Norbert Barthelmess: Malsamoj inter versioj

e (Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj)
== Vivo ==
 
[[Dosiero:Nemours63.jpg|thumb|right|300px|Norbert Barthelmess partoprenante en semajnfino de <br>la pariza SAT-Amikara grupo en Nemours dum 1963<br>
Starantaj : Renato Magnani, '''Norbert Barthelmess''', [[Georges Lagrange]], Juliette Ternant, ?<br>
Kaŭrantaj : ? , [[Erika Lagrange]]<br>
En septembro [[1939]], tri tagojn post la militeksplodo, li estis kunvokita de la franca policejo, kaj sendita al koncentrejoj, komence en Parizo, poste en Normandio kaj fine en Liburno (Libourne), apud Bordozo. Dum junio 1940 li estis resendita al Germanio post la alveno de la germanaj trupoj, kaj laboris kiel bankoficisto en Duseldorfo. Komence de [[1942]], la [[Gestapo]] sendis lin al malliberejo en Norda Francio, kaj li estis poste direktita al germana koncentrejo dum la somero. Dum 1944-45 li estis mobilizita kiel ambulancisto, kaj fine iĝis kaptito de la usona armeo.
 
Reveninte en Germanio, li ne povis partopreni la unuan postmilitan SAT-kongresokongreson en Arhuzo (1947) pro tro malfrua vizoricevo, sed revidis multajn kamaradojn el la karavano, kiu venis el Francio kaj haltis en Germanio, survoje al Danio. Post multaj administraj klopodoj li revenis al Parizo en aŭgusto [[1948]], kaj denove dungiĝis ĉe [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]] kiel ĝenerala sekretario kaj redaktanto de [[Sennaciulo]]. Dum la postaj jaroj li ankaŭ aktivis en la kabaredo de la [[Tri koboldoj]], interalie kiel pianludanto.
 
En 1961 li translokiĝis al Villepinte, 15 km norde de Parizo, en ruldomo sur libera tereno, pruntita de iu el la "ruĝaj pioniroj", kiujn li prizorgis en la 30-aj jaroj. Fine de [[1982]] li ĉesis redakti [[Sennaciulo]]n, kaj transdonis al taskon al [[Kreŝimir Barkoviĉ]], post dujara provperiodo. Li plu helpis per redaktaj konsiloj kaj partoprenis en la korektado de la presprovaĵoj ĝis kiam li ne plu kapablis regule viziti la SAT-sidejon.
594

redaktoj