[Seulo]] jare [[2002]].
 
[[Pasporta Servo]] estas servo subtenanta uzon de Esperanto por [[vojaĝado]]. Ĝin prizorgas la [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo]]. Ties fundamento estis ĝis 2008 ĉiujare eldonata libreto, enhavanta adresojn de ĉirkaŭ 1300 gastigantoj el 89 ŝtatoj (laŭ la eldono el [[2007]]), provizantaj senpagan loĝigon por vojaĝantoj parolantaj Esperanton. Ekde [[2009]] la servo disponeblas baze en elektronika formo, interrete, tamen presita listo de gastigantoj ankaŭ estas presota.<ref>KIEFTE, Joop. ''Pasporta Servo 2.0&nbsp;– Internacia gastiga servo per Esperanto.'' Eldonis Pasporta Servo. Citita je 2009-06-21. http://www.pasportaservo.org (Esperante).</ref>
 
==== Esploro kaj bibliotekoj ====
[[Dosiero:La biblioteko de la Hispana Esperanto-Muzeo (2006-04-23).jpg|eta|dekstra|Biblioteko de la Hispana Esperanta Muzeo disponas pli ol 10 000 librojn kaj 13 000 jarkolektojn de Esperantaj [[gazeto]]j]]
En multaj universitatoj Esperanto estas parto de lingvosciencaj kursoj, iuj proponas ĝin kiel sendependan studfakon. Precipe estas rimarkinda la [[Eötvös Loránd Tudományegyetem|Universitato de Eötvös Loránd]] en&nbsp;[[Budapeŝto]] kun sekcio de [[Esperantoscienco]] en la Instituto de Ĝenerala kaj Aplikita Lingvoscienco, kaj la [[Universitato de Adam Mickiewicz]] en [[Polujo|Pola]] [[Poznano]] kun diploma programo pri [[interlingvistiko|interlingvoscienco]].<ref>PIRLOT, Germain. ''Esperanto en universitatoj.'' Universala Esperanto-Asocio, eldonita 2003-04-17. Citita 2008-08-15. http://www.uea.org/agadoj/instruado/pirlot.html (Esperante).</ref> La bibliografio de la [[Usono|Usona]] Asocio de Modernaj Lingvoj registras ĉiujare pli ol 300 fakajn publikaĵojn pri Esperanto. La biblioteko de la [[Esperanto-Asocio de Britio|Esperanto-Asocio de Britujo]] enhavas pli ol 20 mil pecojn. Signifa tutmonda esplorcentro kaj arkivejo estas [[CDELI|Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI)]], kio estas parto de la urba biblioteko de [[La Chaux-de-Fonds]] en [[Svislando]]. Ĝi konservas librojn, periodaĵojn kaj diversajn eldonaĵojn ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj planlingvoj. [http://www.cdeli.org CDELI] krom esti arkivejo kaj esplorejo por interlingvistoj, historiistoj, esperantologoj kaj alifakaj esploristoj, okazigas ankaŭ kursojn kaj seminariojn. Al pluaj grandaj bibliotekoj apartenas la [[Biblioteko Hector Hodler]] en [[Rotterdam|Roterdamo]] en la [[Centra Oficejo de UEA|Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio]], [[Germana Esperanto-Biblioteko]] en la urbo [[Aalen|Aleno]] aŭ la biblioteko de la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]] en [[Vieno]], kiu estas parto de la [[Aŭstruja Nacia Biblioteko]]. La bibliotekoj en Vieno kaj Aleno liveras informojn pri siaj kolektoj ankaŭ [[interreto|perrete]] kaj atingeblas pere de la interŝtata interbiblioteka pruntservo.
 
==== Profesiaj kontaktoj kaj fakaj interesoj ====
{{Ĉefartikolo|Esperanto-asocio}}
Organizaĵoj por Esperanto-parolantoj inkluzivas tiujn por [[kuracisto]]j, [[verkisto]]j, [[fervojisto]]j, [[sciencisto]]j, [[muzikisto]]j kaj multaj aliaj. Ili eldonas [[revuo]]jn, organizas [[konferenco]]jn kaj helpas disvastigi la lingvon por profesia kaj faka uzo. [[Akademio Internacia de la Sciencoj]] (AIS), faciligas kunlaboron sur la [[universitato|universitata]] nivelo. Originalaj kaj tradukitaj verkoj aperas pri [[astronomio]], [[informadiko]], [[botaniko]], [[kemio]], [[juro]] aŭ [[filozofio]]. En [[2009]] UEA lanĉis per [[Origin of Species|La origino de specioj]] de [[Charles Darwin|Darvino]] serion de sciencaj klasikaĵoj, “Scienca Penso”. Proprajn organizaĵojn havas i. a. [[Esperantistaj blinduloj|blinduloj]], [[skolto]]j, [[ŝako|ŝakistoj]], [[goo|go-ludantoj]], kaj [[kato|katamantoj]]. [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo]], la junulara sekcio de UEA, organizas internaciajn kunvenojn kaj eldonas periodaĵojn. [[Budaismo|Budaanoj]], [[ŝintoismo|ŝintoismanoj]], [[katoliko]]j, [[protestanto]]j, [[kvakero]]j, [[bahaismo|Bahaanoj]] kaj [[ateismo|ateismanoj]] havas siajn organizaĵojn, kaj multaj soci-aktivaj grupoj uzas la lingvon. En [[Sennacieca Asocio Tutmonda]] kunagas diversaj laboristaj tendencoj. Ankaŭ multaj aliaj asocioj uzas Esperanton.
 
===Esperanto-komerco===
 
Esperanta komerco jam vivas sporade de multaj jaroj. La prezidanto de la [http://www.ikef.org Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF)] estas Sinjoro WANG Tian-Yi (2013).
Krome, Esperanto estus la plej bona lingvo por la komerco laŭ esploroj de la franca Ĉambro de Komerco en 1921. La [[New York Times]] raportis pri tio en 2012<ref>[http://mesg2012.blogspot.com/2012/12/french-business-would-use-esperanto-but.html Paris business men would use Esperanto]</ref>.
 
=== Statistiko de Esperantujo ===
{{Ĉefartikolo|Statistiko de Esperantujo}}
Konstateblas, ke Esperanto ĝis nun atingis lokon inter la unuaj 50 lingvoj de la mondo laŭ la ofteco de uzado en internacia komunikado. En vikipedio ĝi ekzemple okupas lokon 32 laŭ la nombro de artikoloj<ref>[https://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias#100_000.2B_articles List of Wikipedia], 2015-06-15</ref> kaj lokon 43 laŭ la paĝovizitado<ref>[http://stats.wikimedia.org/EO/Sitemap.htm Vikipedioj], 2015-06-15. 10 711 paĝorigardoj ĉiuhore</ref> (junio 2015).
 
En Litovio kaj Hungario ĝi estas lingvo n-ro 16 laŭ la nombro de enloĝantoj, kiuj scias diversajn fremdlingvojn. Esperanto estas unu el dek lingvoj, kiujn la ĉina registaro uzas en sia [http://esperanto.china.org.cn/ oficiala novaĵretejo], kaj unu el sesdeko da lingvoj, kiujn la papo uzis ĝis 2012 por saluti la kredantojn dum pasko kaj kristnasko. Google ofertas Esperanton kiel unu el 41 serĉlingvoj kaj ĝi estas unu el sesdeko da traduklingvoj ĉe Google Translate.
 
Kelkloke Esperanto havas pli favoran aŭ pli malfavoran pozicion: En la frazaro kun tradukoj [[Tatoeba]] ĝi kun pli ol 223 000 frazoj okupas la duan lokon post la angla (marto 2013). En Hungario ĝi estis almenaŭ en 2004 la tria lingvo (post la angla kaj la germana), pri kiuj studentoj k.a. ekzameniĝis en apartaj ŝtataj ekzamenoj.
 
Aliflanke la ''internacia'' lingvo Esperanto havas malpli bonan lokon, se oni komparas ĝian parolantaron kun ĉiuj ''naciaj'' lingvoj; ekzemple laŭ la nombro de denaskaj kaj poste eklernintaj parolantoj Esperanto havas lokon 165 inter la lingvoj, en kiuj ekzistas vikipedio; tiu rilato tamen ne multe gravas, ĉar la intenco de Esperanto estas faciligi la internacian komunikadon, ne la nacian<ref>Statistiko de Esperantujo: [[Statistiko de Esperantujo#Komparo kun aliaj lingvoj|Komparo kun aliaj lingvoj]]</ref>.
 
La rilato inter la uzado de Esperanto kaj de la angla estas tre proksimume 1:1000. Ekzemple la rilato inter la vizitado de anglalingvaj kaj esperantlingvaj paĝoj de vikipedio estas 1:1060 (aŭg. 2012), la rilato inter la nombroj de parolantoj de ambaŭ lingvoj en Litovio estas ĉ. 1:700 (laŭ censo 2001) kaj la rilato inter la libroj ĉiujare eldonataj estas ĉ. 1:4000 (ĉ. 2006; kp. [[Statistiko de Esperantujo#Nombra rilato Esperanto - angla|Nombra rilato Esperanto - angla]]).
 
==== Aliaj planlingvoj ====
 
Proksimume 0,5 ĝis 1 % de ĉiuj parolantoj de planlingvo parolas alian planlingvon ol Esperanto, ĉ. 99 % parolas Esperanton (laŭ [[Statistiko de Esperantujo#Aliaj planlingvoj|censoj en Rusio kaj Hungario]]).
 
== Specifaj trajtoj ==
[[Dosiero:Flag of Esperanto.svg|eta|240px|dekstra|Ŝildo [[Esperanto-flago|flagforma]], '''simbolo de Esperanto''', uzata por signi i.a. la esperanto-version en plurlingva eldonaĵo.]]
 
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa [[pensado]] al [[analogio]] kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj [[etno|etnaj]] lingvoj. Tre produktiva sistemo de [[vortfarado]] garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.<br />
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en kompare tre malgranda ono de la tempo necesa por etna lingvo.
 
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
 
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
 
En sia fama [[Unua Libro|"Unua Libro"]] de Esperanto ([[1887]]) Zamenhof prezentis la gramatikon per [[16 reguloj]]. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "[[Fundamento de Esperanto]]", kiu, laŭ decido de la unua [[1-a UK 1905|Universala Kongreso]] en [[1905]], garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
 
== Vortoj ==
La vortoj devenas de diversaj lingvoj. La plejparto venis kaj venas el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la [[latina lingvo|latina]], la [[hispana]], la [[franca lingvo|franca]], la [[germana lingvo|germana]] kaj la [[angla lingvo|angla]].
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
 
=== Etimaj ekzemploj ===
* '''el latinidaj lingvoj:'''
** '''[[latina lingvo|el la latina]]:''' ''abio, akvo, okulo, sed, tamen''
** '''[[franca lingvo|el la franca]]:''' ''butiko, ĉe, ĉevalo, dimanĉo, fermi, frapi''
** '''[[itala lingvo|el la itala]]:''' ''ĉielo, fari, voĉo''
** '''[[portugala lingvo|el la portugala]]:''' '' saŭdado''
** '''[[latinida lingvaro|pluraj]]:''' ''facila, fero, tra, verda''
* '''el ĝermanaj lingvoj:
** '''[[germana lingvo|el la germana]]:''' ''baldaŭ, bedaŭri, haŭto, hundo, jaro, nur''
** '''[[angla lingvo|el la angla]]:''' ''birdo, mitingo, spite, suno, ŝarko, teamo''
** '''[[sveda lingvo|el la sveda]]:''' ''ju ... des''
** '''[[ĝermana lingvaro|pluraj]]:''' ''bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro''
* '''el slavaj lingvoj''':
** '''[[pola lingvo|el la pola]]:''' ''celo, ĉu, krado, luti, moŝto''
** '''[[rusa lingvo|el la rusa]]:''' ''barakti, serpo, vosto''
** '''[[slava lingvaro|pluraj]]:''' ''klopodi, krom, prava''
* '''el pliaj [[Hindeŭropa lingvaro|hindeŭropaj lingvoj]]'''
** '''[[greka lingvo|el la greka]]:''' ''hepato, kaj, biologio, politiko, katolikoso''
** '''[[litova lingvo|el la litova]]:''' ''du, tuj''
** '''[[sanskrito|el sanskrito]]:''' ''budho, nirvano, pado''
** '''[[armena|el armena]]:''' ''[[gavito]], [[ĥaĉkaro]]''
 
* '''el [[Finno-Ugra Grupo|Finno-Ugra grupo]] de la [[Urala Familio|Uralaj lingvoj]]'''
** '''[[samea lingvo|el la samea]]:''' ''[[boaco]], [[jojko]], samea''
** '''[[finna lingvo|el la finna]]:''' ''lirli, saŭno''
** '''[[hungara lingvo|el la hungara]]:''' ''cinci, ĉako, ĉardo, ĉardaŝo, ĉuro''
 
* '''el semidaj lingvoj'''
** '''[[hebrea lingvo|el la hebrea]]:''' ''kabalo''
** '''[[araba lingvo|el la araba]]:''' ''kadio, kaido, magazeno, matraco, admiralo''
 
* '''el aliaj lingvoj'''
** '''[[japana|el la japana]]:''' ''cunamo, hajko, haŝio, ĵudo, noo, sakeo, utao, zeno''
** '''[[ĉina|el la ĉina]]:''' ''maĝango, toŭfuo''
** '''[[korea|el la korea]]:''' ''kimĉio, makolio, tekvondo''
** ''' [[havaja lingvo|el la havaja]]:''' ''[[ukulelo]], [[vikio]]''
** ''' [[Esperantigo de vortoj el maoria fonto|el la maoria]]:''' ''[[Keo (birdo)|keo]], [[kivio]]''
 
=== Principoj de la vortelekto ===
 
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (''dimanĉo, lundo, mardo ...''; sed ''sabato'' el la hebrea), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (''hepato, okulo, brako, koro, reno...''), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (''jaro, monato, tago...''). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la [[scienca latina lingvo|sciencaj latinaj]] nomoj.
 
Kiel jam supre estis videble, oni povas klarigi multajn vortojn per pli ol unu devenlingvo (vidu ankaŭ "[[Etimologia vortaro de Esperanto]]" de [[Ebbe Vilborg]]).
* '''abdiki''' laŭ angla, franca, itala kaj latina
* '''abituriento''' laŭ germana kaj rusa
* '''ablativo''' laŭ latina, angla, franca, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
* '''funto''' laŭ pola, rusa, jida kaj germana
* '''ŝnuro''' laŭ germana, pola kaj ĉeĥa
 
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
 
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la [[gramatiko]], kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
 
=== Specifaj vortoj en Esperanto ===
 
Ne ĉiuj [[vorto]]j de Esperanto havas [[signifo]]n rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas [[Esperantaj idiotismoj]] indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
 
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
 
:aliĝilo, [[edzo]], espo ([[slango]] por Esperanto), ĝi, [[kabei]], [[nifo]] (laŭ [[Angla lingvo|angla]] ''UFO''), pli, plej, [[ujo]], zamenhofa.
 
Oni ankaŭ povus aldoni la [[tabelvorto]]jn (inspiritaj de la rusaj escepte regulaj korelativoj) kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj ([[-ig-|igi]], [[-il-|ilo]], [[re-|ree]], [[-um-|umi]], ktp.).
 
Foje oni trovas la vortojn ''aliel'', ''alies'', ''[[-iĉ-]]'', ''kaŭ'' (= kaj + aŭ), kaj ''[[Seksneŭtrala homa triapersona pronomo#ri|ri]]'', sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
 
Laŭsignife:
 
:[[krokodili|aligatori]], fundamento, [[memzorganto]], necesejo, [[krokodili|kajmani]], [[krokodili]], krokodilo, [[fina venko]], verda, verdo
 
== Alfabeto kaj ortografio ==
{{Ĉefartikolo|Esperanta alfabeto|Prononco de Esperanto}}
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu [[fonemo]] por unu litero, kaj inverse.
 
Esperanto uzas la latinan [[alfabeto]]n, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 [[fonemo]]jn (same kiel la plejmulto de lingvoj), por respekti la supran priskribitan principon, Zamenhof devis
krei novajn literojn: la tiel nomatajn "ĉapelitajn" literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
 
{| class="wikitable"
|-
| '''Litero''' || style="font-size:130%"| '''a''' || style="font-size:130%"| '''b''' || style="font-size:130%"| '''c''' || style="font-size:130%"| '''ĉ''' || style="font-size:130%"| '''d''' || style="font-size:130%"| '''e''' || style="font-size:130%"| '''f''' || style="font-size:130%"| '''g''' || style="font-size:130%"| '''ĝ''' || style="font-size:130%"| '''h''' || style="font-size:130%;line-height:140%"| '''ĥ''' || style="font-size:130%"| '''i''' || style="font-size:130%"| <center>'''j'''</center> || style="font-size:130%"| '''ĵ''' || style="font-size:130%"| '''k''' || style="font-size:130%"| '''l''' || style="font-size:130%"| '''m''' || style="font-size:130%"| '''n''' || style="font-size:130%"| '''o''' || style="font-size:130%"| '''p''' || style="font-size:130%"| '''r''' || style="font-size:130%"| '''s''' || style="font-size:130%"| '''ŝ''' || style="font-size:130%"| '''t''' || style="font-size:130%"| '''u''' || style="font-size:130%"| '''ŭ''' || style="font-size:130%"| '''v''' || style="font-size:130%"| '''z'''
|-
| '''[[Internacia Fonetika Alfabeto|IFA]]''' || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| ä || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| b || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| t͡s || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| t͡ʃ || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| d || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| e̞ || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| f || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| ɡ || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| d͡ʒ || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| h || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| x || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| i || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| j, i̯ || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| ʒ || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| k || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| l || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| m || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| n || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| o̞ || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| p || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| r || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| s || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| ʃ || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| t || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| u || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| u̯ || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| v || style="font-size:150%;line-height:160%" class="IPA"| z
|}
 
"ŭ" kutime aperas nur post "a" aŭ "e".
 
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (laŭ [[Google]]-statistiko en Marto [[2010]]) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
 
* 87%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ [[Unikodo]] (rekte aŭ per numeraj signoreferencoj), iafoje laŭ [[ISO 8859-3|Latino 3]]: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
* 8%: surogate laŭ la [[x-sistemo]]: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Tiu sistemo havas avantaĝojn kontraŭ la h-sistemo, se komputiloj prilaboras tekston.
* 5%: surogate laŭ la [[h-sistemo]]: ch, gh, hh, jh, sh, u.
Tiu sistemo estis proponita de Zamenhof por kazoj, kiam ĉapelitaj literoj ne estas haveblaj. Kontraŭ la x-sistemo ĝi havas la avantaĝon, ke tekstoj estas pli facile legeblaj kaj ne aperas tiom strangaj, speciale al novuloj.
 
Ekzistas programoj, kiuj aŭtomate transigas vortojn skribitaj en la x-sistemo al vortoj skribitaj kun ĉapelitaj literoj. La vikipedio funkcias tiel. Dezirinde estas, ke pliaj programoj estos same kapablaj.
 
Kontraŭ la h-sistemo ofte estas argumentita, ke komputiloj povus miskompreni kelkajn vortojn. Ekzemploj: flughaveno, senchava, bushaltejo. Sed tiu argumento nuntempe ne vere gravas. Modernaj programoj povas enhavi vortareton kun listo de tiuj "problemaj" vortoj, ja nur estas tre malmultaj. Tiujn vortojn la programo ne transigu laŭlitere, sed laŭ tiu speciala vortlisto.
 
== Prononcaj ekzemploj ==
Jen kelkaj oftaj frazoj, transskribitaj apude en la [[Internacia Fonetika Alfabeto]]:
 
{| style="text-align:left;" width=550pt;
|-
| ''Saluton.'' || {{IPA|[sa.ˈlu.ton]}}
|-
| ''Kiel vi fartas?'' || {{IPA|[ˈki.el vi ˈfar.tas]}}
|-
| ''Kiel vi nomiĝas?'' || {{IPA|[ˈki.el vi no.ˈmi.d͡ʒas]}}
|-
| ''Ĉu vi parolas Esperanton?'' || {{IPA|[ˈt͡ʃu vi pa.ˈro.las es.pe.ˈran.ton]}}
|-
| ''Mi ne komprenas vin.'' || {{IPA|[mi ne kom.ˈpre.nas vin]}}
|-
| ''Estas bela tago.'' || {{IPA|[ˈes.tas ˈbe.la ˈta.ɡo]}}
|}
 
{{Audio|Patro_nia_(PAD).ogg|Registraĵo de la preĝo ''Patro Nia''}}
 
== Lingvoevoluo ==
Vidu [[Lingvoevoluo de Esperanto]]
 
Kvankam Esperanto montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro [[1908]] el reformprovo rezultis nova lingvoprojekto, kaj fine aparta planlingvo: [[Ido]]. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) [[lingvoŝanĝiĝo]] ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
 
* prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple ''spontana'' anstataŭ ''spontanea''
* arkaikiĝo de vortoj (ekz.: ''pafilego'') kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: ''kanono'')
* nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al ''bleki'' (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
* evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: ''plaĝo'' = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; ''strando'' = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
* uzo de ''k'' (en kelkaj kazoj ''h'') anstataŭ pli frua ''ĥ'', precipe post ''r''.
* uzo ''-io'' kiel sufikso en landonomoj, anstataŭ la fundamenta "ujo"
* pli ofta adverbigo - ekzemploj: ''lastatempe'' anst. ''en la lasta tempo'', ''aviadile'' anst. ''per aviadilo'', ''haste kaj laste'' anst. ''hastante kaj kiel la lasta''
* evito de kompleksaj verboformoj
* uzo de [[afikso]]j kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ''ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo''
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo [[soc.culture.esperanto]]; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (''[[riismo|ri]]'', ''ŝli'') aŭ konsekvenca uzo de ''ĝi'' en tiu rolo.
 
{| class="wikitable"
|+'''Personaj pronomoj en Esperanto'''
! nombro
!colspan="6"|singulara
!colspan="3"|plurala
!rowspan="3"|nedifina
!rowspan="3"|resenda***<br />(refleksivo)
|-
! ordo
!rowspan="2"|unua
!colspan="2"|dua
!colspan="3"|tria
!rowspan="2"|unua
!rowspan="2"|dua
!rowspan="2"|tria
|-
! uzo
!kutima
!intima*
!vira
!ina
!neŭtra**
|-
! pronomo
|align="center"|mi
|align="center"|vi
|align="center"|ci
|align="center"|li
|align="center"|ŝi
|align="center"|ĝi
|align="center"|ni
|align="center"|vi
|align="center"|ili
|align="center"|oni
|align="center"|si
|}
: (*) Kvazaŭ-arkaismo, tre malofte uzata.
: (**) La seksindiferenta (''neŭtra'' laŭ PIV difinebla kiel ''prezentanta neniun difinitan sekson'') pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
: (***) Uzebla nur por la tria persono.
 
== Parolantaro ==
 
La entuta [[nombro de Esperanto-parolantoj]] estas ne precize konata. Nur eblas taksoj pri la kvanto de la tutmonda parolantaro. Ekde 2001 okazis [[popolnombrado]]j en pluraj landoj, ekzemple [[Hungario]] kaj [[Litovio]], kiuj kalkulis ankaŭ la [[nombro de Esperanto-parolantoj#Indikoj pri la kvanto de Esperanto-parolantoj|nombron de Esperanto-parolantoj]] (4.565 por Hungario, 844 por Litovio); en 2011 en rusia censo oni kalkulis 992 parolantojn de Esperanto<ref>[http://sezonoj.ru/2011/12/censo/ La Balta Ondo], 18-a de decembro 2011</ref>.
 
La plej multaj taksoj pri la tutmonda parolantaro varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj. La diversaj taksoj verŝajne priskribas malsamajn lingvonivelojn kaj malsaman oftecon de uzado: 100 mil celas la kvanton de homoj, kiuj regule uzas Esperanton, 500.000 inkluzivas tiujn, kiuj de tempo al tempo uzas la lingvon, 2 milionoj (Culbert) ankaŭ tiujn, kiuj jam dum multaj jaroj aŭ jardekoj ne plu uzas la lingvon. Pli altaj taksoj (ĝis aŭ super dek milionoj) inkluzivas supozeble ankaŭ tiujn, kiuj nur eklernis la lingvon; ili supozeble ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
 
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj, la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (Kp. la artikolon pri la [[nombro de Esperanto-parolantoj]].)
 
=== Komparo kun aliaj planlingvoj ===
 
Inter la planlingvoj (ekzemple, [[Interlingvao]] kaj [[Loĵbano]]), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Verŝajne pli ol 95 % de la parolantoj de planlingvo, eble eĉ 98 aŭ 99 %, parolas Esperanton; multaj planlingvuloj aldone parolas aŭ almenaŭ komprenas Esperanton. Laŭ la censo en Rusio (2011) Esperanton parolas 99% de ĉiuj parolantoj de planlingvoj, laŭ la censo en Hungario (2001) 99,5 % (kp. la statistikon pri [[Statistiko de Esperantujo#Aliaj planlingvoj|"aliaj planlingvoj"]]).
 
== Movado por Esperanto ==
{{Ĉefartikolo|Esperanto-movado}}
La ĉefa tutmonda [[Esperanto-asocio|Esperanto-organizaĵo]] estas la [[Universala Esperanto-Asocio]]. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun la [[Unuiĝintaj Nacioj]]. UEA eldonas [[libro]]jn, [[revuo]]jn, [[lumdisko]]jn kaj [[jarlibro]]n kun listoj de Esperanto-organizaĵoj kaj lokaj reprezentantoj en la tuta [[mondo]]. La Libroservo de UEA stokis en 2009 ĉirkaŭ kvin mil titolojn.<ref name="Ĝisdate pri Esperanto" /> Koncernan katalogon eblas aŭ peti perpoŝte aŭ konsulti en la retejo de la organizaĵo. La serio ''Esperanto-Dokumentoj'', eldonata de UEA krom Esperante ankaŭ en la [[Angla lingvo|Angla]], [[Hispana lingvo|Hispana]], [[Itala lingvo|Itala]] kaj [[Portugala lingvo|Portugala]] lingvoj, enhavas fakverkojn kaj referatojn pri la aktuala situacio de la internacia lingvo. La publikaĵojn eblas akiri kaj perrete kaj persone en [[Roterdamo]].
 
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta [[verda stelo (simbolo)|verda stelo]], kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la [[Esperanto-flago|Esperantan flagon]].
 
== Subteno de internaciaj organizoj ==
 
[[Unesko]] ''(Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo)'' adoptis [[Unesko#Rezolucioj|du rezoluciojn]] favorajn al Esperanto (1954, 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
 
Ankaŭ aliaj eksterkomunumaj organizoj kaj konferencoj subtenis Esperanton, ekzemple en 1980 en [[Manilo]], la ĉefurbo de [[Filipinoj]], la Monda Turisma Konferenco (organizita de Monda Turisma Organizo)<ref>Teksto kaj komento en [http://www.esperanto.hu/eventoj/arkivo//eve-094.htm Eventoj 94]</ref>).
 
Notindas krome kelkaj rezolucioj kaj proponoj ĉe [[Ligo de Nacioj]], [[Unuiĝintaj Nacioj]] kaj aliaj organizoj.<ref>[http://www.uea.org/informado/ED38-eo.html#enhavo ESPERANTO KAJ INTERNACIAJ ORGANIZAĴOJ]</ref>
 
== Kulturo ==
De la komenco oni tradukis en Esperanton multajn verkojn de [[universala literaturo]]. Vidu ekzemple artikolon [[Esperantaj tradukoj de Biblio]].
=== Literaturo ===
{{Ĉefartikolo|Esperantlingva literaturo}}
Esperanto havas [[Esperantlingva literaturo|literaturon]], parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj, entute ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 mil titolojn.<ref>''Disponigi nian kulturon al ĉiuj.'' Citita 2007-09-06. {{Pejnejo|m_disku.htm}} (Esperante).</ref><ref>''Eventoj'', 1–2/majo 98, n-ro 148–149. Citita 2007-09-06. http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-1489.htm (Esperante).</ref> Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, tial la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin.
 
La riĉan literaturan tradicion agnoskas ankaŭ la [[PEN-Klubo]], kies Esperanta sekcio estis fondita dum la 60-a kongreso de la Klubo en Septembro [[1993]]. La verkadon en Esperanto stimulas la [[Akademio Literatura de Esperanto]], fondita en 2008. Al gravaj nuntempaj [[verkisto]]j skribantaj Esperante apartenas: [[Trevor Steele]] ([[Aŭstralio]]), [[Manuel de Seabra]] ([[Katalunujo]]), [[István Nemere]] ([[Hungarujo]]), [[Spomenka Štimec]] ([[Kroatujo]]); [[versisto]]j [[Miĥael Giŝpling]] ([[Rusujo]]&nbsp;/&nbsp;[[Israelo]]), [[Mauro Nervi]] ([[Italujo]]), [[Mao Zifu]] ([[Ĉinujo]]), [[Abel Montagut]] ([[Katalunujo]]) kaj [[Eli Urbanová]] ([[Ĉeĥujo]]); [[eseisto]]j kaj [[tradukisto]]j [[Probal Dasgupta]] ([[Barato]]), [[Humphrey Tonkin]] ([[Usono]]) kaj [[Kurisu Kei]] ([[Japanujo]]). La versistoj [[William Auld]], [[Marjorie Boulton]] kaj [[Baldur Ragnarsson]] estis kandidatigitaj por la [[Nobel-Premio pri Literaturo]].<ref name="Ĝisdate pri Esperanto" />
 
El konataj Esperantigitaj literaturaj verkoj kaj eldonitaj antaŭ nelonge menciindas ekzemple ''[[La oldulo kaj la maro]]'' de [[Ernest Hemingway|Hemingway]], ''[[La Mastro de l' Ringoj]]'' de [[John Ronald Reuel Tolkien]], ''[[Cent jaroj da soleco]]'' de [[Gabriel García Márquez]], ''[[La lada tambureto]]'' de [[Günter Grass]], ''[[La Libro de la mirindaĵoj]]'' de [[Marco Polo]] aŭ granda familia [[sagao]] de [[Cao Xueqin]] ''[[Ruĝdoma sonĝo]]''. Por infanoj ekzistas krom [[Asteriks]] aŭ [[Tinĉjo]] ankaŭ Esperantigita ''[[Pipi Ŝtrumpolonga]]'' kaj la tuta [[novelaro]] [[Muminvalo]] fare de la [[Suomujo|Suoma]] aŭtorino [[Tove Jansson]]; la tekstoj de iuj tradukoj atingeblas ankaŭ [[interreto|enrete]].
 
==== Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto ====
{|
| width="30%" |
* [[William Auld]], [[Skotujo]]
* [[Julio Baghy]], [[Hungarujo]]
* [[Kazimierz Bein]] ([[Kabe]]), [[Polujo]]
* [[Marjorie Boulton]], [[Anglujo]]
* [[Jorge Camacho]], [[Hispanujo]]
* [[Fernando de Diego]], [[Hispanujo]]
| width="30%" |
* [[Kálmán Kalocsay]], [[Hungarujo]]
* [[Laŭlum]], [[Ĉinujo]]
* [[Mijamoto Masao]], [[Japanujo]]
* [[Abel Montagut]], [[Katalunujo]]
* [[Nemere István]], [[Hungarujo]]
* [[Claude Piron]], [[Belgujo]], [[Svisujo]]
| width="30%" |
* [[Edmond Privat]], [[Svisujo]]
* [[Reto Rossetti]], [[Svisujo]], [[Britujo]]
* [[Raymond Schwartz]], [[Francujo]]
* [[Spomenka Štimec]], [[Kroatujo]]
* [[Gaston Waringhien]], [[Francujo]]
* [[Ludoviko Zamenhof]], [[Polujo]]
|}
 
=== Muziko ===
{{ĉefartikolo|Esperanto-muziko}}
[[Dosiero:Kajto.jpg|eta|dekstra|La kvarmembra [[Nederlando|Nederlanda]] [[muzikgrupo]] [[Kajto]] koncentriĝas pri [[Frisujo|Frisa]] [[popola muziko]], [[maristo|maristaj]] kantoj kaj [[Kanono (muziko)|kanonoj]]]]
 
Muzikaj [[ĝenro]]j en Esperanto inkluzivas [[populara muziko|popularajn]] kaj [[popola muziko|popolajn]] kantojn, [[rokmuziko]]n, [[kabaredo]]n, kantojn por [[solisto]]j kaj [[ĥoro]], kaj [[opero]]n. Popularaj [[komponisto]]j kaj artistoj, inter aliaj [[Elvis Costello]] kaj [[Michael Jackson]], registris en Esperanto, verkis [[orkestro|orkestraĵojn]] inspiritajn de la lingvo, aŭ uzis ĝin en siaj propagandaj materialoj. Kelkaj kantoj el la [[Muzikalbumo|albumo]] Esperanto de [[Warner Brothers]], kiu eldoniĝis – pure Esperante – en [[Hispanujo]] en Novembro [[1996]], atingis altajn rangojn en Hispanaj muzikkonkursoj. Klasikaj orkestraĵoj kaj ĥorverkoj kun Esperanto-teksto inkluzivas [[La Koro Sutro]] de [[Lou Harrison]] kaj la [[Simfonio n-ro 1 Esperanto|Simfonion n-ro 1 Esperanto]] de [[David Gaines]] (ambaŭ el [[Usono]]). En [[Francujo|Franca]] [[Tuluzo]] ekzistas muzikeldonejo [[Vinilkosmo]], specialiĝanta al produktado de Esperanta muziko. Tiun eblas trovi ankaŭ enrete, inkluzive kalkajn retejojn dediĉitajn al Esperanta [[karaokeo]].<ref name="Ĝisdate pri Esperanto" />
 
=== Teatro kaj kino ===
Teatraĵoj de dramverkistoj tiel diversaj kiel [[Carlo Goldoni|Goldoni]], [[Eugène Ionesco|Ionesco]], [[William Shakespeare|Ŝekspiro]] kaj [[Alan Ayckbourg|Ayckbourn]] estis lastatempe prezentitaj en Esperanto. Multaj dramoj de Ŝekspiro ekzistas en Esperanta traduko; Reĝo Lear estis prezentita en Esperanto en Hanojo (Vjetnamujo), en Decembro 2001, kun loka rolularo.
 
La utiligo de Esperanto en kino estas malpli ofta. En scenoj de [[La Granda Diktatoro]] de [[Charlie Chaplin|Chaplin]] aperis afiŝoj en Esperanto, en [[Delekto de Idioto]] kun [[Clark Gable]] kaj la [[Japanujo|Japana]] filmo [[Jan Arima]] iuj dialogoj estis en Esperanto. Tutvesperaj filmoj uzantaj nure Esperanton estas esceptegaj, apartenas al ili ekzemple kulta [[Incubus|Inkubo]] kun [[William Shatner]] en la ĉefa rolo, tamen ekzistas proksimume dek kvin, kiuj iel la temon de la internacia lingvo tuŝas. Lastatempe aperis ankaŭ kelkaj amatoraj Esperantistaj filmprojektoj kaj asocioj, produktantaj mallongajn filmetojn plene Esperantajn, ilia longo estas kutime ĉirkaŭ kelkdek minutoj.<ref name="Ĝisdate pri Esperanto" /><ref>''Esperanto movie titles.'' Internet Movie Database. Atingita je 2007-09-01. http://www.imdb.com/List?language=Esperanto&&tv=off&&nav=/Sections/Languages/Esperanto/include-movies&&heading=10;Esperanto%20movie</ref>
 
=== Periodaĵoj ===
{{Ĉefartikolo|Esperanto-gazeto}}
Pli ol cent [[Esperanto-gazeto|gazetoj kaj revuoj]] regule aperas en Esperanto, inkluzive la novaĵrevuon [[Monato (gazeto)|Monato]], la literaturan revuon [[Beletra Almanako]], la junularan ĵurnalon [[Kontakto (revuo)|Kontakto]] kaj la revuon [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]] de UEA. Dusemajna aktualaĵ-gazeto [[Eventoj]] estas ofertata ankaŭ en senpaga elektronika versio. Abonantoj povas perrete akiri ankaŭ multajn aliajn gravajn gazetojn, inkluzive retarkivojn de malnovaj numeroj. Estas periodaĵoj pri medicino kaj scienco, por junularo, religiaj magazinoj, edukaj kaj pedagogiaj periodaĵoj, literaturaj revuoj kaj special-temaj eldonaĵoj.<ref name="Ĝisdate pri Esperanto" />
 
=== Radioelsendo kaj televido ===
{{Ĉefartikolo|Esperanto-radio}}
[[Dosiero:Pola Radio en Esperanto.jpg|eta|dekstra|La Esperanta redaktejo de la [[Pola Radio]] preparas ĉiutage dudekminutan [[podkasto]]n]]
[[radiofonio|Radiostacioj]] en [[Brazilo]], [[Ĉinujo]], Kubo, [[Polujo]] kaj [[Vatikano]] elsendas regule en Esperanto. Plimultiĝas programoj aŭdeblaj ankaŭ [[interreto|interrete]], aliaj stacioj (kaj profesiaj kaj amatoraj) agas precipe aŭ nur perrete. Al konataj internacilingvaj podkastoj apartenas ekzemple la [[Radio Verda]], funkcianta ekde [[1998]]. Televidoj en diversaj landoj proponas kursojn de Esperanto, inkluzive la plej aktualan 16-partan adapton de la kurso „[[Mazi en Gondolando]]“ de [[British Broadcasting Corporation|BBC]], kiun elsendis la stacio ''Polujo 1'' ''(TVP1&#160;– Telewizja Polska&#160;1)''.<ref name="Ĝisdate pri Esperanto" /> La saman kurson elsendis dum pluraj jaroj ankaŭ ne plu ekzistanta televidstacio de [[Saarbrücken]].<ref>Hauser, Peter. Tradicia Kultura Semajnfino. En ''La Ondo de Esperanto'', jaro 2003, n-ro 1. http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/99-lode.htm#99-22. Atingita 2010-02-20.</ref> En la jarintervalo [[2005]]–[[2006]] aktivis ankaŭ projekto de la internacia enreta Esperanta televidstacio de la nomo „[[Internacia Televido]]“, funkcianta enkadre de la retejo [[Ĝangalo (retportalo)|Ĝangalo]].<ref name="Ĝisdate pri Esperanto" />
 
=== Interreto ===
Elektronikaj retoj, precipe la [[interreto]], estas la plej rapide disvastiĝantaj [[komunikilo]]j inter uzantoj de la internacia lingvo. Ekzistas kelkcentoj da [[dissendolisto|diskutgrupoj]] tiulingve, traktantaj pri diversaj [[temo]]j, de [[denaskaj Esperanto-parolantoj|familia uzo de Esperanto]] ĝis al la [[ĝenerala relativeco|ĝenerala relativeca teorio]]. Esperanto uzatas ankaŭ en diversaj [[tujmesaĝilo|tujmesaĝaj]] [[Ret-komunika protokolo|protokoloj]], kiel [[Jabber]], [[ICQ]], [[Interreta relajsa babilo|IRC]], [[MSN]], [[Skype]] aŭ [[Paltalk]]. Troveblas miloj da internacilingvaj [[retpaĝo]]j. Multaj [[komputila programo|komputilaj programoj]], ekz. [[literumilo]]j, [[gramatik-kontrolilo]]j kaj klavar-aranĝoj, estis kreitaj en kaj iam ankaŭ por Esperanto. Programoj kiel [[OpenOffice.org]], [[Fajrovulpo]], [[IrfanView]], la [[grafika labormedio|grafikaj labormedioj]] [[GNOME]] kaj [[KDE]], kaj la [[operaciumoj]] [[Ubuntu (linukso)|Ubuntu]] kaj [[Mandriva]] estas haveblaj en Esperanto. Popularaj retejoj kiel [[Guglo]], [[Vikipedio]], [[Vizaĝlibro]] kaj [[Ipernity]] havas ankaŭ Esperanto-versiojn.<ref name="Ĝisdate pri Esperanto" />
 
== Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro ==
Ekzistas kelkaj kampoj, en kiuj oni jam hodiaŭ uzas Esperanton profesie. Kiel ekzemploj povas servi [[eldonejo|eldona agado]] aŭ [[turismo]] (ĝenerala aŭ [[kongreso|kleriga]]). Pli pri la profesia uzo de Esperanto oni povas legi ekzemple en [[Petr Chrdle]]: [http://katalogo.uea.org/index.php?inf=4856&id=579&recenzo=montru ''Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj''] ([[KAVA-PECH]], [[1995]]).<ref>Ankaŭ, se vi deziras labori per Esperanto aŭ trovi laboranton kiu parolas Esperanton, bonvolu uzu [http://www.eklaboru.com la senpagan retservon Eklaboru].</ref>
<!--
==Esperanto en lernejoj==
Jen estas listo de landoj, en kies lernejoj oni instruas Esperanton aŭ devige.
 
''aldonebla''
-->
 
== Kritiko kaj respondoj al kritiko ==
Esperanto estas foje kritikata de ne-esperantistoj aŭ eĉ de esperantistoj mem. [[Kritiko pri Esperanto|Ĉi tie]] vi povas legi pri la kritiko.
 
 
Kelkaj kritikoj estas kontraŭ internaciaj helplingvoj ĝenerale:
* "Internacia helplingvo ne havas kulturon." (Esperantistoj ofte respondas, ke ja ekzistas Esperanta literaturo kaj certaj tradicioj en la Esperanto-komunumo; iuj esperantistoj pli emfazas la rolon de Esperanto kiel ponto inter malsamaj kulturoj; kelkaj kombinis ĉi tiujn du alirojn per la koncepto de [[pontokulturo]].)
* "La toleremo pri malperfektecoj ĉe internaciaj helplingvoj estas malpli ol ĉe etnaj lingvoj. Ĉar neniu internacia helplingvo povas esti perfekta, ĝi neniam estos vaste akceptata de la publiko."
 
Aliaj kritikoj temas pri Esperanto specife:
* Kelkaj, precipe la subtenantoj de naturismaj planlingvoj, kritikas ke Esperanto ne direktas sin sufiĉe laŭ la grandaj eŭropaj lingvoj (kutime ili celas ĉefe latinon kaj la latinidajn lingvojn, aŭ latinidajn formojn en aliaj lingvoj). Ekzemple, ili kritikas la tabelvortojn aŭ vortfaradon kiel "malsanulejo" anstataŭ pli eŭropecan "hospitalo". Kontraŭargumento estas, ke ŝanĝo al pli da eŭropeco eble igus Esperanton pli facila por eŭropanoj, sed samtempe pli draste malfaciligus ĝin por ne-eŭropanoj, kiuj devus lerni multajn apartajn "eŭropajn" formojn.
* Aliflanke Esperanto estas ofte kritikata esti tro eŭropeca. Ĝiaj vortradikoj kaj ĝia gramatiko klare devenas de eŭropaj lingvoj, kio laŭ la kritikantoj nuligas (aŭ malpliigas) ĝian neŭtralecon. Esperantistoj ofte respondas ke la [[aglutina lingvo|aglutina]] strukturo de Esperanto similas pli al la [[turka lingvo|turka]], [[japana lingvo|japana]] aŭ [[bantua lingvaro|bantuaj]] lingvoj ol al la plej multaj eŭropaj lingvoj.
* Kelkaj kritikas ke la seksa malsimetrio en Esperanto estas lingva [[seksismo]]. Oni kritikas ke pluraj parenc-radikoj (kiel "patr-", "frat-" kaj "edz-") havas baze viran signifon, dum necesas aldoni "[[-in-]]" por paroli pri inoj. Aldone oni kritikas ke multaj aliaj vortoj (kiel "instruisto", "anglo" kaj la pronomo "li") servas kaj por signi viran personon kaj por signi ajnaseksan personon, dum ekzistas apartaj vortoj por inaj personoj ("instruistino", "anglino", "ŝi"), malgraŭ tio ke oni ne devas ĉiam uzi prefikson "-in-" por paroli pri inoj.<ref>{{Citaĵo el la reto | url = http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa_signifo.html | titolo = Plena manlibro de esperanta gramatiko | titolo-aldono = Seksa signifo de O-vortoj | alirdato = 2015-09-06 | familia nomo = Wennergren | persona nomo = Bertilo | aŭtoroligilo = Bertilo Wennergren}}</ref><ref>{{Citaĵo el la reto | url = http://lingvakritiko.com/2014/10/16/esperanto-kaj-sekso/ | titolo = Esperanto kaj sekso | alirdato = 2015-09-06 | aŭtoro = Markos | dato = 2014-10-16}}</ref> [[Riismo|Riistoj]], [[Ĝiismo|ĝiistoj]] kaj [[Iĉismo|iĉistoj]] provas forigi tiun malsimetrion el Esperanto.
* Oni kritikas la devigan akuzativan finaĵon "-n". Esperantistoj respondas ke tio necesas por samtempe havi klarecon kaj grandan liberecon en la vortordo.
* Oni kritikas la supersignajn literojn de Esperanto. Esperantistoj defendas ilin argumentante ke ili necesas por konservi la principon "unu sono — unu litero", ĉar la 26 bazaj literoj de la latina alfabeto ne sufiĉas por la 28 [[fonemo]]j de Esperanto. Ankaŭ estas fakto, ke la granda plimulto de la lingvoj uzantaj variantojn de la latina alfabeto uzas - same kiel Esperanto - diakritajn signojn por klarigi la prononcon de multaj literoj.
* Neesperantistoj ofte kritikas Esperanton ne kiel la lingvon mem, sed oni kritikas la fakton, ke oni nenie interkompreniĝos per ĝi. Respondo al demando "Kaj kie oni parolas per ĝi?" ke ĉie, estas ne tute prava. La neesperantista demandanto demandas pri tio, kie en kiu hotelo, kie en kiu oficejo, kie en kiu malsanulejo, kie en kiu magazeno, kie en kiu fervojstacio ktp. ktp. li povus uzi tiun ĉi lingvon.
 
== Eraroj kaj mitoj pri Esperanto ==
<!-- Provizore ĉi tie - eble poste en aparta vikipedia artikolo. -->
En multaj lokoj aperas faktaj eraroj pri Esperanto.
 
* '''Nombro de parolantoj.''' Supozeble pluraj milionoj da homoj eklernis Esperanton kaj kelkaj cent mil parolas ĝin regule. Tamen [http://epo.wikitrans.net/Tit%C3%A3s Titãs], unu el la plej sukcesplenaj brazilaj rokbandoj, kantis en la albumo "Miséria", en 1989: "Neniu scias paroli Esperanton."<ref name="Titãs">"Filhos, amigos, amantes, parentes/Riquezas são diferentes/Ninguém sabe falar esperanto/Miséria é miséria em qualquer canto" (Gefiloj, geamikoj, geamantoj, geparencoj/Riĉaĵoj estas malsamaj/Neniu scias paroli Esperanton/Mizero ĉie estas mizero). Kanzono [http://www.cifraclub.com.br/titas/miseria "Miséria"] (Mizero), albumo [https://en.wikipedia.org/wiki/%C3%95_Bl%C3%A9sq_Blom "Õ Blesq Blom"] (1989) de ''Titãs'', unu el la plej sukcesplenaj brazilaj rokbandoj</ref>
* '''Vivanta lingvo.''' Esperanto estas vivanta lingvo, kiel oficiale rekonis i.a. la Lingvoscienca Instituto de la Hungara Scienca Akademio en 2004<ref>[http://www.eszperanto.hu/hu-lernejo.htm eszperanto.hu]</ref>. Tamen la slovaka ekonomikisto kaj politikisto [[Richard Sulik]], asertis en intervjuo en "[[Stern]]", en 2012, ke: "Esperanto (...) tiu artefarita lingvo" "estas morta." <ref>"(...) Esperanto. Das ist diese künstliche Sprache, und heute ist sie tot." (Esperanto. Tio estas tiu artefarita lingvo, kaj hodiaŭ ĝi estas morta.) Richard Sulik, intervjuo [http://www.stern.de/politik/ausland/richard-sulik--slowakischer-politiker--die-vereinigten-staaten-von-europa-sind-eine-fixe-idee--3587144.html "Die Vereinigten Staaten von Europa sind eine fixe Idee"], Stern, 29-a de aŭg. 2012</ref> Eble li volis prezenti nur sian personan opinion pri la projekto enkonduki Esperanton kiel ĝeneralan tutmondan lingvon.
:Certe ekzistas multaj Esperanto-legendoj, sed iam [[John Ronald Reuel Tolkien|J. R. R. Tolkien]] asertis, ke* Esperanto kaj aliaj planlingvoj "estas mortaj", "ĉar iliaj aŭtoroj neniam inventis iujn Esperanto-legendojn." [[John Ronald Reuel Tolkien|J. R. R. Tolkien]]<ref>"Volapük, Esperanto, Ido, Novial, &c &c are dead, far deader than ancient unused languages, because their authors never invented any Esperanto legends." (Volapük, Esperanto, Ido, Novial ktp. estas mortaj, multe pli mortaj ol malnovaj neuzataj lingvoj, ĉar iliaj aŭtoroj neniam inventis iujn Esperanto-legendojn.) J.R.R. Tolkien en letero, cit. laŭ [http://www.economist.com/blogs/prospero/2013/09/esperanto-0 The Economist], 26-a de sept. 2013</ref> (Fakto: Hodiaŭ ekzistas multaj Esperanto-legendoj.)
* '''Disvastiĝanta lingvo.''' Indas distingi inter Esperanto kiel lingvo de parolkomunumo kaj kiel projekto por ĝenerala tutmonda lingvo (pri ambaŭ aferoj homoj parolas uzante mallonge la vorton "Esperanto"). Pri la projekto multaj supozas, ke ĝia realigo ne plu havas ŝancon. Aliflanke la lingva komunumo evidente disvastiĝas tutmonde kaj la ofertoj en Esperanto kreskas. Tamen Tim Richards asertis en The Sidney Morning Herald, en 2015: "Mi ne konsciis pri tio, kiam mi estis juna, sed la lingvo de la estonteco jam tiam glitis en la pasintecon." "Same kiel ĉefaj lingvoj kiel la franca malkreskis kiel internaciaj konkurantoj de la angla, tiel neeviteble faris Esperanto." Tim Richards, The Sidney Morning Herald, 2015<ref>"I didn't realise it when I was young, but the language of the future was even then slipping into the past." (Mi ne konsciis pri tio, kiam mi estis juna, sed la lingvo de la estonteco jam tiam glitis en la pasintecon.) As "major languages such as French declined as an international competitor to English, so inevitably did Esperanto." (Kiel ĉefaj lingvoj kiel la franca malkreskis kiel internaciaj konkurantoj de la angla, tiel neeviteble faris Esperanto.) Tim Richards. [http://www.smh.com.au/entertainment/postcard-from-the-home-of-esperanto-a-language-whose-time-never-came-20150816-giyuba.html#ixzz3ysT3QVxE Postcard from the home of Esperanto, a language whose time never came.] The Sidney Morning Herald, 2015-08-21</ref> Tim(Fakto: RichardsNecesas postedistingi detaligisinter enEsperanto Google+,kiel kelingvo lide dezirisparolkomunumo klarigi,kaj kekiel neniuprojekto nuntempepor atendas,ĝenerala ketutmonda Esperantolingvo. fariĝosPri la internaciaprojekto [[linguamultaj franca]].<ref>"Isupozas, knowke it'sĝia stillrealigo outne there.plu Buthavas no one nowadays expects it to become the international lingua franca; that's the point I was trying to makeŝancon. AAliflanke lotla oflingva youngkomunumo peopledisvastiĝas Itutmonde mentionkaj itla toofertoj haveen neverEsperanto heard of it, which wasn't so much the case when I was youngkreskas." [https://plus.google.com/s/Esperanto%20Tim%20Richards/top Tim Richards, Google+], iom post 2015-08-21</ref>)
:Neniu ĝis nun montris validan statistikon, ke antaŭ la dua mondmilito estus pli da faktaj Esperanto-parolantoj aŭ pli da kultura produktado en Esperanto; estas tre verŝajne, ke hodiaŭ vivas multe pli da fluaj parolantoj de Esperanto. Krome hodiaŭ Esperanto disvastiĝas tutmonde kaj organiziĝas renkontiĝoj en plurdekoj da landoj. Tamen Tim Richards asertis en 'The Sidney Morning Herald', en 2015:* "La brila periodo" de Esperanto "estis la unua duono de la 20-a jarcento, kiam ĝi gajnis parolantojn ĉirkaŭ la terglobo kaj organiziĝis regulaj internaciaj kongresoj." Tim Richards, The Sidney Morning Herald, 2015<ref>"The heyday of this artificial language, with its simplified grammar and pan-European vocabulary, was the first half of the 20th century, as it gained speakers around the globe and held regular international congresses." Tim Richards. [http://www.smh.com.au/entertainment/postcard-from-the-home-of-esperanto-a-language-whose-time-never-came-20150816-giyuba.html Postcard from the home of Esperanto, a language whose time never came.] The Sidney Morning Herald, 21-a de aŭg. 2015</ref> (Fakto: Neniu ĝis nun montris validan statistikan materialon, ke antaŭ la dua mondmilito estus pli da Esperanto-parolantoj aŭ pli da kultura produktado en Esperanto; estas tre verŝajne, ke hodiaŭ vivas multe pli da fluaj parolantoj de Esperanto. Ankaŭ hodiaŭ Esperanto disvastiĝas tutmonde kaj organiziĝas renkontiĝoj en plurdekoj da landoj.)
* '''Kulturo.''' Esperanto dekomencehavas estas"neniujn kulturainfankantojn lingvo;kaj en la [[Unua Libro]] aperas jam tri poemoj en Esperanto. Ekde proksimume jarcento Esperanto havas infankantojn,neniujn versojn, neniujn sakrojn, neniujn ŝercojn, kajneniujn parolturnojn. Tamen" [[Wolf Schneider]], ĵurnalisto kaj iama interpretisto de la angla, asertis en 1994 en monata kajero de [[Neue Zürcher Zeitung]], ke Esperanto havas "neniujn infankantojn kaj neniujn versojn, neniujn sakrojn, neniujn ŝercojn, neniujn parolturnojn."<ref name="Schneider"> "Kunstsprachen bieten keine Kinderlieder und keine Verse an, keine Flüche, keine Witze, keine Redensarten. Ihre Wörter sind eindeutig und folglich einschichtig, sie haben keine Aura und keine Tiefe." (Artefaritaj lingvoj ofertas neniujn infankantojn kaj neniujn versojn, neniujn sakrojn, neniujn ŝercojn, neniujn parolturnojn. La vortoj de Esperanto estas unusencaj kaj sekve unutavolaj.) [[Wolf Schneider]] (ĵurnalisto, laboris inter 1945 kaj proks. 1950 por la usona registaro kiel interpretisto kaj ĵurnalisto), NZZ Folio (monata gazeto de [[Neue Zürcher Zeitung]], okt. 1994</ref> La(Fakto: tekstoEsperanto postehavas represiĝisinfankantojn, senŝanĝeversojn, ensakrojn, librojŝercojn, deparolturnojn [[NZZekde Libro]]pli kajol decent la eldonejo Rowohlt<ref>Wolf Schneiderjaroj. Gewönne doch der Konjunktiv!: Sprachwitz in 66 Lektionen. Reinbek (Rowohlt). 2009, 3-a eldono</ref>.<br>
:Simile la [[Eŭropa Komisiono]] asertis en 2005 (eble ĝeneraligante iujn projektojn de planlingvoj, kiuj kontraste al Esperanto estu pure teknikaj kaj sen kulturo):* "Artefaritaj lingvoj" "laŭ difino ne havas kulturajn rilatojn". [[Eŭropa Komisiono]], 2005<ref>"Das Verstehen anderer Kulturen wurzelt im Erlernen der entsprechenden Sprachen, die Ausdruck dieser Kulturen sind. Daher fördert die Kommission die Verwendung künstlicher Sprachen nicht, die per definitionem keine kulturellen Bezüge haben." (La kompreno de aliaj kulturoj radikas en la lernado de la koncernaj lingvoj, kiuj estas esprimilo de tiuj kulturoj. Pro tio la komisiono ne subtenas la uzadon de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭ difino ne havas kulturajn rilatojn.) [[Eŭropa Komisiono]], [[http://www.europarl.europa.eu/meetdocs/2004_2009/documents/com/com_com%282005%290596_/com_com%282005%290596_de.pdf Eine neue Rahmenstrategie für Mehrsprachigkeit]] (Nova kadra strategio por plurlingveco) KOM(2005) 596 endgültig, 22.11.2005</ref>. (Fakto: Ekzistas projektoj de planlingvoj, kiuj laŭplane estu pure teknikaj kaj sen kulturo. Esperanto dekomence estas kultura lingvo; en la [[Unua Libro]] aperas jam tri poemoj en Esperanto.)
* '''Vortludoj"La vortoj de Esperanto estas unusencaj kaj plurajsekve signifojunutavolaj.'''" [[Wolf Schneider]], 1994<ref name="Schneider" /> (Fakto: Multaj Esperanto-vortoj havas plurajn sencojn, kun kiuj verkistoj kaj spertaj parolantoj ŝatas ludi. LaEkzemplo: vorton ''sentema'' oni povas ekzemple kompreni kiel ''sent-ema'' kaj ''sen-tema''. Tamen [[Wolf Schneider]] asertis en 1994: "La vortoj de Esperanto estas unusencaj kaj sekve unutavolaj."<ref name="Schneider" />)
* '''Ĉiutage uzata.''' Esperanto estas ĉiutage uzata lingvo. Tamen la instruisto de la angla lingvo Peter Greene asertis en 2014 en [[The Huffington Post|Huffington Post]]: "La latina kaj Esperanto estas kiel vere ĉarma aro de farboj, kiujn vi enŝlosas en ŝrankon kaj neniam uzas, ĉar tio malordigus ilin." Peter Greene, angla-instruisto, en [[The Huffington Post|Huffington Post]], 2014 <ref>"Latin and Esperanto are like a really nice set of paints that you lock up in a closet and never use because that would mess them up." (La latina kaj Esperanto estas kiel vere ĉarma aro de farboj, kiujn vi enŝlosas en ŝrankon kaj neniam uzas, ĉar tio malordigus ilin.) Peter Greene, instruisto pri la angla lingvo, [http://www.huffingtonpost.com/peter-greene/common-core-and-esperanto_b_5626950.html Common Core and Esperanto], Huffington Post, 2014-07-28, red. 2014-09-27</ref> (Fakto: Esperanto estas ĉiutage uzata.)
* '''Denaskuloj.''' "Esperanto" ne estas [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|"denaska lingvo]] ekde 1904; dum la lastaj jardekoj la nombro de Esperanto-familioj multe kreskas." Tamen laLa [[Francio|franca]] Ministro de Nacia Edukado asertis plurfoje, interalie en 2014, ke Esperanto ne estas "denaska lingvo."<ref>"Or l'espéranto n'est ni une langue répondant à une forte demande des candidats et faisant l'objet d'un enseignement, ni une langue maternelle." (Esperanto estas nek lingvo respondanta al forta demando de la kandidatoj kaj estanta objekto de instruado nek denaska lingvo.) La franca Ministro de Nacia Edukado, en [http://questions.assemblee-nationale.fr/q14/14-47869QE.htm respondo al parlamentano], Question N° 47869, 2014</ref> (Fakto: Esperanto estas [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|denaska lingvo]] ekde 1904.)
* '''Azianoj.''' La vortaro de Esperanto bezonasofertas malpli da lerntempo proal la vortkrea"parolantoj sistemode kun afiksoj. La gramatiko havas multe malpli da reguloj ol en naciajne-hindeŭropaj lingvoj, kajkiel apenaŭfinnoj havas esceptojn. Pro tio Esperanto estas ankaŭ por azianoj lerneblahungaroj en proks.Eŭropo, triono deal la tempoazianoj bezonata por aliaj eŭropaj lingvoj<ref>[http://cafektp.daum.net/esperanto/1l6/1776?q=D_eEENe_11YdY0& Opiniojneniun delernhelpon azianojrilate prial Esperanto].vortaro Kolektokaj de [[Germain Pirlot]]</ref>gramatiko. Tamen" Hans Meier, [[Bavario|bavara ministro]] pri kulturo, asertis en skriba parlamenta respondo, en 1979 (kaj en 1980), ke Esperanto ofertas al la "parolantoj de ne-hindeŭropaj lingvoj, kiel finnoj aŭ hungaroj en Eŭropo, al la azianoj ktp. neniun lernhelpon rilate al vortaro kaj gramatiko<ref>Esperanto bietet "den Sprechern nicht-indogermanischer Sprachen, wie Finnen oder Ungarn in Europa, den Asiaten etc. keinerlei Lernhilfen, was Wortschatz und Grammatik anbelangt." Hans Meier, bavara ŝtata ministro pri instruado kaj kulturo, 13-a de julio 1979, en [http://www.bayern.landtag.de/www/ElanTextAblage_WP09/Drucksachen/0000002000/09-02258.pdf respondo al la bavara parlamento].</ref> (Fakto: La vortaro de Esperanto bezonas malpli da lernado pro la vortkrea sistemo kun afiksoj. La gramatiko havas multe malpli da reguloj ol en naciaj lingvoj kaj apenaŭ havas esceptojn. Pro tio Esperanto estas ankaŭ por azianoj lernebla en proks. triono de la tempo bezonata por aliaj eŭropaj lingvoj.<ref>[http://cafe.daum.net/esperanto/1l6/1776?q=D_eEENe_11YdY0& Opinioj de azianoj pri Esperanto]. Kolekto de [[Germain Pirlot]] </ref>)
* "Kelkfoje oni proponas la latinan aŭ Esperanton kiel solan, tuteŭropan lingvo por EU." [[Eŭropa Komisiono]], 2012<ref name="EU-Komisiono2012">"Wäre eine einzige Sprache für alle eine Lösung? - Die Idee, dass eine einzige Sprache die Lösung für alle sprachlichen Probleme wäre, ist zu simpel. Hin und wieder werden Latein oder Esperanto als einzige, europaweite Sprache für die EU vorgeschlagen. Da allerdings beinahe jeder diese Sprachen von Grund auf neu lernen müsste, wäre diese Lösung sowohl unpraktisch als auch für die Beziehungen zum Rest der Welt nicht sonderlich hilfreich. Die Lehrerausbildung und der Sprachunterricht für 500 Millionen Europäerinnen und Europäer würden außerdem sehr viel Zeit und Geld kosten. Mit ihrem Bekenntnis zur Mehrsprachigkeit macht sich die Europäische Kommission daher für Vielfalt statt für Einförmigkeit stark." (... La edukado de instruistoj kaj la lingvo-instruado por 500 milionoj da eŭropanoj kaj eŭropaninoj aldone kostus tre multan tempon kaj monon. ...) Eŭropa Komisiono, gazetara komuniko (Memo) [http://europa.eu/rapid/press-release_MEMO-12-703_de.htm "Häufig gestellte Fragen: Mehrsprachigkeit und Sprachenlernen"] (Oftaj demandoj: Plurlingveco kaj lingvolernado), 25-a de sept. 2012 </ref> (Fakto: La Esperanto-asocioj en neniu deklaro proponas Esperanton kiel "solan" lingvon por Eŭropo.)
:Simile la universitata profesoro pri lingvo-tipoj Wolfgang Schulze, Munkeno, asertis en radio en 2015, ke por Esperanto-parolantoj ekster Eŭropo Esperanto estus "same nealirebla kiel la franca aŭ hispana aŭ itala"<ref>"Zamenhof kannte keine Sprachen Afrikas oder Amerikas, Ostasiens oder Australiens. Das ist, glaube ich, der Nachteil natürlich auch für Esperantisten außerhalb Europas, die sich also mit dieser stark romanisch orientierten Sprachstruktur eigentlich nicht so auskennen, dass für die diese Sprache eigentlich, also genauso unzugänglich ist wie Französisch oder Spanisch oder Italienisch." (Zamenhof ne konis lingvojn de Afriko aŭ Ameriko, orienta Azio aŭ Aŭstralio. Jen, mi kredas, la malavantaĝo kompreneble ankaŭ por Esperanto-parolantoj ekster Eŭropo, ke ili do ne tiel bone konas tiun lingvostrukturon forte orientitan laŭ la latinida modelo, ke por ili tiu lingvo estas iel, nu, same nealirebla kiel la franca aŭ hispana aŭ itala.) [http://www.ats.uni-muenchen.de/personen/professoren/schulze/index.html Wolfgang Schulze], prof. pri ĝenerala kaj tipologia lingvistiko, Munkeno. Bavara Radio BR2, 2015-12-15, proks. 8:18h.</ref>.
* "La edukado de instruistoj kaj la lingvo-instruado" de Esperanto "por 500 milionoj da eŭropanoj kaj eŭropaninoj" "kostus tre multan tempon kaj monon." [[Eŭropa Komisiono]], 2012<ref name="EU-Komisiono2012" /> (Fakto: La edukado kaj lingvo-instruado de Esperanto kostas multe malpli da tempo kaj mono ol por aliaj lingvoj, ĉar Esperanton oni lernas en proks. triono de la tempo, kiu necesas por la plej multaj eŭropaj lingvoj.)
* '''Lingvo apud aliaj.''' En neniu deklaro la Esperanto-asocioj proponas Esperanton kiel "solan" lingvon por Eŭropo. Tamen la [[Eŭropa Komisiono]] skribis en 2012: "Kelkfoje oni proponas la latinan aŭ Esperanton kiel solan, tuteŭropan lingvo por EU."<ref name="EU-Komisiono2012">"Wäre eine einzige Sprache für alle eine Lösung? - Die Idee, dass eine einzige Sprache die Lösung für alle sprachlichen Probleme wäre, ist zu simpel. Hin und wieder werden Latein oder Esperanto als einzige, europaweite Sprache für die EU vorgeschlagen. Da allerdings beinahe jeder diese Sprachen von Grund auf neu lernen müsste, wäre diese Lösung sowohl unpraktisch als auch für die Beziehungen zum Rest der Welt nicht sonderlich hilfreich. Die Lehrerausbildung und der Sprachunterricht für 500 Millionen Europäerinnen und Europäer würden außerdem sehr viel Zeit und Geld kosten. Mit ihrem Bekenntnis zur Mehrsprachigkeit macht sich die Europäische Kommission daher für Vielfalt statt für Einförmigkeit stark." (... La edukado de instruistoj kaj la lingvo-instruado por 500 milionoj da eŭropanoj kaj eŭropaninoj aldone kostus tre multan tempon kaj monon. ...) Eŭropa Komisiono, gazetara komuniko (Memo) [http://europa.eu/rapid/press-release_MEMO-12-703_de.htm "Häufig gestellte Fragen: Mehrsprachigkeit und Sprachenlernen"] (Oftaj demandoj: Plurlingveco kaj lingvolernado), 25-a de sept. 2012</ref>
* '''Lerntempo.''' Esperanton oni lernas en proks. triono de la tempo, kiu necesas por la plej multaj eŭropaj lingvoj, kiel montris multaj studoj (kaj kiel scias ĉiu Esperanto-lerninto, kiu lernis ankaŭ aliajn lingvojn). Sekve la lingvo-instruado de Esperanto kostas multe malpli da tempo kaj mono ol por aliaj lingvoj. Tamen la [[Eŭropa Komisiono]] asertis en 2012: "La edukado de instruistoj kaj la lingvo-instruado" de Esperanto "por 500 milionoj da eŭropanoj kaj eŭropaninoj" "kostus tre multan tempon kaj monon."<ref name="EU-Komisiono2012" />
* '''Paco.''' La granda plimulto de la Esperanto-parolantoj neniel kredas, ke Esperanto kiel ĝenerala lingvo alportus mondan pacon, sed ja pli bonan personan kompreniĝon inter homoj el diversaj landoj. Ankaŭ Zamenhof mem kutime parolis pri interkompreniĝo aŭ frateco<ref>Ekzemple "ĉiuj nacioj estus unuiĝintaj en komuna frateco" ([http://www.genekeyes.com/Dr_Esperanto.html "all nations would be united in a common brotherhood"]), [[Unua Libro]]</ref>, ne pri paco - la vorto ''paco'' ne aperas en la [[Unua Libro]] kaj ankaŭ ne en la eseo pri [[Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia]]. Tamen sur la dorsflanko de la libro ''In the Land of Invented Languages'' de [[Arika Okrent]] legeblas, ke Esperanto estus "la provo de unu homo atingi mondan pacon per lingvistika solidareco".<ref>"Just about everyone has heard of Esperanto, which was nothing less than one man’s attempt to bring about world peace by means of linguistic solidarity." (Preskaŭ ĉiu jam aŭdis pri Esperanto, kio estis nenio malpli ol la provo de unu homo atingi mondan pacon per lingvistika solidareco.) Eldoneja prezento de la libro de Arika Okrent, ''In the Land of Invented Languages''. New York (Spiegel & Grau). 2010. Same legebla sur ties dorflanko.</ref>
 
=== Mankas fonto ===
<!-- Bv. aldoni fontojn kaj precizigi la vortumon. -->
 
* Esperanto ne plu havas sencon, ĉar ene de pli ol jarcento la lingvo ne fariĝis ĝenerala tutmonda lingvo - tio montras, ke la ideo ne taŭgas. (Fakto: Esperanto havas almenaŭ du funkciojn, lingvo de parolkomunumo kaj ebla ĝenerala lingvo por la tuta mondo. Kiel lingvo de parolkomunumo Esperanto sendube havas sencon - laŭ la opinio de la komunumanoj.)
* '''Esperanto kiel ĝenerala lingvo.''' Esperanto havas du ĉefajn funkciojn, lingvo de parolkomunumo kaj ebla ĝenerala lingvo por la tuta mondo. En la funkcio kiel lingvo de parolkomunumo Esperanto ekde la publikigo de la [[Unua Libro]] disvastiĝis en multegaj landoj de la mondo (kun escepto nur de la tempo de la du mondmilitoj kaj de la subpremado sub Hitler, Stalin kaj aliaj diktatoroj). Evidente kiel lingvo de privata uzo Esperanto do estas senchava - laŭ la opinio de la komunumanoj. Tamen troveblas kelkloke la aserto, ke Esperanto ne plu havus sencon, ĉar ene de pli ol jarcento la lingvo ne fariĝis ĝenerala tutmonda lingvo - tio ŝajne montrus, ke la ideo ne taŭgas.
* '''Esperanto ''kaj''ne laplu angla.'''havas Ŝajnassencon, ke la lernado deĉar la angla kajjam devenkis Esperantokiel estasinternacia dulingvo. malsamaj kaj grandparte sendependaj decidoj.(Fakto: Homoj lernas Esperanton, kvankam la angla jam havas la nunan pozicion. Do evidente laŭ la opinio de tiuj homoj Esperanto havas sencon por ili. Tamen troveblas la aserto, ke Esperanto ne plu havus sencon, ĉar la angla jam venkis kiel internacia lingvo; tio rilatas nur al Esperanto kiel projekto por ĝenerala lingvo.)
* Esperanto-parolantoj estas evidente utopiuloj, ĉar ili asertas, ke la enkonduko de ilia lingvo alportus mondan pacon - tio estas absurda. (Fakto: La granda plimulto de la Esperanto-parolantoj neniel kredas, ke Esperanto kiel ĝenerala lingvo alportus mondan pacon - sed ja pli bonan personan kompreniĝon inter homoj el diversaj landoj. Ankaŭ Zamenhof mem ne parolis pri paco - ekzemple la vorto ne aperas en la [[Unua Libro]] kaj ankaŭ ne en la eseo pri [[Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia]].)
 
== Metafora uzo de la vorto Esperanto ==
[[Metaforo|Metafore]] la vorto ''esperanto'' iam estas uzata por priskribi ion internacian, perigan, miksitan aŭ neŭtralan&nbsp;– tiel ekzemple [[Java (programlingvo)|Java]] estas markata kiel "esperanto de la [[programlingvo]]j aŭ [[Linukso]] kiel "esperanto en la komputila mondo".<ref>Jalinh. Lidé jsou počítače a Java je Esperanto. En ''AbcLinuxu''. Eldonita 2007-06-06, atingita 2007-09-16. (Ĉeĥe.) Atingebla je http://www.abclinuxu.cz/blog/jalinh/2007/6/6/182356.</ref>
 
Tia uzo tamen povas ofte konfuzi. Ekzemplon prezentas la etikedo "esperanta [[monunuo]]", uzita por [[Eŭro]]: tiu estis kreita por anstataŭi aliajn monunuojn&nbsp;– Esperantistoj tamen, krom esceptoj, ne klopodas forigi la naciajn lingvojn.<ref>''Euro.'' Česká národní banka. Atingita 2008-09-17. Eldonita en Praha. (Ĉeĥe.) Atingebla je http://www.cnb.cz/cs/mezinarodni_vztahy/euro.</ref><ref>''Pražský manifest.'' Eldonis Starto. Atingita 2008-09-17. (Multlingve.) Atingebla je http://members.chello.cz/malovec/manifest.htm, http://www.uea.org/informado/pragm/index.html</ref> La komuna Eŭropa monunuo tamen estas neŭtrala, same kiel Esperanto.
 
== Bibliografio ==
 
* E. van Someren, Republication of the thesis 'The EU Language Regime, Lingual and Translational Problems';
* P. G. Forster, The Esperanto Movement. The Hague: Mouton Publishers, 1982. ISBN 90-279-3399-5;
* C. Gledhill, The Grammar of Esperanto: A Corpus-Based Description. Second edition. Lincom Europa, 2000. ISBN 3-89586-961-9;
* J. Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto ("Linguistic aspects of Esperanto"). Second edition. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1989;
* W. Auld. [[La fenomeno Esperanto]] ("Il fenomeno esperanto"). Rotterdam. UEA. 1988;
* C. Piron. La bona lingvo (La lingua buona) trattato sulla lingua, Paperback, 1989. ISBN 978-963-571-294-6;
* U. Lins. La lingua pericolosa. Storia delle persecuzioni contro l'esperanto sotto Hitler e Stalin. Traccedizioni. 1990. ISBN 88-7205-000-6;
* P. Janton. Esperanto. Lingua, letteratura, movimento. Cooperativa Ed. Esperanto. 1996. ISBN 88-85872-07-7;
* F. Amerio; G. Bonvecchiato; G. C. Fighiera. Esperanto: dati e fatti. FEI Fondo Marelli. 2002. ISBN 88-85872-11-5;
* G. Formizzi, Le radici culturali dell'esperanto. La pedagogia di Giovanni Amos Comenio. Gabrielli Editori. 2006. ISBN 88-6099-007-6;
* C. Minnaja. L' esperanto in Italia. Alla ricerca della democrazia linguistica. Il Poligrafo. 2007. ISBN 88-7115-546-7.
 
== Notoj kaj fontoj ==
{{Referencoj|2}}
 
== Vidu ankaŭ ==
{| width="100%"
|
* [[Akademio de Esperanto]]
* [[Esperant']]
* [[Esperanta alfabeto]]
* [[Esperanta etimologio]]
* [[Esperanta kulturo]]
* [[Esperantidoj]]
* [[Esperanto kaj Ido komparataj]]
* [[Esperanto kaj interlingvao komparataj]]
* [[Esperantigo de nomoj]]
* [[Esperantisto]]j ĉirkaŭ la mondo
* [[Esperanto-movado]]
* [[Esperantologio]]
* [[Eŭropo - Demokratio - Esperanto]]
|
* [[Gravaj geesperantistoj]]
* [[Historio de Esperanto]]
* [[Kurso de Esperanto]]
* [[Lingvaj institutoj de Esperanto|Lingvaj institutoj]]
* [[Nombro de Esperanto-parolantoj]]
* [[Parolu]]
* [[Pra-Esperanto]]
* [[Proponitaj reformoj de Esperanto|Proponitaj reformoj]]
* [[Propedeŭtika valoro de Esperanto]]
* [[Slango]]
* [[Tabelvortoj]]
* [[UEA]]
* [[Henriette Ith-Wille]]
|
{{Portalo|Esperanto}}
|}
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{projektoj
|commonscat=Esperanto
|wikibooks=Esperanto
|wikinewscat=Esperanto
|wiktionary =Kategorio:Esperanto
}}
* [http://www.bertilow.com/pmeg Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko]
* [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 62 lingvoj
* [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
* [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
* [http://terra-esperanto.blog.ca/ TERRA Esperanto ekspedicio] - Renkonte al teroj kaj homoj: Esperanto de Oriento ĝis Okcidento
* [http://lingvo.org/parolu/ Parolu: Maŝina parolo en Esperanto]
* [[:Dosiero:Esperanto kaj la Katolika Eklezio (eo) 001.pdf|Prelego ''Esperanto kaj la Katolika Eklezio'']]
 
=== Kritiko kaj respondoj al kritiko ===
* {{en}} [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro]
* {{en}} [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?]
* {{en}} [http://weareferment.net/flyingmachine.html Eterna movilo aŭ flugmaŝino? Pri la serĉo por ponta lingvo… ]
 
{{Esperanto}}
{{Planlingvoj}}
{{Elstara}}
{{havenda artikolo|Esperanto}}
 
[[Kategorio:Esperanto| ]]
[[Kategorio:Ensociiĝintaj konstruitaj lingvoj]]